Klimeno (helene Κλύμενος, latine Clymenus) estis en la helena mitologio nomo de du staturoj.

Klimeno - orĥomena reĝo redakti

Vizitante Tebon li estis trafita per ŝtono, kiun ĵetis loka koĉero tiel malfeliĉe, ke la reĝo mortis. Tiu ĉi evento havis gravajn konsekvencojn, ĉar Klimena filo Ergino militiris per sia armeo al Tebo, la urbon konkeris kaj subigis al si.

Por tebanoj li ordonis pezajn impostojn por dudek jaroj kaj krome ankoraŭ liveradon de cent brutoj ĉiujare. Krom la financa kaj havaĵa perdoj estis tiu ĉi akto esprimo de orĥomena fieraĉo kaj ofendo al Tebo.

Sed pagado de la impostoj finiĝis multe pli frue: en Tebon revenis heroo Heraklo, kaptis impostkolektistojn kaj sendis ilin kripligitajn al orĥomena reĝo. Tiun poste devigis al Tebo redoni duoblon de ĝis tiam pagitaj impostoj.


Klimeno el Arkadio redakti

Tiu ĉi viro eksopiris sian propran filinon Harpalon. Li malhonorigis ŝin kaj poste edzinigis al viro nomata Alastoro. Pli poste li ree de Alastoro ŝin forrabis. Venĝo de Harpalo estis kruela: sian filon kaj same sian fraton ŝi mortigis kaj manĝaĵon de li prezentis al sia patro. La dioj transformis ŝin en rabobirdon kaj Klimeno memmortigis sin.