Eeto (kartvele აიეტი , helene Αἰήτης , latine Aeetes) estis reĝo de Kolĥido, filo de la suna dio Helioso kaj de lia edzino Perso. En la helena mitologio li estas grava persono de ampleksa mito pri aŭdaca Jazono kaj pri lia ekspedicio kun viraro de Argonaŭtoj en foran Kolĥidon kun la tasko alveturigi la Oran ŝaffelon.

Eeto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Mortigita de Meleagro
Patro Helios
Patrino Perse
Gefratoj KirkoPazifao • Perses
Edzo/Edzino Asterodeia • Eidyia • Clytia • Eurylyte • Neaera
Kunulo Hekato
Infanoj MedeaApsirtoĤalkiopoKirko • Aegialeus
vdr
Eeto, Medea kaj Jazono sur mezepoka desegnaĵo

Kolĥido estis lando ĉe fora marbordo de la Nigra maro, sub montaro Kaŭkazo. Ora virŝafo alportis ĉi tien malgrandan Frikson, filon de orĥomena reĝo Atamanto kaj diino de nuboj Nefelo, post kiam malbona duonpatrino Inoa volis Frikson kaj lian pli junan fratinon forpeli. La reĝo Eeto Frikson akceptis en Kolĥido kaj pli poste edzinigis lin al sia filino Ĥalkiopo. La reĝo sternis felon el la ŝafviro sur grandegan kverkon kaj gardigis ĝin per potenca, ĉiam maldorma drako. La Ora ŝaffelo fariĝis lia fieraĵo kaj li konsideris ĝin signo de sia potenco kaj pro tio li volis ĝin por ĉiam posedi.

Post kelkaj jaroj al Kolĥido ekveturis heroo el Iolko, aŭdaca Jazono. Ankaŭ li agis pro potenco. Regadon en Iolko anstataŭ Jazona patro Esono uzurpis lia insida duonfrato Peliaso, kiu transdonon de la potenco al la laŭrajta heredanto Jazono kondiĉis per alporto de la Ora ŝaffelo. Jazono venigis kvindek helenajn heroojn, konstruigis grandan ŝipon Argon kaj post multaj danĝeroj kaj aventuroj alveturis en Kolĥidon. La reĝo Eeto akceptis lin, sed por eldono de la ŝaffelo li fiksis preskaŭ neplenumeblan kondiĉon: per fajraj taŭroj plugi kampon de la dio Areso kaj prisemi ĝin per drakaj dentoj kaj kiam el ili elkreskos batalantoj, mortigi ilin. Jazono helpe de diinoj Hera kaj Atena kaj ĉefe de Eeta filino Medea devigis obei sovaĝajn taŭrojn kaj mortigis la batalantojn. Tamen Eeto ĉiam ne volis la Oran ŝaffelon eldoni. Post kiam Medeo prisorĉis drakon, Jazono kun Medea kaj iliaj amikoj perŝipe fuĝis el Kolĥido.

Eeto kaj lia filo Apsirto postveturis kaj persekutis ilin, sed ne sukcesis. Jazono eĉ Apsirton inside mortigis. La reĝo Eeto batalis ankoraŭ kelkajn semajnojn, sed post kiam lia perfida filino edziniĝis al Jazono kaj tiel foriĝis el la patra potenco, la persekutadon finis.