Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri persono el la helena mitologio. Por informoj pri similnoma norvega bildstriisto, vidu la artikolon Jasono (bildstriisto).

Jazono (helene Ἰάσων, latine Iason) estis en la helena mitologio - filo de la heredanto de Iolka trono Esono. Li fariĝis estro de la konata ekspedicio de Argonaŭtoj al Kolĥido.

Jazono
rolulo de helena mitologio
Verko La Argonaŭtoj
Informoj
Sekso vira
Patro Esono
Patrino Amphinome
Gefratoj Promachus
Edzo/Edzino GlaŭkoMedeaHipsipilo
Infanoj Mermeros • Pheres • Alcimenes • Euneus • Deipylus • Tisander • Thessalus • Medus • Eriopis
vdr
Jazono kaj Medea de Gustave Moreau, Muzeo de Orsay

Juna Jazono redakti

Iolkon en Tesalio fondis avo de Jazono Kreteo, post li estus transprenonta regadon lia filo Esono. Sed regadon uzurpis duonfrato de Esono Pelio. Kiam filo de Esono naskiĝis, la patro proklamis lin mortinta, por protekti lin kontraŭ Pelio. Esono forportis la filon por edukado al centaŭro Ĥirono. Li nomis la knabon Jazono, instruis lin manipuli per ĵetlanco, arkpafilo kaj glavo, prizorgis lian klerigon kaj edukon. Kiam Jazono estis dudek jarojn aĝa, li revenis en Iolkon, por reakiri la regadon. Jam en tiu ĉi tempo helpadis al li diino Hera, kiu en formo de maljunulino petis lin alporti akvon. Jazono alportis ĝin, perdinte ĉe tio unu sandalon. De tiam li estis favorato de Hera.

Jazono postulas redono de la regado redakti

Kiam Jazono venis antaŭ Pelion kaj postulis reen regadon super Iolko, Pelio unuamomente promesis tion al li. Nome li timis, ke Jazono, viro kun unu ŝuo, portos al li morton. Sed pli poste li fiksis kondiĉon, ke Jazono devas fari heroaĵon, alporti la oran ŝaffelon. Ĝi estis felo de granda ora virŝafo, kiu forportis trans maron malgrandan Frikson kaj lian fratinon Helan en Kolĥidon. Tiea reĝo Eeto pro savo de Frikso (Hela dum la vojaĝo dronis en maro) oferis al dioj kaj la oran ŝaffelon konservis sur granda ampleksbranĉa arbo, kie ĝin gardis terura drako. La tasko akiri la oran ŝaffelon ŝajnis al la reĝo Pelio neplenumebla.

Preparo por vojaĝo sur la ŝipo Argo redakti

Jazono kolektis ĉirkaŭ kvindekon da tiamaj grandaj grekaj herooj. Li konstruigis grandan ŝipon Argon kaj fakte fornavigis al Kolĥidon. La vojaĝo estis suferplena, danĝeroriĉa, sed la Argonaŭtoj estis kuraĝaj kaj la ŝipo post kelkaj monatoj fakte en Kolĥidon alvenis. Kiam Jazono petis la reĝon Eeton pri eldono de la ora ŝaffelo la reĝo timis, ke li estos senigita de la regado. Li volis ordoni Jazonon mortigi, sed tion nepermesis al li timo el Jazonaj ŝipanoj. Do li metis al Jazono malfacilan kondiĉon: jungi en la feran plugilon la fajrajn virbovojn, plugi per ili kampon de la milita dio Areso, prisemi ĝin per la drakaj dentoj de Aresa serpento. Kiam el la dentoj elkreskos batalantoj, li devas mortigi ilin. Eeto estis firme konvinkita, ke la kondiĉo estas neplenumebla kaj ke Jazono ne akceptos ĝin kaj la ora ŝaffelo restos en Kolĥido. Sed Jazono la kondiĉon akceptis.

Helpo de dioj kaj sorĉado de Medea redakti

En tiu momento en okazaĵon eniris diinoj Hera kaj Atena, kiuj subaĉetis dion de amo Eroson, ke li pafu sian sorĉan sagon en koron de la bela Medea, filino de la reĝo Eeto, kiu estis potenca sorĉistino. En la momento, kiam Jazono petis ŝin pri helpo, Medea estis en povo de amo kaj helpus al li ĉiukaze. Per efekto de ŝia sorĉa ungvento Jazono fariĝis nevundebla kaj por unu tago nevenkebla. Ŝi konsilis al li, ke li inter la batalantojn elkreskintaj el la draka semado ĵetu ŝtonon, pri kiu ili interbatos, Jazonon ili ne ekvidos kaj li ilin facile venkos. Tiel okazis kaj Eeto estis en la sekvanta tago surprizita pro plenumo de la tasko kaj Jazono seniluziinta, ke malgraŭ tiu fakto la reĝo ne volis la oran ŝaffelon eldoni al li. Ree helpis Medea. Nokte ŝi venigis Jazonon en la arbareton kaj dormigis la drakon. Jazono prenis la ŝaffelon kaj ili ambaŭ rapide foriĝis. Jazono proponis al Medea geedziĝon kaj ŝi kun li enŝipiĝis en Argon, kiu sekrete kaj rapide fornavigis.

 
Jazono kaj Medea de John William Waterhouse

Fornavigo el Kolĥido redakti

Post tri tagoj ili estis sur la rivero Istro (nuna Danubo), kaj tie ĝisatingis ilin ŝiparo de la reĝo Eeto estrata de Medea frato Apsirto. Tiam Jazono faris malnoblaĵon - Medea allogis Apsirton al forlasita loko kaj embuskinta Jazono mortigis lin, lian korpon dishakis kaj ĵetis en la riveron. Kolĥidanoj malfruiĝis pro kolektado de korpopecoj de sia estro kaj intertempe la ŝipo kun Jazono malaperis de iliaj okuloj. Poste Argonaŭtoj longe navigis en regiono de nuna Adriatiko, poste en centra Eŭropo. Dum la vojaĝo Jazono edziniĝis Medeon kaj fine, post la suferplena pilgrimo ili venis en la naskiĝurbon Iolkon.

Ree en Iolko redakti

Post solena bonvenigo la Argonaŭtoj oferis al dioj, Jazono dankis al la ŝipanaro de Argo kaj forlasigis ilin al iliaj hejmoj. Nur poste li iris al Pelion, sed li ree rifuzis la regadon fordoni. Jazono decidiĝis murdi lin. Medea plej frue redonis al la Jazona patro Esono junecon. Kiam pri la sama servo por sia patro petis ŝin filinoj de Pelio, ŝi promesis tion al ili. Ŝi admonis ilin tranĉi Pelian gorĝon, por ke ŝi povu anstataŭigi lian sangon per sorĉa suko. Poste ŝi artifike lian sangon ne anstataŭigis kaj lasis Pelion morti. Per tio ŝi elvokis koleron de Pelia filo Akasto kaj devis kun Jazono fuĝi el Iolko. Jazono devis pro tio rezigni pri espero akiri iolkan tronon, evidente por ĉiam.

 
Jazono alportas al Pelio oran ŝaffelon, Luvro

Ĉe la reĝo Kreonto redakti

Post longa vojaĝado ili trovis rifuĝejon ĉe korinta reĝo Kreono. Ĉi tie naskiĝis du iliaj filoj Mermero kaj Fereto kaj Medea esperis en familian feliĉon. Ne tiel Jazono, li ĉiam sopiris pri la reĝa potenco. Decidis forlasi Medeon kaj per edziĝo al filino de Kreono Glaŭka akiri sekvantecon de la korinta trono. Li gajnis konsenton de Glaŭka kaj ankaŭ de ŝia patro. Kiam Jazono anoncis al Medea, ke li volas tiamaniere fiksi estontecon por siaj filoj, Medea akre malkonsentis kaj ŝia amo ŝanĝiĝis en malamon. Ŝi pereigis Glaŭkon kaj Kreonon, poste ankaŭ siajn du filojn por turmentmortigi Jazonon per doloro pro ilia perdo.

Kondamno kaj morto redakti

Tiu ĉi plago, kiun ankaŭ Jazono mem kulpe kaŭzis, prenis de li favoron kaj amikecon, fermis antaŭ li ĉiujn urbojn kaj palacojn. Li fariĝis proskribito, forlasita li vagis ankoraŭ multajn jarojn, ĝis trovis lin la morto. Foje li ekvidis sian estintan ŝipon Argon eltiritan sur bordo. Kiam li kuŝiĝis por ripozi en ĝia ombro, defalis ĝia tuta putrita postaĵo kaj Jazonon sepultis en siaj ruinoj.

Jazono en verkoj de artistoj redakti

Okazaĵoj de Jazono estas prilaboritaj en multaj antikvaj kaj pli postaj artaj verkoj, precipe en

  • tragedio "Medea" de Eŭripido (el la jaro 431 a.K.),
  • eposo Argonaŭtado de Apollonio el Rodoso (el la dua duono de la 3-a jarcento a.K.)
  • tragedio Medea (el la unua duono de la 1-a jarcento p.K.)
  • sur vazaj pentraĵoj konserviĝis ĉefe bildoj Jazono kun helpo de Medea uzurpas la oran ŝaffelon" kaj "Jazono dresas virbovon de Eeto"
  • el modernaj belartaĵoj estas la plej konata klasikisma statuo "Jazono" de Berthel Thorwaldsen (el la jaro 1802, nun en Thorwaldsena muzeo en Kopenhago
  • fantaska serio Merlina kodekso de brita verkisto Robert Holdstock.

Kuntenitaj paĝoj redakti