Glaŭko (mitologio)

Glaŭko - (latine Glauce) estis filino de korintia reĝo Kreono. En iuj versioj de la mito pri Argonaŭtoj ŝi estas nomata ankaŭ Kreŭso.

Glaŭko
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Kreono
Edzo/Edzino Jazono
vdr

Kiam Jazono gajnis en Kolĥido oran ŝaffelon kaj fuĝadis kun sia posta edzino Medea, ĝisatingis ilin ŝiparo de ŝia patro, kolĥida reĝo Eeto. Per perfido kaj ruzaĵo de Medea Jazono atakis ŝian fraton Apsirton kaj mortigis lin. Post tiu ĉi terura ago ili rapide fuĝadis en Jazonan naskiĝurbon Jolkon. La reĝo Pelio rifuzis redoni regadon al Jazono kaj Medea la reĝon Pelion kun nekonscia kontribuo de liaj filinoj pereigis. Poste ili devis denove fuĝadi en forajn regionojn.

Post longaj vojaĝoj ili trovis rifuĝejon ĉe korintia reĝo Kreono. Ĉi tie naskiĝis al ili du filoj Mermero kaj Fero kaj Medea esperis en familian feliĉon. Ne tiel Jazono, kiu daŭre sopiris pri reĝa potenco.

Li elektis por si Glaŭkon, filinon de Kreono, kaj decidis edziĝi kun ŝi kaj tiel akiri postenigan rajton por la trono. Li gajnis konsenton dc Glaŭko kaj de ŝia patro. Sciigis al Medea, ke li volas tiel al siaj filoj certigi estontecon. Sed Medea tion ne akceptis kaj ŝia amo ŝanĝiĝis en malamon. Pereigis Glaŭkon, tiel, ke sendis al ŝi belegan robon impregnitan per veneno kaj brilan diademon, kiu premegis ŝian kapon. Kiam ĉagrenita Kreono ĉirkaŭprenis sian mortantan filinon, ankaŭ lin mortigis veneno el la robo.

Medea kronis sian venĝon per murdo de siaj du filoj. Jazono fariĝis proskribulo, kiu nenie trovis rifuĝejon. Pli poste li trovis sian morton sub disfaliĝanta ŝipo Argo.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Glauké en la ĉeĥa Vikipedio.