Pelio (helene Πελιάς, latine Pelias) estis en la helena mitologio filo de la mara dio Pozidono kaj sia amantino Tiro, edzino de Kreteo, fondinto kaj reĝo de Jolko.

Pelio
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo monarko
Patro Pozidono
Patrino Tiro
Gefratoj Neleo
Edzo/Edzino Anaxibia • Philomache
Infanoj Pisidice • Akasto • Pelopeia • Hippothoe • Alkesto • Antinoe • Evadne • Amphinome • Asteropeia • Peliades
vdr

Mito redakti

 
Jazono kaj Pelio

Pelio uzurpis regadon super Jolko perforte kaj kontraŭleĝe. Li eksigis Esonon, verán heredanton de la trono, kaj poste li ankaŭ ne agnoskis pretendon de ties filo Jazono. Pelio ne rifuzis lin rekte, sed postulis de li akiron de la ora ŝaffelo el la fora Kolĥido. Posedis ĝin la reĝo Eeto, kiu iam akceptis junan Frikson, kiun virŝafo kun la ora felo alportis el fora Orĥomeno.

Eeto konsideris la oran ŝaffelon simbolon de sia reĝa potenco. Por ke Jazono akiru ĝin, li devis plenumi tre malfacilan taskon: per sovaĝaj virbovoj plugi kampon kaj masakri soldataron el drakaj dentoj. Sed Jazono havis fortajn aliancanojn, diinojn el Olimpo kaj Medean, filinon de Eeto. Tiu per sorĉoj helpis superi la taskon kaj ŝteli la oran ŝaffelon. Post tiu ĉi faro Eeto persekutis ilin, sed ĉe tio li perdis sian filon Apsireon kaj fine devis pri persekutado rezigni, ĉar Jazono edziĝis kun Medeo kaj kune ili revenis en Jolkon. Ĉiuj ĉi eventoj estas priskribitaj en vasta mito pri Argonaŭtoj.

Post longa suferplena vojaĝo Jazono venke revenis Jolkon, sed eĉ post plenumo de malfacila tasko Pelio ne volis redoni la regadon al li. Medea kaj li interkonsentis pri murdo de Pelio. Per nekonscia helpo de ties filinoj efektivigis Medea sorĉan ceremonion. Sub preteksto de rejunigo preparis Medea sorĉan dekoktaĵon kiun la filinoj enverŝis en vejnojn de Pelio. Sed la dekoktaĵo fakte ne estis sorĉa kaj okazigis lian morton. La filinoj de Pelio ekzaltiĝis pro tio.

Jazono tamen ne fariĝis reganto en Jolko. Pro agoj de li kaj de Medea Akasto, filo de Pelio, elpelis ilin el la urbo.