Fulmo

atmosfera elektra malŝargiĝo

Fulmo estas elektra malŝargiĝo en la atmosfero. Ĝi estas ofta fenomeno dum ŝtormo kaj ĝi estas akompanata de tondro.

Diversaj fulmtipoj, alte kaj malalte en la atmosfero
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri fulmoj.

La fulmo povas esti danĝera, ĉar ĝi foje kaŭzas incendiojn aŭ eĉ rekte trafas kaj mortigas homojn kaj bestojn.

Kvankam oni pensas pri la fulmo iranta de la nubo al la tero, fakte la elektro ofte iras en la malan direkton, de la tero ĝis la nubo.

La speco de nubo, kiu faras fulmon, nomiĝas kumulonimbo.

Seka fulmotondro estas tipo de fulmotondro kie estas fulmo kaj tondro, sed la plej multo de la precipitaĵo ne atingas la grundon.

Fulmo estas ankaŭ en iuj lingvoj metaforo, kiu diras ke io okazas tre rapide.

Blue Jet redakti

En grandaj altoj (ĉ. 40 km) estiĝas dekonsekundaj bluaj fulmoj, kiuj direktiĝas suben aŭ supren. La unuaj informoj pri ties ekzisto aperis en 1989.

Fulmo en mitologio redakti

En diversaj mitologioj estas dio pri fulmo. Temas pri ekz.:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti