Baal Ammono, aŭ Ba'al HammonBaal Hammon, kromnomita ankaŭ "afrika Saturno", estis la dio Plejalta dio de la fenicia kolonio de Kartago kaj estas ĝenerale identigita, ĉe la modernaj esploristoj, jen kun la ŝemida dio de la nord-okcidentaj landoj El, jen kun Dagon, dum en la greka mitologio estas asimilita al Krono kaj en tiu de Romo al Saturno.

Baal Ammono
agricultural deity • dio pri fekundeco • veterdio
Informoj
Eble sama DagonKronoSaturnoEl
Sekso vira
Edzo/Edzino Tanit
vdr
Masko de Baal Hammon, Nacia Muzeo de Kartago.

En la temploj de Kartago, la tofetoj, konsekritaj al Baal, kutime troviĝis statuo de la dio kun la brakoj etenditaj antaŭiĝantaj kaj la manoj streĉe indikantaj la punkton kie la oferitaj viktimoj devis esti bruligitaj. Spite de siaj pompaj atributoj, Baal-Ammon (parto de la kartaga triopo kun Tanit, lia paredro, kaj Eshmun) ne estis ĉiam la dio pli grava de Kartago; ĉirkaŭ la 4-a jarcento a.K. komencis okupi spacon la diino Tanit, diino de la Luno, de la rikolto kaj de la bona fortuno. Tamen, ĉiukaze, ĝenerale Baal Ammono reprezentas la centran noton (Henoteismo) de la kartaga religio.

Statuo de Baal, Ras Shamran (Ugarit).

La signifo de la vorto AmmonoAmon ne rezultas klara. El elfosaĵoj sur la ruinaĵoj de Hammono, la moderna Umm al-‘Awāmid, situanta inter Tiro kaj Akro, surfaciĝis ke El estis asimilita al Krono kaj Baal, Ammono ankaŭ al Krono, do eble ili estis la sama diaĵo. Plurfoje estis proponita la hipotezo de la kunekso de la nomo kun la fenica kaj hebrea "braĝuro". Estis ankaŭ proponita la Ugarita kaj akada nomo de la monto “Amanus”, la granda reliefo kiu dividas Sirion el Kilikio, baziĝante sur la ugarita priskribo de El kiel unu el la montoj Haman…

La klasikaj fontoj informas pri la kutimo de kartaganoj bruligi iliajn infanojn oferitajn al Baal Ammono. [1]. Tiu praktiko korekte enŝoviĝas en la grekan tradicion de Krono. En Kartago kaj en la Norda Afriko Baal Ammono estis asociita al virŝafo kaj estis kultata kiel Baal Qarnayn ("La dio de la du kornoj") en subĉiela templo en Jebel Bu Kornein ("la monteto de la du kornoj"), kiu elmontriĝas sur la golfo de Kartago.[2]

La virina kontraŭrolanto de Baal Ammono estis Tanit.

Pri Baalo parolas ankaŭ la Biblio ĉar la kulto al tiu pagana, kaj do ne reala, diaĵo altiris ne malmultajn hebreojn.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Lawrence E. Stager et Samuel R. Wolff, «Child Sacrifice at Carthage. Religious Rite or Population Control? », Biblical Archaeology Review, janvier-février 1984
  2. Diversaj temploj en la kartaga teritorio estis subĉielaj.

Bibliografio redakti

  • Marcel Leglay, Saturne africain. Histoire, éd. De Boccard, Paris, 1966
  • P. Xella, Baal Hammon. Recherches sur l'identité et l'histoire d'un dieu phénico-punique, Romo, 1990.

Aliaj projektoj redakti

KOMUNEJO: [1]