FenicioFenicujo estis lando de antikva civilizo en la nordo de la antikva Kanaano, kun ĝia koro laŭ la marbordaj ebenaĵoj de tio, kio estas aktuale Libano kaj Sirio. La Fenicianoj estis la grandaj komercistoj kaj maristoj de la antikveco.

Fenicio
-2500 – -65
historia lando • stilo
Geografio
Mapo de Fenicio kun ties plej gravaj urboj
Mapo de Fenicio kun ties plej gravaj urboj
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
La feniciaj kolonioj en la mediteranea baseno (flava)
komerca ŝipo de tipo Hipos (ĉizita sur ĉerko, Bejruta Nacia Muzeo)

La fenica civilizo estis entrepreneca mara komerckulturo kiu disvastiĝis trans la Mediteraneo dum la 1-a jarmilo a.K. Tamen la antikvaj limoj de tiaj urbcentrataj kulturoj variadis. La urbo Tiro ŝajne estis la plej suda urbo. Sarepta, inter Sidono kaj Tiro, estas la plej plene elfosita urbo en la fenicia hejmlando.

Kvankam la popolanoj de la regiono nomis sin la CanaaniKenaani, la nomo "Fenicio" devenas de la grekoj, kiuj nomis ilin la Phoiniki - Φοινίκη (Phoiníkē); la greka vorto por "fenicio" estis sinonimo de la koloro purpuroruĝo, φοῖνιξ (phoinix), per ĝia asocio kun la fama tinkturo Tira purpuro (kp. ankaŭ fenikso). Tiu ĉi tinkturo estis uzata en la antikva teksaĵa komerco; ĝi estis tre dezirebla. La fenicioj estis konataj kiel la "purpuraj homoj".

Posteuloj redakti

La posteuloj de la fenicianoj estas hodiaŭ inter la popoloj vivantaj en la mediteranea marbordo, kiel ekzemple: libananoj, magrebanoj, Malto kaj Kipro. Laŭ genetika studo de populacioj nuntempe vivantaj en ĉi tiuj lokoj, proksimume 6% de la viroj specimenitaj havis Y-kromosomon kiu povus esti ligita al fenica migrado. Libananoj, kaj precipe la maronita kristana populacio, bazigas libanan naciismon sur fenica historio.

Urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti