Magrebo

regiono de norda Afriko

Magrebo (arabe مغرب "okcidente", derivita el la verbo gharaba: "(sun)subiro") signifas antaŭ ĉio la tri nordafrikajn landojn Tunizio, Alĝerio kaj Maroko, parte ankoraŭ Libion kaj Maŭritanion, kiuj havas komunajn historiajn radikojn. (Malo estas: Maŝreko (arabe مشرق "Oriente", der. el verbo sharaka: "(sun)supreniro"))

Magrebo
Mondregiono
regiono [+]

- koordinatoj30° 0′ 0″ N, 5° 0′ 0″ O (mapo)305Koordinatoj: 30° 0′ 0″ N, 5° 0′ 0″ O (mapo) [+]
Areo6 045 741 km² (604 574 100 ha) [+]

Loĝantaro101 095 436 [+] (2019)
Denseco16,72 loĝ./km² [+] [+]

Magrebo (Tero)
Magrebo (Tero)

Magrebo (Alĝerio)
Magrebo (Alĝerio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Maghreb [+]
vdr

En la araba oni komprenas sub la nocio Magrebo nur Marokon (verŝajne, ĉar ĝi estas la plej okcidenta araba lando.)

Historio redakti

Magrebo estis en la antikveco nur sub fenicia influo. Kartago, la plej granda kaj potenca "punika" urbo troviĝis ekster Fenicio, nun en Tunizio. Post la Punikaj Militoj, la regiono venis al Romo. Kun la disvastiĝo de islamo en la 7-a jc., la areon atingis araba influo, do tiel la tieaj loĝantoj parolas ankoraŭ hodiaŭ la araban kaj diversaj malplimultoj berberajn lingvojn. La landoj ĝis Maroko estis vasaloj de la osmana imperio, kies lokon transprenis la eŭropaj kolonizantoj en la 19-a kaj 20-a jc.. La landoj akiris siajn sendependiĝojn fine de la 1950-aj kaj en la 1960-aj jaroj.

La Araba Magreba Unio redakti

La Araba Magreba Unio estas regiona asocio de ŝtatoj en Nord-Afriko, fondita la 17-an de februaro en 1989. Ĝin antaŭis renkongtiĝo de ŝtataj gvidantoj de kvin Magreb-ŝtatoj en junio de 1988 en Zeralda, Alĝerio. La sidejo de Unio situas en Rabat, Maroko. La membroŝtatoj estas Alĝerio, Egiptio, Maŭritanio, Maroko, Libio, Tunizio, (sed ne Okcident-Saharo!)

La celoj de la Unio: ekonomia kooperado, kunlaboro en ekstere-, interne- kaj kulturpolitiko. Problemoj tiurilate: diversaj leĝoj, granda burokratio, malgranda varointerŝanĝo inter ili (nur 3 % de la tuta eksporto, dume 60-75% kun EU) kaj manko je mono, rilato inter Maroko kaj Alĝerio.

Oni akceptis en 1991 planon pro ekonomia integrado, kiu kondukus al ekonomia unio.

Kulturo redakti

La Magreba kuirarto rilatas al la kuirartaj praktikoj de la landoj kaj etnoj kiuj vivas kaj konsistigas la tiel nomatan: Magrebo (en la araba المغرب) en geografia opozicio al la Maŝreko. Magrebaj kuirartoj havas, en sia plej norda parto, karakterizaĵojn de mediteranea kuirarto, dum ili estas parto de afrikaj kuirartoj. Ĝi havas grandajn influojn de la indiĝenaj berberoj, de la araboj, kaj el la otomana kuirarto kaj turka kuirarto (kun la escepto de maroka kuirarto) pro la disvastiĝo de la Otomana Imperio kaj tial oni povas vidi la dolmojn kaj baklavojn en multaj el ĝiaj regionoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti