Purpura estas koloro intermeza inter viola kaj ruĝa.

Mozaiko da purpuraj nuancoj.
Kolorsistemo en la informadiko
RGB: (106, 13, 173)
HTML: #6A0DAD
CMYK: (39, 92, 0, 32)
HSV: (275°, 92%, 68%)
vdr

Historia uzado redakti

Laŭ esploroj en Eŭropo kaj Nordameriko, purpura estas la koloro plej ofte asocia kun rareco, reĝeco, magio, mistero kaj pieco.[1] Kombinita kun la rozkoloro, ĝi estas asocia kun erotismo, ineco kaj seksallogo.[2]

Dum la antikva epoko, la purpura koloro estis obtenebla el gastropodaj moluskoj kun ovala konko de la genro murekso.

Purpura estis la koloro vestita de la romiaj magistratoj; ĝi iĝis la imperia koloro vestita de la regantoj de la Bizanca Imperio kaj de la Sankta Romia Imperio, kaj poste de la romkatolikaj episkopoj. Simile en Japanio, la purpura koloro estas tradicie asocia kun la Imperiestro kaj la aristokrataro.[3] Purpura estas la plej preferata koloro inter virinoj kaj junulinoj, kaj estas simbola de la feminisma movado kaj de la virina enpovigo.

Laŭ Francisko Azorín purpuro estas Ruĝblua koloro, kiel tiu eltirita el speciala konko, laŭ tradicio, rezervita por reĝaj vestaĵoj. Heraldike oni reprezentas ĝin per linioj paralelaj, klinitaj maldekstren.[4] Li indikas etimologion el la greka porphira (ruĝaĵo) kaj de tie la latina purpura.[5]

Purpuraĵoj redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Eva Heller, Psychologie de la couleur: effets et symboliques
  2. Heller, Eva: Psychologie de la couleur – effets et symboliques, pp. 179-184
  3. (January 2000) The Colors of Japan. Kodansha International. ISBN 978-4-7700-2536-4.
  4. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 174.
  5. Azorín, samloke.
  6. Eva Heller, Psychologie de la couleur: effets et symboliques.

Vidu ankaŭ redakti