Viola (koloro)

koloro
(Alidirektita el Violkolora)
Ĉi tiu artikolo temas pri la koloro viola. Ankaŭ ekzistas komunumo en Italio kiu nomiĝas Viola. Ne konfuzu kun violo (planto)
#8000FF

Viola, aŭ violkolora, estas la komplementa koloro de flavo. El la videbla spektro, tiu koloro rilatas al ondolongoj inter 380 nm kaj 440 nm. Violan koloron oni ekhavas miksante farbojn ruĝan kaj bluan. La vortoj "viola" kaj "violkolora" devenas de la nomo de la floro violo.

kolorcirklo
kolorcirklo

Tre similaj al la viola koloro estas la koloroj malva (miksaĵo de viola kaj roza) kaj purpura (miksaĵo de viola kaj ruĝa).

En diversaj kolormodeloj oni reprezentas la violan koloron jene:

  • RVB: R = 0,5; V = 0,0; B = 1,0.
  • CMFN: C = 0,5; M = 1,0; F = 0,0; N = 0,0.
#8000FF

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti