Melongeno

la specio "Solanum melongena"

Melongeno[1] (Solanum melongena) estas specio de solanacoj el la genro solano, kiu portas grandajn fruktojn kies formo kaj koloro dependas de la variaĵo. Ĝenerale ili estas violkoloraj aŭ ankaŭ blankaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Melongeno

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Solano Solanum
Specio: Melongeno
Solanum melongena
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Floro de melongeno

Priskribo redakti

Melongeno estas unujara planto, kiu atingas altecon de maksimume 1 m.

La fruktoj estas beroj, kiuj atingas longecon de 10 ĝis 30 cm kaj pezon de maksimume 1 kg.

Disvastiĝo redakti

La planto estas hejma en Barato, sed nuntempe estas plantata en subtropikaj kaj tropikaj regionoj.

Uzado de la frukto redakti

Tiu frukto estas uzata en la kuirarto kiel legomo, ĉar ĝi ne estas dolĉa; malkuirita ĝi havas la konsiston de spongo, kaj malbone gustas, sed kuirita ĝi iĝas mola kaj havas riĉan kaj kompleksan guston, iel similan al tiu de kelkaj fungoj (tiel, ke oni ofte falsas sekigitajn boletojn miksante ilin kun tranĉoj de melongenoj).

Melongenoj estas abunde uzataj en la mediteraneaj kaj okcidentaziaj kuirartoj. Ekzemploj de famaj pladoj entenantaj melongenojn estas musako (Helena kuirarto), mutabalo (Libana kuirarto), eskalivado (Kataluna kuirarto), ratatujo (Provenca kuirarto), mirza ghasemi (Irana kuirarto) kaj İmam bayıldı (Turka kuirarto).

Kiel ekzemplo jen la recepto de mirza ghasemi:
Tiu frandinda plado devenas de iu regiono de norda Irano ĉe la Kaspia Maro.
Ingediencoj (por 6 personoj):

8 malgrandaj melongenoj
4 bulberoj de ajlo fajne hakitaj
4 ovoj
2 mezgrandaj tomatoj
oleo
salo
pipro

Preparado:
Finbaku la melongenojn, t. e. ĝis ili ŝvelos kaj la ŝelo ekkrevos. Lasu ilin iomete moliĝi. Senŝeligu ilin kaj fortranĉu la malmolajn ekstremaĵojn. distranĉu en malgrandajn pecojn.
Boligu akvon en malgranda poto, kaj kuiru en ĝi la tomatojn dum 2-3 minutoj. Senakvigu, lasu iom malvarmiĝi, senŝeligu ilin kaj distranĉu en malgrandajn pecojn.
Fritu la ajlon en oleo ĝis ĝi blondiĝos. Aldonu la melongenojn, kaj plufritu dum 3-4 minutoj. Aldonu la tomatojn, salon kaj pipron kaj plu fritu, gis la akvo estos for.
Kirligu la ovojn, kaj fritu ilin en aparta pato, ĝis ili estos duone kuiritaj. Tiam ilin aldonu al la miksaĵo, kaj plu fritu dum 1-2 minutoj. Surtabligu kun rizo aŭ pano.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ Nova PIV, paĝo 725, ĉi tiu termino validas unuavice por la specio, sed duavice ankaŭ por ties frukto

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti