Eskalivado estas tradicia preparaĵo de la valencia kaj kataluna kuirartoj, kio konsistas el kelkaj specoj de rostitaj legomoj, kiel melongenoj, dolĉaj ruĝaj kapsikoj, ruĝaj tomatoj, kaj dolĉaj cepoj. Post bone kuiritaj sur la rosto-krado, tiuj legomoj estas deŝiritaj kaj tranĉitaj je strioj, la semoj forigitaj, kaj spicitaj per olivoleo kaj salo, kaj ankaŭ foje per ajlo.

Eskalivado
Eskalivado kun melogeno kaj dolĉa ruĝa kapsiko.
Eskalivado kun melogeno kaj dolĉa ruĝa kapsiko.
Aliaj nomoj Escalivada, Espencat
Kie estas manĝata Valencilando, Katalunio
Ĉefaj ingrediencoj Melongeno, kapsiko, tomato kaj cepo.
Metodo de preparado Rosti, deŝiri kaj stritranĉi la legomojn.
vdr

"Escalivar" signifas kuiri en varmaj cindroj. Tradicie la legomoj en eskalivado estas kradrostitaj, kaj en la pladon oni aldonas kradrostitajn viandojn. Montaj paŝtistoj estis lertaj je plenplenigi iliajn dorsosakojn kun iom da fromaĝo kaj vino kaj per dura ligno fari fajron apud la stonaj ĉirkaŭbariloj de iliaj paŝtejoj kie ili povus kradrosti miksaĵon de legomoj. Kelkaj verkistoj nomigas ĉi tion katalunstila ratatujo, sed eskalivado pli proksime similas al la tunizia salata mishwiyya, al kiu povus esti historie rilata.

Eksteraj ligiloj redakti