Oliv-oleo

oleo farita per premado de olivoj
(Alidirektita el Olivoleo)

Oliv-oleo estas oleo akirita el olivoj kaj originas en la Mediteranea regiono de prahistorio.

Boteleto da oliv-oleo fabrikita en norditala urbo Manerba del Garda

Nuntempe ĝi estas ĉefe uzata por kuirado en salatoj, gazpaĉo, ajoblanco aŭ simple kun pano, sed ankaŭ por kosmetikoj kaj sapoj. Antaŭe oni ankaŭ uzis ĝin en medicino kaj kiel brulaĵo en olelampoj. Necesas ĉirkaŭ 100 kilogramoj da olivoj por elpremi de 13 ĝis 20 kilogramoj da oliv-oleo.

Specoj de olivoleoj redakti

Eŭropa Unio per regularo CE 2658/91, modifita poste per CE 1513/01 kaj CE 1989/03, diktas la komercajn kategoriojn de olivoleoj laŭ la ĉi suba tabelo:

1) OLIVOLEOJ PURAJ

La oleoj akiritaj el la olivarba frukto nur per mekanikaj aŭ aliaj fizikaj procedoj ne modifantaj la oleon, kaj ne ricevintaj traktadojn kromajn ol lavado, dekantado, centrifugado kaj filtrado. Estas ekskluzivitaj tiuj oleoj akiritaj per solvantoj aŭ per kemiaj aŭ biokemiaj helpiloj, aŭ per procedoj de reesterigo, kaj kiu ajn miksaĵo el oleoj alispecaj.

Tiaj oleoj estas klasifitaj kaj nomataj kiel ĉi-sekve:

a) Olivoleo plej pura

Olivoleo pura kies libera acideco, esprimita per oleata acido, estas maksimume 0,8 g el 100 g kun la kvalitoj difinitaj por ĉi tiu kategorio;

b) Olivoleo pura

Olivoleo pura kies libera acideco, esprimita per oleata acido, estas maksimume 2 g el 100 g kun la kvalitoj difinitaj por ĉi tiu kategorio;

c) Lamp-oleo

Olivoleo pura kies libera acideco, esprimita per oleata acido, estas pli ol 2 g el 100 g kun la kvalitoj difinitaj por ĉi tiu kategorio.

2) OLIVOLEO RAFINITA

Olivoleo akirita el la rafinado de la olivoleo pura, kun procento de libera acideco, esprimita per oleata acido, ne supera al 0,3 g el 100 g, kun la kvalitoj difinitaj por ĉi tiu kategorio.

3) OLIVOLEO – KONSISTANTA EL OLIVOLEOJ RAFINITAJ KAJ OLIVOLEOJ PURAJ

Olivoleo akirita per miksado de olivoleo rafinita kun olivoleo pura (malsama ol lampoleo), kun procento de libera acideco, esprimita per oleata acido, ne supera al 1 g el 100 g, kun la kvalitoj difinitaj por ĉi tiu kategorio.

4) OLIVREKREMENTA OLEO KRUDA

Oleo akirita el la olivrekremento per solvantoj aŭ per fizikaj procedoj, aŭ oleo responda al oliva lampoleo, escepte de kelkaj specifaj kvalitoj. Estas ekskluzivitaj la oleo akirita per la reesterigo kaj la miksaĵoj kun oleoj alispecaj. Ĝi devas havi la kvalitojn difinitajn por ĉi tiu kategorio.

5) OLIVREKREMENTA OLEO RAFINITA

Oleo akirita el rafinado de la olivrekrementa oleo kruda, kun procento de libera acideco, esprimita per oleata acido, ne supera al 0,3 g el 100 g, kun la kvalitoj difinitaj por ĉi tiu kategorio.

6) OLIVREKREMENTA OLEO

Oleo akirita per miksado de olivrekrementa oleo rafinita kaj olivoleo pura kun olivoleo pura (malsama ol lampoleo), kun procento de libera acideco, esprimita per oleata acido, ne supera al 1 g el 100 g, kun la kvalitoj difinitaj por ĉi tiu kategorio.

Rafinado redakti

Dum la rafinada procedo, la oleo perdas la purecon ĉar ĝi kontaktas organikaj solvantojn aŭ kemiaĵojn, kaj tiel ankaŭ vitaminoj kaj kontraŭ-oksidantoj perdiĝas. Pro tio, rafinita oliveoleo preskaŭ ne havas biologian valoron kaj tial endas por ujiĝado kaj komercado miksi ĝin kun pura olivoleo, tiel ke ĝi fariĝas miksita oleo.

Nutrado kaj sano redakti

Olivoleo, ĉu "plej pura" aŭ "pura", estas riĉplena je vitaminoj A, D, E kaj K. Ĝi faciligas la korp-kaptadon de mineraloj kiel kalcio, fosforo, magnezio kaj zinko, ĝi efikas en la digesta procezo, malhelpante pirozon kaj faciligante la intestan trafikon. Ĝi helpas kontroli la sangopremon kaj la sangonivelon de glukozo. La alta kvanto de polifenoloj (natura kontraŭ-oksidanto) en oliva oleo evitas degenerajn malsanojn kiel Alzheimer-malsano, kaj agas kontraŭ maljuniĝo. Ĝi ankaŭ malpliigas la riskon de kormalsanoj per kreskigo de bona kolesterolo.

Por la infana nutrado, la sola uzo de olivoleo en manĝoj (salatoj, kuirpotoj kaj fritita) rilatas al malpli da pezakiro dum infanaĝo, kaj ankaŭ al pli favora ĉelariĝo grashista por la plenkreskula tempo.

Jeanne Calment, unu el la homoj plej aĝaj en la mondo mondo (122 jaroj) diris, ke liaj plej ŝatataj nutraĵoj estis olivoleo, Oportovino kaj ĉokolado.

Produktokvantoj redakti

La monda produkto de olivoleo sumas 2,72 milionoj da tunoj.[1]

Jenaj landoj sumas 99,5 % el la tuto : (nombroj:tunoj) plus elcentkvoto

  1. Hispanio : 1 179 100 (43,3%)
  2. Italio : 550 000 (20,2%)
  3. Grekio : 367 000 (13,5%)
  4. Sirio : 180 000 (6,6%)
  5. Turkio : 180 000 (6,6%)
  6. Maroko : 60 000 (2,2%)
  7. Tunizio : 60 000 (2,2%)
  8. Alĝerio : 45 000 (1,7%)
  9. Portugalio : 29 000 (1,1%)
  10. Jordanio : 27 977 (1,0%)
  11. Argentino : 10 000 (0,37%)
  12. Libio : 6 800 (0,25%)
  13. Libano : 5 300 (0,19%)
  14. Kroatio : 4 500 (0,17%)
  15. Francio : 4 000 (0,15%)

Referencoj redakti

  1. Fonto FAO

Vidu ankaŭ redakti