Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo

La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (ONA) aŭ Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo (NAO) normale mallongigita al FAO (angle: Food and Agriculture Organization), estas speciala organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj kies celo estas altigi nivelojn de nutrado kaj de vivo; plibonigi produktadon, traktadon, merkatadon, Nutra Sekureco, kaj distribuon de manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj; stimuli kamparan disvolvadon; kaj, tiele, elimini malsaton.

Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo
emblemo
organization established by the United Nations
Dum 16-a de oktobro 1945 - nuntempe
Antaŭulo International Institute of Agriculture
Membro de Digital Public Goods Alliance vd
Sidejo Romo
Estr(ar)o Mohammed Shia' Al Sudani
Retejo Oficiala retejo
filioj Somalia Water and Land Information • FAO Representation in Ghana • FAO Representation in China • FAO representation in Kenya vd
Posedatoj Food and Agriculture Organization Corporate Statistical Database vd
vdr

La FAO fondiĝis en 16-an de oktobro 1945 en Kebeko, Kebekio. En 1951 ĝi relokiĝis de Vaŝingtono, Usono al Romo, Italio. Je la 25-a de novembro, 2000, ĝi enhavis 181 membrojn (180 ŝtatojn plus Eŭropan Union).

La devizo da la FAO: "Helpante konstrui mondon sen malsato" (Helping to build a world without hunger).

Agadoj Redakti

  • Provizi asistadon al disvolvadantaj landoj.
  • Provizi informon pri nutrado, manĝaĵo, agrikulturo, arbarkultivo kaj fiŝkaptado.
  • Konsili registarojn.
  • Organizi neŭtrajn, interŝtatajn forumojn por debati kaj formuli politikon pri la principaj problemoj de nutrado kaj agrikulturo.

Eksteraj ligiloj Redakti