Nutra sekureco

(Alidirektita el Nutra Sekureco)

Nutra sekureco estas termino estas esprimo uzata por indiki la ne (mal)sekurecon de nutraĵo. Ĝi uzatas por priskribi situacion, kie domanaro aŭ individuo ricevas rektan aliron kaj ĉiutagan kvaliton kaj kvanton de manĝaĵoj, kiuj plenumas bazajn bezonojn.

Virino vendanta produktaĵojn ĉe merkato en Lilongwe, Malavio.

Manko de nutra sekureco, aliflanke, estas situacio, en kiu domanaro aŭ individuo ne havas rektan aŭ ĉiutagan aliron al manĝaĵoj.

Sanaj problemoj rezultantaj redakti

Estas multaj sanaj problemoj, kiuj povas rezulti de ne esti regule, sufice kaj bone nutrita.

 
sciencisto testas Salmonelon
 
Nombro de homoj trafitaj de subnutrado en 2010–12 (laŭ regiono, en milionoj)
 
laboratorio testas marmanĝaĵojn pri mikroorganismoj
 
Malmulto de gravaj kultivaĵoj, ekz. Sojfabo, formis kreskantan parton de la manĝaĵa energio, proteino, graso kaj manĝaĵa pezo manĝita de la monda loĝantaro dum la pasintaj 50 jaroj
 
Nombro de grave nesekuraj homoj laŭ regiono (2014-2018)
 
Infografio pri nutra malsekureco en Usono


La problemoj ĉe tiuj, kiuj malhavas nutraĵan sekurecon, estas kaŭzitaj de manko de vitaminoj kaj mineraloj, kiuj kaŭzas multajn malsanojn. Ĉar la korpo ne produktas la plejmulton da vitaminoj [1] kaj tute ne produktas mineralojn, ĝi ricevas la plej multajn el ili per manĝaĵoj; kaj ĉar homoj suferantaj nutran malsekurecon ne konsumas manĝon regule, ili ne ricevas la samajn vitaminojn aŭ mineralojn.

Estas multaj malsanoj, kiuj rezultas de manko de vitaminoj kaj mineraloj:

Skalo redakti

Tutmonde estas ĉirkaŭ 925 milionoj da homoj suferantaj de malsatego pro malriĉeco kaj aliflanke estas ĉirkaŭ 2 miliardoj da homoj suferantaj nutraĵan malsekurecon pro malsamaj niveloj de malriĉeco.

Kaŭzoj redakti

Fine de 2007, studo taksis la kreskon de nutra malsekureco pro multaj kialoj kiel: kresko de la dolara kurzo, kresko de la nivelo de produktado de biofueloj, kresko de naftoprezoj, tutmonda loĝantara kresko, klimata ŝanĝo, perdo de agrikultura tero por loĝado kaj komerco kaj kreskanta konsumado. Ĉinio kaj Barato laŭdire altigis rizajn prezojn, tamen la efiko de multaj faktoroj estas diskutata. [mankas fonto]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Helpe de la sunradioj la homa korpo povas produkti vitaminon D