Ĉokolado

dolĉa manĝaĵo enhavanta sukeron kaj kakaon

Ĉokolado estas dolĉa manĝaĵo kaj trinkaĵo farita el kakao. Ĝi estas farita el rostitaj kaj muelitaj kakaosemoj, kaj ĝi estas disponebla kiel likva, solida, aŭ pasta, ĉu per si mem aŭ kiel gustiga agento en aliaj manĝaĵoj. Kakao estis konsumita en ia formo ekde almenaŭ la epoko de la civilizo de Olmekoj (19a–11a jarcentoj a.n.e.),[1][2] kaj poste ankaŭ mezamerikaj civilizoj konsumis ĉokoladajn trinkaĵojn antaŭ esti enkondukitaj en Eŭropo en la 16-a jarcento.[3]

Ĉokolado en siaj plej oftaj formoj: polvo kaj strioj.
Diverskoloraj ĉokoladpecoj.
Varmigita malvarma ĉokolado.

La semoj de kakaujo havas intensan amaran guston kaj devas esti fermentitaj por disvolvi la guston. Post fermentado, la semoj estas sekigitaj, purigitaj, kaj rostigitaj. La ŝelo estas forigitaj por produkti kakaograjnojn, kiuj estas poste muelitaj ĝis kakaopasto, neadulteritan ĉokoladon en kruda formo. Post la kakaopasto estas likvigita per varmo, ĝi estas nomita "ĉokoladpasto". Tiu pasto povas esti malvarmigita kaj procezita en siaj du komponaĵoj: kakaa solida polvo kaj kakaa butero. Kuirĉokolado, nomita ankaŭ amara ĉokolado, enhavas kakaajn solidojn kaj kakaan buteron en variaj proporcioj sen aldonita sukero. Polva kuirkakao, kiu enhavas pli da fibro ol kakabutero, povas esti procezita per alkalo por produkti la nomitan "nederlanda ĉokolado". Multo de la ĉokolado konsumita nuntempe estas en la formo de dolĉa ĉokolado, kombino de kakasolidaĵoj, kakabutero, aŭ aldonitaj vegetalaj oleoj kaj sukeroj. Laktoĉokolado estas dolĉa ĉokolado kiu aldone enhavas laktopulvoronkondensitan lakton. La blanka ĉokolado enhavas kakabuteron, sukeron kaj lakton, sed ne kakasolidaĵojn.

Ĉokolado estas unu el la plej popularan manĝaĵoj kaj gustoj en la mondo, kaj ekzistas multaj manĝotipoj kiuj enhavas ĉokoladon, ĉefe desertoj, kiel ĉokoladtortoj, kukoj, ĉokoladaj pudingoj, ŝaŭmaĵoj, "brownie" kaj ĉokoladeraj biskvitoj. Multaj bombonoj estas plenigitaj aŭ kovritaj per dolĉa ĉokolado. Ĉokoladstrioj, ĉu faritaj el solida ĉokolado ĉu el aliaj ingrediencoj trempitaj aŭ kovritaj per ĉokolado, estas manĝataj kiel manĝetoj. Donacoj el ĉokolado mulditaj je tre diversaj formoj (kiel ovoj, koroj, kaj moneroj) estas tradiciaj en diversaj festoj, kiel Kristnasko, Pasko, Sankt-Valentena tago, kaj Ĥanuko. Ĉokolado estas uzata ankaŭ en malvarmaj kaj varmaj trinkaĵoj, kiel ĉokoladlakto kaj varma ĉokolado, kaj eĉ en kelkaj alkoholaĵoj, kiel ĉe crème de cacao.

Kvankam kakao originiĝis el Ameriko, okcidentafrikaj landoj, aparte Eburbordo kaj Ganao, estas la ĉefaj produktantoj de kakao en la 21-a jarcento, kalkulite en ĉirkaŭ 60% de la tutmonda produktado. Pro ĉirkaŭ du milionoj da infanoj engaĝiĝintaj en la produktado de kakao en Okcidenta Afriko, infansklaveco kaj trafikado asocia kun la kakaproduktado kaj komerco restas grava afero.[4][5] Informo de 2018 asertis, ke internaciaj klopodoj por plibonigi la vivkondiĉoj de infanoj estis bremsitaj rezulte en malsukcedo pro la konstanta mariĉeco, foresto de lernejoj, pliiĝanta tutmonda kakapeto, pli intensa agrikulturo de kakao, kaj plua ekspluatado de infanlaboro.[4]

Etimologio redakti

Laŭ la Etimologia vortaro de Esperanto la esperanta vorto estiĝis el diverslingvaj formoj, nome angla kaj hispana chocolate, france chocolat, germane Schokolade, itale cioccolata , pole czekolada kaj ruse шоколад [6] (ŝokolad). La hispana vorto baziĝas sur konfuzo de la aztekaj vortoj ŝokoatl "trinkaĵo el fermentita maizo" kaj kakaŭatl "trinkaĵo el kakao kaj maizo". Laŭ tio la meza aperis pro analogio kun aliaj nomoj por trinkaĵoj, kiel ekz. posolatl "trinkaĵo el kuirita maizo".[7]

En plej multaj dialektoj de la navatla lingvo, ĉokolada trinkaĵo nomiĝas ”ĉikola:tl”, kaj simile en aliaj lingvoj de centra Ameriko.

Laŭ alia hipotezo la vorto estas formita de ĉikolkirlilo’ (uzata en preparo de la trinkaĵo) + a ’akv’ + tl ’o’. Ŝajne estis tiu vorto, kiu unue trovis sian vojon en eŭropajn lingvojn. Daŭre oni diras ”ĉikolate” en hispanaj dialektoj (andaluzia, asturia, aragona) kaj ”ĉikolata” en italaj (nica, liguria, piemonta, lombardia, sicilia, kalabria) kaj en la romanĉa, sarda kaj malta lingvoj, kaj ankaŭ en la turka. Iom poste disvastiĝis la formo ”ĉokolate” pere de la hispana. La origino de la unua ”o” ne estas vere konata.[8]

Historio de la ĉokolado redakti

La olmekoj komencis la kultivadon de la kakaujo mil jarojn antaŭ nia erao. Ĝia kultivado disvastiĝis tra la tuta majaa imperio. La majaoj utiligis la kakafabojn kiel monunuojn. Tiel sklavo valoris 100 fabojn, kuniklo 10, meleagrinovo 3, tomato unu aŭ du fabojn.

Laŭ la legendo, estis la azteka Dio-reĝo Kvetzalkoatlo, ĝardenisto de la paradizo, kiu donacis la kakafabon al la homoj. Kun la malkresko de la majaa imperio, en proksimume la jaro 900, la toltekoj kaj aztekoj, setlintaj en la majaa imperio, plu kultivis ĝin. Moktezumo, azteka imperiesto de 1440 ĝis 1469 estis fama ĉar li kutimis trinki 50 boteletojn da ĉokolado ĉiutage. Konvinkita al ĝia vivfortikigeco, li ĉiam trinkis tason da ĉokoladtrinkaĵo antaŭ ol eniri sian haremon. Tamen la trinkaĵo de la aztekaj dioj estis amara, ĝi estis farita per pistitaj faboj, spicoj kaj bolanta akvo. Rapide la hispanoj dolĉigis ĝin per kansukero, agavsuko, mosko kaj vanilo.

En la 16-a jarcento Cortés rapide komprenis la ekonomian valoron de la kakafabo kaj revenportis la "brunan oron" al Karolo la Kvina (1500-1558, reĝo de Hispanio (1516-1556), princo de Nederlando, reĝo de Sicilio, germana imperiestro) en 1528. Ekde la 16-a jarcento, la kultivado de la kakaujo progresive disvastiĝis en centra Ameriko, en la okcidentaj Hindioj (Jamaiko, Grenado, Trinidado), en suda Ameriko (Venezuelo, Kolombo, Ekvadoro, Brazilo), en Afriko (Ganao, Niĝerio, Eburbordo, Kamerunio, ktp.), en Azio (Cejlono, Ĝavo) kaj en Antiloj. La unuaj ĉokoladfabrikoj aperis en proksimume 1580. Danke al la reĝaj geedziĝoj kaj la komercaj interŝanĝoj, la ĉokolado disvastiĝis tra Eŭropo. Anna de Aŭstrio, infantino de Hispanio, edziniĝante al la franca reĝo Ludoviko la 13-a (Francio), enkondukis la pasion por la ĉokolado en Francion en 1615.

La diferencoj inter la grundoj, la klimatoj, la specioj de kakaujoj, la kultivmanieroj, la fabprilaboroj donas apartecon al ĉiuj kakaoj. La fakuloj konsentas, ke la plej bongustaj kakaoj venas de Trinidado, insuleto de Karaiboj je 15 km de Venezuelo. Tie estas la "Medoko de la kakao".

Prilaboro de la ĉokolado redakti

Ekzistas tri specioj de kakaujo :

  • La kriolo, kultivata en centra Ameriko (malpli ol 5% el la tutmonda produktado) kun tre delikata kakao kun dolĉa gusto, ĉefe uzata en luksaj ĉokoladaĵoj
  • La forastero, kultivata en okcidenta Afriko, en Brazilo kaj Ekvadoro (ĉirkaŭ 80% el la tutmonda produktado) kun mallonga sed forta amareco, rezista kaj produktiva, ĝia kromnomo estas "robusta".
  • La trinitario, plantita de la hispanoj en la 17-a jarcento en Trinidado, disvastiĝis iomete ĉie en la mondo (15% el la tutmonda produktado). Tiu hibridaĵo heredis la fajnecon de la kriolo kaj la fortikecon de la forastero.

Kakaujo redakti

La kakaujo aŭ kafoarbo (ne konfuzu kun alia signifo de kafujo, kiu estas skatolo en kiu stokitas kakaopulvoro) estas daŭrfolia arbo, el la familio de la sterkuliacoj, kiu kreskas en la tropikaj regionoj. En la naturo, ĝi estas alta je 12 ĝis 15 metroj, kiam ĝi estas kultivata, ĝi estas alta je 4 ĝis 10 metroj. Malfortika, ĝi prefere kreskas en ombro, ŝirmita de la ventoj, kaj en malseka, varma kaj regula klimato. Ĝi komence produktas, kiam ĝi estas 4- aŭ 5-jara, kaj plej produktas, kiam ĝi estas inter 10- kaj 25-jara. La tre malgrandaj folioj blankaj aŭ iom rozkoloraj aperas en grapoloj kunpremitaj senpere sur la trunko aŭ sur la ĉefaj branĉoj. Nur unu floro el cent naskos frukton aŭ fabujon. Estas du rikoltoj ĉiujare. La fabujoj similas al rugbepilko, kun longeco de 20 cm. Ili entenas 20 ĝis 50 fabojn envolvitajn en blankeca mucilago. La vorto "fabo de kakao" estas uzata por la fermentinta kaj sekigita grajno, preta por komerco.

Historio de la prilaborado de ĉokolado redakti

La diversaj ŝtupoj de la prilaboro de la kakafaboj estas :

  • la fabujplukado
  • la elfabujigo
  • la fermentado de la faboj
  • la diselekto de la faboj
  • la sekigo de la faboj
  • la rostado de la faboj

La rikoltistoj bone scias, kiam la frukto esta matura por la plukado. Kelkfoje, per skuo de la fabujo, ili certiĝas pri ĝia matureco. La plukado daŭras dum pluraj monatoj kaj necesigas multan laboron. La elfabujigo okazas sur la plukadloko. Kiam la fabujo estas plukita, ĝi estas diagonale fendigata per tranĉilomaĉeto. Post elfabujigo, la faboj estas metataj por fermentado dum pluraj tagoj. Post fermentado, la valoraj faboj estas dismetataj por sekigo, kiu daŭras dum ok ĝis dek kvin tagoj kaj ili akiras la guston karakterizan de la ĉokolado.

La natura sekigo estas per la sunradiado, la artefarita en 100-gradaj varmejoj. Dudek freŝaj fabujoj liveras unu kilogramon da sekigitaj faboj. Post kvalitokontrolo kaj purigo, la faboj estas rostataj kiel kafgrajnoj. Tio estas decidiga kaj delikata ŝtupo, en kiu la aromo de la faboj kaj la bela ĉokolada koloro disvolviĝas. Poste la faboj estas pecigataj, la nedezirindaj ĝermoj estas forigataj, kaj fine pistataj por produkti kakapaston, kiu entenas la tutan originan grason. Tiam du vojoj estas ireblaj aŭ tiu de la kakapulvoro aŭ tiu de la ĉokolado.

Ĝis la 18-a jarcento, la ĉokolado estis fabrikata de la monaĥoj kaj religiulinoj, laŭ la aztekaj metodoj. Ili uzis ĝin kiel refortikigilon por elteni la ritajn fastojn, konsiderante ke la ĉokolado kun akvo ne rompis la faston. Tamen la jezuitoj malpermesis ĝin en 1650, opiniante ke tiu trinkaĵo estis tro revigliga por ne esti diabla.

En la 18-a jarcento Vatikano estis konkerita de la ĉokolado. La oficiroj, kiuj partoprenis en la kanonizaj ceremonioj, ricevis pakon de ĉokoladaj bombonoj. Ekde la 19-a jarcento la ĉokolado estas en ĉiuj kristanaj festoj kiel Pasko kaj Kristnasko.

La industrio de la ĉokolado disvolviĝis en Eŭropo fine de la 18-a jarcento. La unua mekanika fabriko estis kreata en 1780. En 1828 Van Houten patentigis inventaĵon pri pulvorĉokolado. En 1847 la kompanio Fry de Bristol muldis la unuan ĉokoladtabuleton. En 1853 Menier mendis al Gustave Eiffel la konstruadon de sia ĉokoladfabriko en Noisiel kaj fariĝis en 1869 la unua monda produktanto. Victor Auguste Poulain, siavice, konstruigis fabrikon en 1862, sekvata de Henri Nestlé en 1867. En la sama jaro, John Cadbury fondis fabrikon-ĝardenon.

En 1872 la sviso Peter produktis la unuan laktan ĉokoladon kaj la italo Caffarel kreis la recepton de "gianduja". En 1879 Rodolph Lindt inventis la konĉan procedon por homogenigi la paston. La konĉoj utilas por delikate movi la ĉokoladon (kelkfoje dum pluraj tagoj) por elstarigi ĝian aromon kaj oleecigi ĝin.

 
Reklamaĵo de Cadbury de 1900.

En 1923 Franck Mars inventis en Ĉikago la unuan ĉokoladstangon. La franca ĉokolada industrio konsistas el tradiciaj firmaoj kiel Poulain (grupo Cadbury-Schweppes) kaj el multaj malgrandaj firmaoj novigaj kaj kvalitaj kiel Bernachon, Bonnat, Richart, Cluizel, la Maison du chocolatValrhona. En Italio, aldone al la gianduja, la itala produktado estis inventema kun grandaj nomoj: Perugina, Peyrano, MajaniFerrero (Kinder Surprise). La usonaj kompanioj kiel Hershey's, Kraft-Jacob-Suchard aŭ Mars regas la internacian merkaton kun granda diverseco de produktoj.

Belgio kun Jean Neuhaus inventis la pralinon en 1912 kaj la kartonskatoleton en 1915. Jen famaj belgaj kompanioj: Godiva, Colas, LeonidasWittamer. Aŭstrio estas fama pro sia ĉokolada kukarto, kaj parte pro la fama Sachertorte, kuko inventita de Franz Sacher en 1832. Nederlando estas fama pro sia pulvorkakao, kaj aparte pro tiu de Van Houten.

La pasio de la hispanoj por la ĉokolado estas malpli intensa ol tiu de la kakakonkerintoj. Tamen la tradicio de kvalito ankoraŭ vivas kun la firmaoj Blanxart, Ramon RocaValor. Se la plej fama brita ĉokoladpersono estas John Cadbury, iuj firmaoj profitas pri la reĝa agnosko kiel AckermanBendicks of Mayfair, fama pro siaj mentaj ĉokoladoj.

Svisio estas la alia lando de la ĉokolado, kaj precipe la unua konsumanto en la mondo. Tie naskiĝis Lindt, Sprüngli, Suchard kun ĝiaj famaĵoj: la lakta ĉokolado Milka kaj Toblerone.

Nuntempe, la ĉokolado estas manĝata preskaŭ ĉiutage. La reklamado sukcesas allogi la frandemon de la infanoj kaj fideligi ilin per kolekteblaĵoj enŝovitaj en la pakoj. Por allogi la homojn kaj ne nur la infanojn, la fabrikantoj zorgas pri la aspekto de la ĉokoladpecoj sed ankaŭ pri la pakaĵoj, kiu kunigas la ideojn de plezuro kaj lukso. La ĉokolado fandiĝas en la buŝo. La ĉokolado kaj la vino havas propran vortotrezoron kun forta volupta karaktero. La spertuloj parolas pri "belega mahagona robo". La pasiuloj pri la ĉokolado ariĝas en gustumaj kluboj kaj kolektas ĉiujn objektojn rilatajn al ĉokolado.

 
Varoj de Nestlé Toll House Cafe en 2012.

La ĉokolado restas ligita en nia imago al la amo kaj al la sentimentoj. Eble pro tio, ĝia vendo kulminas por Kristnasko, la festo de la patrinoj kaj la festo de sankta Valenteno.

Malmultaj nuntempaj ĉokoladistoj mem fabrikas sian ĉokoladon per kakafaboj. Ili plej ofte aĉetas bazan ĉokoladon el industriaj ĉokoladfabrikoj kaj poste muldas ĝin por krei ĉokoladajn objektojn kaj ofte verkojn. La plej malfacila afero estas la elekto de la diversgustaj ĉokoladoj kaj la miksado. Kutime la ĉokoladistoj elektas du aŭ tri ĉokoladojn, kiujn ili miksas, sed poste venas la artisto, tiu, kiu elektas la sekretan kondimenton aŭ kondimentojn, kiu faras el ĉiu ĉokoladaĵo io aparta eĉ unika.

Por fabriki kakapulvoron, necesas elpastigi grandan parton de ĝia butero. La kakabutero kun aldono de sukero, de lakto kaj de aromoj estas uzata por la fabrikado de la blanka ĉokolado, kiu ne meritas sian nomon.

La ecoj de la ĉokolado redakti

La aztekoj kultis la ĉokoladon pro ĝiaj afrodiziaj kvalitoj. Oni rekomendas ĝin kiel stimulilon kaj la kakabutero utilas por pansi la vundojn.

En la 17-a jarcento, pluraj botanikistoj kaj kuracistoj malkovris, ke ĝi entenas ĉiuspecajn bondonajn substancojn.

Ĝis la komenco de la 20-a jarcento, la ĉokolado estis konsiderata kiel rivigliga kaj digestiga.

Kasanova (1725-1798) lokis la ĉokoladon, je la unuan rangon de la listo de siaj preferataj stimuliloj. Tamen, la pruvoj pri tio ankoraŭ mankas.

En la Dua Mondmilito, la ĉokoladstangoj apartenis al la superviv-nutropako de la usonaj soldatoj.

La ĉokolado estas konsiderata tonusiga kaj kontraŭstresa. Ĝi entenas teobrominon kaj kafeinon, kio klarigas ĝiajn vigligajn kaj tonusigajn kvalitojn. La enteno de serotonino kaj de feniletilamino povus klarigi ĝian kontraŭstresan efikon.[9]

Nutrado redakti

Cent gramoj de laktoĉokolado havigas 540 kaloriojn. Tio enhavas 59% da karbohidratoj (52% kiel sukero kaj 3% kiel dieta fibro), 30% de graso kaj 8% de proteino. Proksimume 65% de la graso en laktoĉokolado estas saturita, ĉefe palmitata acido kaj stearata acido, kvankam la hegemonia nesaturita graso estas oleata acido.

Cent gramoj de laktoĉokolado estas bonega nutrofonto (ĉirkaŭ 19% de la ĉiutaga bezono) de riboflavino, vitamino B12 kaj de dietaj mineraloj, nome mangano, fosforo kaj zinko. Ĉokolado estas bona fonto (10–19% de la ĉiutaga bezono) de kalcio, magnezio kaj fero.

Sanefikoj redakti

Fitokemiaĵoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Polifenolo.

Ĉokolado enhavas polifenolojn, speciale Flavan-3-olojn (katekinoj) kaj pli malgrandajn kvantojn de aliaj flavonoidoj.[10][11] Ĝi enhavas ankaŭ alkaloidojn, kiel teobromino, fenetilamino, kaj kafeino.[12] kio estas studata pro siaj eblaj efikoj en la homa korpo.[13]

Plumbo redakti

Kvankam esplorado sugestas, ke eĉ malaltaj niveloj de plumbo en la homa korpo povas esti damaĝaj por infanoj,[14][15] estas malverŝajne ke ĉokoladkonsumado en malgrandaj kvantoj povas okazigi plumbovenenadon. Kelkaj studoj montris, ke plumbo povas ligiĝis al kakaŝeloj, kaj poluado povas okazi dum la fabrika procezo.[16] Unu studo montris, ke meza plumbonivelo en laktoĉokoladaj bombonstrioj estas de 0.027 µg de plumbo por gramo de bombono;[16] alia studo trovis, ke kelkaj ĉokoladoj aĉetitaj en usonaj superbazaroj enhavis ĝis 0.965 µg por gramo, proksime al la internacia (volonta) normiga limo por plumbo en la kakapolvo aŭ kakasemoj, kiu estas 1 µg da plumbo por gramo.[17] En 2006, la usona FDA malaltiĝis je unu kvinono la kvanto de plumo permesebla en bombonoj, sed la plenumo de tiu postulo estas nur volonta.[18] Studoj konkludis, ke "infanoj, kiuj estas grandaj konsumantoj de ĉokoladaĵoj, povas esti sub risko superi la ĉiutagan limon de plumbo; ĉar unu 10 g kubo de nigra ĉokolado povas enhavi tiom multo kiom ĝis 20% de la ĉiutaga limo de plumboenglutado. "Krome ĉokolado povas ne esti la nura fonto de plumbo en ilia nutrado"[19] kaj "ĉokolado povus esti grava fonto de kadmio kaj plimbenglutado, aparte ĉe infanoj."[20] Laŭ studo de 2005, la averaĝa koncentro de plumbo el kokofaboj estas de ≤ 0.5 ng/g, kio estas unu el la plej malaltaj registritaj valoroj por natura manĝaĵo.[16] Tamen, dum la kultivado kaj la produktado, ĉokolado povas absorbi plumbon el la medio (kiel el atmosferaj antaŭaj elsendoj de la nun neuzata plumbobenzino).[16][21]

Kadmio redakti

La Eŭropa Instanco pri Nutraĵa Sekureco rekomendis tolereblan semajnan engluton de kadmio de 2.5 mikrogramoj por kg de korpopezo de eŭropaj, indikante, ke konsumado de ĉokoladaj produktoj okazigas eksponon de ĉirkaŭ 4% inter ĉiuj aliaj manĝejoj.[22][23][24] La Kalifornia Propono 65 de 1986 postulas avertan indikilon de ĉokoladaĵoj kiuj havas pli ol 4.1 mg de kadmio por laktaĵo ekzistanta en unusola produkto.[25][26][27]

Kafeino redakti

Unu kuleraĵo (5 gramoj) de seka nedolĉigita kakapolvo havas 12.1 mg da kafeino[28] kaj 25-g peco de malhela ĉokolado havas 22.4 mg de kafeino.[29] Kvankam peco de 7 oz. (200 ml) de kafo povas enhavi 80–175 mg,[30] studoj montris psikaktivajn efikojn en kafeindozoj tiom malaktaj kiom ĝis 9 mg, kaj montriĝis, ke dozo tiom malalta kiom ĝis 12.5 mg havas efikojn pri kogna plenumado.[31]

Teobromino kaj oksalato redakti

Ĉokolado povas esti faktoro por pirozo en kelkaj personoj, ĉar unu el ties konstituantoj, nome teobromino, povas efiki sur la muskolo de la ezofaga sfinktero tiel ke ĝi ebligas, ke stomakaj acidoj eniru en la ezofagon.[32] Venenado pro teobromino estas trodoza reago al la amara alkaloido, kio okazas pli ofte ĉe bredbestoj ol ĉe homoj. Tamen, ĉiutaga englutado de 50–100 g da kakao (0.8–1.5 g de teobromino) fare de homoj estis asocia kun ŝvitado, tremblado, kaj forta kapdoloro.[33]

Ĉokolado kaj kakao enhavas mezajn ĝis altajn kvantojn de oksalato,[34][35] kio povas pliigi la riskon de kalkulusoj.[36]

Nehomaj animaloj redakti

En sufiĉaj kvantoj, la teobromino trovita en ĉokolado estas venena por animaloj kiel katoj, hundoj, ĉevaloj, papagoj, kaj malgrandaj roduloj ĉar ili malkapablas metaboli la kemiaĵon efektive.[37] Se oni manĝigas al animaloj ĉokoladon, la teobromino povas resti en la sangocirkulado ĝis 20 horoj, eble okazigante epilepsiajn atakojn, koratakojn, internan sangadon, kaj finfine la morton. Medicina traktado plenumita de bestokuracisto postulas instigo al vomado en du horoj de la englutado kaj administrado de benzodiazepinojbarbituratoj kontraŭ atakoj, kontraŭmisritmiloj kontraŭ misritmoj, kaj devigo al diurezo.

Tipa hundo de 20 kg normale suferos grandan intestan misordon manĝinte malpli ol 240 g de malhela ĉokolado, sed ĝi ne nepre suferoj bradikardion aŭ takikardion se ĝi ne manĝas almenaŭ duonkilogramon de laktoĉokolado. Malhela ĉokolado havas 2 ĝis 5 fojojn pli da teobromino kaj tial ĝi estas pli danĝera por hundoj. Laŭ la gvidilo de Merck & Co. nome Merck Veterinary Manual, proksimume 1.3 gramoj de kuirĉokolado por kilogramo de hunda korpopezo estas sufiĉe por okazigi simptomojn de veneneco. Por ekzemplo, tipa strio de kuirĉokolado de 25 g estus sufiĉa por okazigi simptomojn en hundo de 20 kg. En la 20-a jarcento, estis informoj ke eĉ mulĉo farita el kakafabaj ŝeloj estas danĝera por hundoj kaj gregoj.[38][39]

Esplorado redakti

Trodikeco redakti

Komune konsumita ĉokolado estas alta en graso kaj sukero, kiuj estas asociaj kun pliiĝanta risko al trodikeco kiam oni konsumas ĉokoladon troe.[40]

Akneo redakti

Ĝenerala pruvaro estas nesufiĉa por determini la rilaton inter konsumado de ĉokolado kaj akneo.[41][42] Variaj studoj ne indikas al ĉokolado, sed al la alta glukemia naturo de kelkaj manĝaĵoj, kiel sukero, maiza siropo, kaj aliaj simplaj karbohidratoj, kiel eblaj kaŭzoj de akneo,[41][42][43][44] kun aliaj eblaj dietaj faktoroj.[41][45]

Toksikomanio redakti

Manĝaĵoj, inter kiuj ankaŭ ĉokolado, tipe ne estas tipe konsiderataj manio.[46] Kelkaj personoj tamen povus deziri aŭ kaprici por ĉokolado,[46] kio kondukis al neologismo ĉokoholismo (laŭ alkoholismo) aŭ ĉokoladismo.[46][47]

Ĉokoladtipoj redakti

Dolĉamara ĉokolado (ankaŭ nomita nigra ĉokolado, amara ĉokolado, aŭ malhela ĉokolado) estas formo de ĉokolado, kiu enhavas pli grandan pocenton da kakasoleidoj kaj kakabutero ol kunlakta ĉokolado, kaj iom al neniom da sukero. Registaraj kaj industriaj normoj pri kiuj produktaĵoj devas etikediĝi kiel „dolĉamara ĉokolado” varias laŭ lando kaj merkato. Tutmonda pliiĝo de mendado de dolĉamara ĉokolado okazis en la frua 21a jarcento.

En kulturo redakti

Libroj kaj filmoj redakti

Ĉokolado estis ŝlosila temo de kelkaj sukcesaj libroj kaj kinadaptaĵoj. En 1964, Roald Dahl publikigis porinfanan novelon titolitan Charlie and the Chocolate Factory. Tiu novelo centriĝas al malriĉa knabo nomita Charlie Bucket kiu vizitas la plej grandan ĉokoladan fabrikon en la mondo, posedaĵo de ekstercentra Willy Wonka.[48] Oni faris ĝis du filmadaptaĵojn de la novelo nome: Willy Wonka & the Chocolate Factory (1971) kaj Charlie and the Chocolate Factory (2005). Tria adaptaĵo, origina antaŭsekvaĵo titolita Wonka, estis aperinta en 2023.[49]

Como agua para chocolate amafera romano de 1989 de la romanistino Laura Esquivel, estis adaptita al samnoma filmo en 1992. Chocolat, romano de 1999 de Joanne Harris, estis adaptita al filmo en Chocolat kiu estis elsendita unu jaron poste.[50]

Referencoj redakti

  1. (24a de Majo 2011) “Cacao use and the San Lorenzo Olmec”, Proceedings of the National Academy of Sciences (en) 108 (21), p. 8595–8600. doi:10.1073/pnas.1100620108. 
  2. "Consumían olmecas chocolate hace 3000 años", El Universal de Meksikurbo, 29a de Julio 2008. Arkivigite je 2013-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Chocolate: A Mesoamerican Luxury 1200–1521 – Obtaining Cacao. Field Museum. Alirita 23a de Novembro 2011.
  4. 4,0 4,1 Child labour: the true cost of chocolate production. Raconteur (20a de Junio 2018). Arkivita el la originalo je 27a de Julio 2020. Alirita 7a de Januaro 2019.
  5. "Falling cocoa prices threaten child labor spike in Ghana, Ivory Coast", Reuters, 12a de Junio 2017.
  6. Laŭ "Basiswörterbuch Russisch", ISBN 978-3-12-517332-3. La etimologia vortaro ial mencias la rusan formon en la esperanta ortografio ŝokolada, do kun fina a.
  7. Etimologia vortaro de Esperanto, volumo 1: A - D, ISBN 91-85288-17-9, paĝo 83
  8. Karen Dakin kaj Søren Wichmann (2000) “CACAO AND CHOCOLATE A Uto-Aztecan perspective“ Ancient Mesoamerica, 11, 55–75.
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-06-21. Alirita 2005-06-03.
  10. (2019) “Cardioprotective mechanisms of cocoa”, Journal of the American College of Nutrition 38 (6), p. 564–575. doi:10.1080/07315724.2018.1557087. 
  11. (2008) “Impact of Alkalization on the Antioxidant and Flavanol Content of Commercial Cocoa Powders”, Journal of Agricultural and Food Chemistry 56 (18), p. 8527–33; 8527. doi:10.1021/jf801670p. 
  12. Caffeine. Arkivita el la originalo je 24a de Septembro 2015. Alirita 8a de Septembro 2015.
  13. (2009) “Survey of Commercially Available Chocolate- and Cocoa-Containing Products in the United States. 2. Comparison of Flavan-3-ol Content with Nonfat Cocoa Solids, Total Polyphenols, and Percent Cacao”, Journal of Agricultural and Food Chemistry 57 (19), p. 9169–80. doi:10.1021/jf901821x. 
  14. (2007) “Metals”, Hayes, A.W.: Principles and Methods of Toxicology, 5‑a eldono, CRC Press. ISBN 978-0-8493-3778-9.
  15. (2007) “Toxic effects of metals”, Casarett, LJ: Casarett and Doull's Toxicology: The Basic Science of Poisons, 7‑a eldono, McGraw-Hill Professional. ISBN 978-0-07-147051-3.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 (Oktobro 2005) “Lead contamination in cocoa and cocoa products: isotopic evidence of global contamination”, Environmental Health Perspectives 113 (10), p. 1344–1348. doi:10.1289/ehp.8009. 
  17. (2006) “Is lead toxicity still a risk to U.S. children?”, California Agriculture 60 (4), p. 180–4. doi:10.3733/ca.v060n04p180. 
  18. . FDA issues new guidance on lead in candy. FoodNavigator.com (29a de Novembro 2006). Alirita 15a de Februaro 2007.
  19. (2014) “Trace elements in cocoa solids and chocolate: An ICPMS study”, Talanta 119, p. 1–4. doi:10.1016/j.talanta.2013.10.048. 
  20. (2014) “Cadmium and Lead in Chocolates Commercialized in Brazil”, Journal of Agricultural and Food Chemistry 62 (34), p. 8759–63. doi:10.1021/jf5026604. 
  21. The World Has Finally Stopped Using Leaded Gasoline.
  22. "EU lowers lead and cadmium limits for food products", Food Safety News, 13a de Aŭgusto 2021.
  23. 32021R1323 (angle) (10 August 2021). Alirita 15a de Marto 2023. “new maximum levels for baby foods and chocolate/cocoa products were established under Commission Regulation (EU) No 488/2014”.
  24. 32014R0488 (angle) (12 May 2014). Alirita 15a de Marto 2023. “maximum levels of cadmium in foodstuffs Text with EEA relevance”.
  25. "Killing at source: How to avoid cadmium and lead in chocolate", Confectionery News, 15a de Septembro, 2016.
  26. "Lead and Cadmium Could Be in Your Dark Chocolate", Consumer Reports.
  27. (3a de Aprilo 2018) “Cadmium and lead in cocoa powder and chocolate products in the US Market”, Food Additives & Contaminants: Part B 11 (2), p. 92–102. doi:10.1080/19393210.2017.1420700. 
  28. Cocoa, dry powder, unsweetened Nutrition Facts & Calories (en-US). Alirita 2018-08-24.
  29. Candies, chocolate, dark, 70–85% cocoa solids Nutrition Facts & Calories (en-US). Alirita 2018-08-24.
  30. (1979) “Caffeine content of common beverages”, Journal of the American Dietetic Association 74 (1), p. 28–32. doi:10.1016/S0002-8223(21)39775-9. 
  31. (October 2010) “Effects of low doses of caffeine on cognitive performance, mood and thirst in low and higher caffeine consumers”, Psychopharmacology 152 (2), p. 167–173. doi:10.1007/s002130000506. 
  32. Latif, R (Marto 2013). “Chocolate/cocoa and human health: a review”, Neth J Med 71 (2), p. 63–8. 
  33. Theobromine: Toxicity summary. PubChem, U.S. National Library of Medicine (25a de Novembro, 2023). Alirita 26a de Novembro, 2023.
  34. (2011) “Oxalate content in commercially produced cocoa and dark chocolate”, Journal of Food Composition and Analysis 24 (7), p. 916–922. doi:10.1016/j.jfca.2011.03.008. 
  35. (1995) “Nutrient and antinutrient profiles of raw and fermented cocoa beans”, Plant Foods for Human Nutrition (Dordrecht, Netherlands) 48 (3), p. 217–23. doi:10.1007/bf01088443. 
  36. Kidney Stones: Overview from the Nephrology Department. Cleveland Clinic. Arkivita el la originalo je 5a de Julio 2013.
  37. Smit HJ. (2011) “Theobromine and the Pharmacology of Cocoa”, Methylxanthines, Handbook of Experimental Pharmacology 200, p. 201–34. doi:10.1007/978-3-642-13443-2_7. ISBN 978-3-642-13442-5.
  38. (1984) “Cacao bean shell poisoning in a dog”, Journal of the American Veterinary Medical Association 185 (8), p. 902. 
  39. (1943) “The poisoning of livestock by cacao products”, Veterinary Record 55 (15), p. 165. 
  40. (2021-05-25) “Obesity and Cardiovascular Disease: A Scientific Statement From the American Heart Association”, Circulation 143 (21), p. e984–e1010. doi:10.1161/CIR.0000000000000973. 
  41. 41,0 41,1 41,2 (2013) “Epidemiology of acne vulgaris”, British Journal of Dermatology 168 (3), p. 474–85. doi:10.1111/bjd.12149. 
  42. 42,0 42,1 (Marto 2010) “Does diet really affect acne?”, Skin Therapy Letter 15 (3), p. 1–2, 5. 
  43. (Novembro 2013) “Acne: risk indicator for increased body mass index and insulin resistance”, Acta Dermato-Venereologica 93 (6), p. 644–9. doi:10.2340/00015555-1677. 
  44. (April 2014) “Diet and acne update: carbohydrates emerge as the main culprit”, Journal of Drugs in Dermatology 13 (4), p. 428–35. 
  45. (February 2005) “A systematic review of the evidence for 'myths and misconceptions' in acne management: diet, face-washing and sunlight”, Family Practice 22 (1), p. 62–70. doi:10.1093/fampra/cmh715. 
  46. 46,0 46,1 46,2 (2000) “Food Craving and Food 'Addiction'”, Pharmacology Biochemistry and Behavior 66 (1), p. 3–14. doi:10.1016/s0091-3057(00)00197-0. 
  47. Skarnulis, Leanna, "The Chocoholic's Survival Guide", webmd.com.
  48. "Charlie and the Chocolate Factory", Britannica.
  49. "Timothée Chalamet to Play Young Willy Wonka in Warner Bros. Movie", Variety.
  50. Chocolat (2000). Alirita 18a de Julio 2021.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chocolate en la angla Vikipedio.