Fasto: Estas la ago tute aŭ grandparte siavole rezigni pri manĝado dum certa periodo. Ordinare oni nomas faston kiam estas propravole, sed oni ja kelkfoje diras ke "fastas" nur kiam estas hazarde aŭ devigite nemanĝi. Ene de ĉi periodo la manĝado estas tre zorga, aŭ nula. Fastoj estas praktikataj pro pluraj kialoj. Unu el la plej kutimaj estas la religia aŭ rita kialo, kiam oni fastas pro observado de religia praktiko. Alia kialo estas protestado, la tiel nomata fastostriko, kiam oni ne manĝas ĝis kiam la celo estas atingita, kaj premas la respondeculojn donante al ili respondecon pro ebla promalsata morto. Unu el la plej famaj, kaj kiu famigis ĝin, praktikantoj de tiaj strikoj estas la barata pacisto Gandhi. Kaj alia ofta kialo estas fasto pro sano, do la fasto povas servi por purigi la organismon. Aŭ ankoraŭ fasto pro kuracaj kialoj, certaj terapioj por esti efikaj aŭ pli efikaj postulas certajn periodojn de fastado, preskaŭ ĉiaj kirurgioj postulas iomgradan faston.

Gandhi fastas, 1924

Kristanismo redakti

Okcidentaj eklezioj redakti

 
Fastado kiel protesto kontraŭ la iraka milito dum Karesmo, la kristana fasta periodo

En Kristanismo - en okcidentaj eklezioj, la ĉefa fasto estas la fastsezono de Karesmo, kiu daŭras la kvardek tagojn antaŭ Pasko, nenombrante la dimanĉojn. La fasto memorigas pri la samdaŭra fastado de Jesuo en dezerto antaŭ komenci sian predikadon. Dum Karesmo, la plej observemaj kredantoj manĝas nur unu plenan manĝon en la vespero, kaj nur unu (aŭ ofte du) tre etajn manĝojn en la mateno kaj la mitago. Aliaj Kristanaj fastoj estas ĉiuj vendredoj de la jaro, krom inter Kristnasko kaj la Epifanio, en kiu observemuloj ne manĝas viandon (sed fiŝo estas permisita, ĉar en tiamaj socioj fiŝo estis malplikosta ol viando). En Hispanio, la ĉiuvendreda viandofasto estas anstataŭigebla per preĝo (krom dum Karesmo), pro koncedo de la epoko de Reconquista kontraŭ islamanoj. Ekzistas ankaŭ aliaj malgrandaj fastotagoj.

Riĉaj monaĥoj, kiuj ne kondutis laŭ la postuloj de sia stato, fajndiskutis ĉu ĉokolado rompis la faston aŭ estis nur trinkaĵo.

Orientaj eklezioj redakti

En eklezioj de bizanca rito la ĉefa fasto antaŭ Pasko estas konata kiel la granda fasto. Ĝi komencas lunde post la fromaĝfasta dimanĉo. Orientaj eklezioj havas ankaŭ aliajn fastajn periodojn dum jaro - ekzemple ekzistas fasto antaŭ Kristnasko, fasto antaŭ festotago de Petro kaj Paŭlo kaj fasto antaŭ festotago de ekdormo de Dinaskintino.

Judismo redakti

Judismo havas ankaŭ plurajn fastojn, inter kiuj plej gravaj estas Jom Kippur kaj Tiŝ'a be'av.

Islamo redakti

Dum la tuta monato ramadano, islamanoj sin detenas el trinki, manĝi, fumi kaj seksumi dum tago, kaj festas dum eknokto.

Budaismo redakti

Budao, antaŭ ol atingi enlumiĝon, fastadis laŭ la moro de hinduaj piuloj. Rompinte la faston, li deklaris la mezan vojon inter ekstrema asketa malkomforto kaj mondumo.

Ĝajnismo redakti

La plej fortaj fastoj en la mondo estas tiuj de Ĝajnismo, en kiu la plej altaj sanktuloj povas fasti ĝis la morto.

Bahaa Kredo redakti

La Fasto estas unu el la centraj ritoj religiaj de la bahaanoj.

Por la bahaanoj la fasto ĉefe estas tempo de meditado kaj preĝado, de spirita revigliĝo, dum kiu ili klopodas strebi al la necesaj reordigoj en sia persona vivo, al la renoviĝo kaj al la revigliĝo de la spiritaj fortoj, kiujn ĉiuj posedas. Ĝia signifo kaj celo estas baze spirita kaj nevolaj lezoj de la fastoreguloj ne nuligas la faston. 'Abdu'l-Bahá diris :

"Fasto estas simbolo. Fasto signifas abstinadon de voluptaj deziroj. Korpa fasto estas simbolo de tiu abstinado, kaj estas memorigilo. Tio estas, kiel homo sin detenas de korpaj apetitoj, li devas ankaŭ deteni sin de mem-apetitoj kaj mem-deziroj. Sed nura sindeteno de manĝo havas nenian influon je la spirito. Ĝi estas nur simbolo, nur memorigilo. Alie ĝi havas nenian valoron. Tiucela fasto ne signifas kompletan abstinadon de manĝo. La regulo de la vivo koncerne manĝon estas : manĝu nek tro multe nek tro malmulte. Modereco estas necesa. En Hindujo estas sekto kies anoj praktikas ekstreman abstinadon, kaj iom post iom malpliigas sian nutraĵon ĝis fine ili preskaŭ nenion manĝas. Sed ilia intelekto suferas. Homo ne estas kapabla servi al Dio per la cerbo aŭ korpo se li estas malfortigita pro manko de nutraĵo. Li ne povas vidi klare." ("Baha'u'llah kaj la nova epoko", citita de f-no E. S. Stevens en Fortnightly Review, junio 1911 )

La formalaj reguloj de la bahaa fasto estas la jenaj:

La fasta periodo daŭras 19 tagojn kaj koincidas kun la lasta monato titolita 'Alá' ( علاء = Alteco) de la bahaa jaro, kiu okazas ĉiujare de la 2-a de marto ĝis la 20-a de marto. Dum la fastado bahaanoj nek trinkas nek manĝas nek fumas de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro.

Tiu fasto preskribita en la Kitáb-i-Aqdas (la "Plej Sankta Libro" de Bahá'u'lláh) koncernas nur homojn plenkreskajn kaj plensanajn; ne devas fasti resp. ne fastu :

Antaŭ tiu fasta periodo okazas festo-tagoj titolitaj Ayyám-i-Há' (ايام الهاء) kaj post ĝi okazas la novjara festo Naw-Rúz (Nova tago) la 21-an de marto. Ĉar la monato de fasto finiĝas je la marta ekvinokso, la fasto okazas ĉiam en la sama sezono, nome, printempe en la norda hemisfero kaj aŭtune en la suda ; do ne dum ekstrema varmego de somero aŭ dum ekstrema malvarmo de vintro, kiam ĝi povus kaŭzi malfacilaĵojn. Je tiu sezono, la tempodaŭro inter sunleviĝo kaj sunsubiro estas pli malpli egala en ĉiuj loĝataj partoj de la terglobo, nome de la 6-a ĝis la 18-a horoj (en ekstremaj, t.e. polusaj regionoj permesatas determini la tempojn per horloĝo).

Efiko pri la sano redakti

Ĉe intervala fastado oni lasas al la korpo laŭeble longajn paŭzojn inter la manĝoj, proksimume 16 horojn inter vespermanĝo kaj matenmanĝo. Tio povas efiki kontraŭ kronikaj inflamaj malsanoj.

Preni dum diurno nur malmultajn manĝojn kaj intertempe sufiĉe longaj fastaj intervaloj: Pli kaj pli da studaĵoj indikas ke la tiel nomata intervala fastado pozitive efikas al la sano. Laŭ tio ĝi ne nur helpas por perdi pezon, sed ĝi ankaŭ plilongigas la vivon kaj precipe protektas kontraŭ malsanoj de metabolo.

Fastado povas mildigi precipe kronikajn-inflamajn suferojn, ekzemple multoblan sklerozon kaj reŭmatan artriton. Ĉe tiaj malsanoj aperas inflama reago de la imunĉeloj, kvankam ne troviĝas iuj kontraŭbatalindaj infektantoj.

Eĉ se ĝeneralaj rekomendoj estas malfacilaj, oni povas diri ke estas proksimuman regulon por sanaj plenkreskuloj: Estas bone senti malsaton unufoje tage kaj estas malbone manĝi porciojn kvin- aŭ sepfoje dum tago, aŭ preni intermanĝojn. Gravas ĉe la intervala fastado ke oni ĉiutage ellasu la saman manĝon kaj ne foje la vespermanĝon kaj foje la matenmanĝon, por ke la korpo povu alkutimiĝi pri tio.

Ĉiukaze oni ne troigu, kaj precipe homoj kun antaŭaj malsanoj nepre priparolu la fastadon kun kuracisto. Ĉe virusaj infektoj fastado eĉ estas damaĝa. Kaj kelkaj personoj tute ne fastu, ekzemple infanoj dum kreskado aŭ gravedulinoj. Ankaŭ ĉe maljunaj kaj kadukaj homoj fastado pro la malkresko de muskoloj estas problemeca.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri fasto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas. 
  •  
     Aŭ festo, aŭ fasto. 
  •  
     Post la fasto venas festo. 
  •  
     Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto. 
  •  
     Plena stomako laŭdas la faston. 
  •  
     Por riĉulo fasto - por malriĉulo festo. 

Vidu ankaŭ redakti

Gorjaĉinsk

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-14.