En Francio kaj Brazilo, oni manĝas pli modestan manĝon. Francoj matene manĝas panon (aŭ malgrandajn lunarkaj brioĉojn kies tipo estas el Viena deveno), kaj trinkas kafon kun lakto. En Brazilo oni eĉ nomas matenmanĝon "matena kafo", ĉar kafo estas la ĉefa elemento de ĝi.
En Belgio jam la matenmanĝo estas pli riĉa ol en Francio, kun fromaĝo, sed egale akompanata de granda taso da kafo.
En Germanio la matenmanĝo estas diversa, laŭ la tradicio de la familio. Oftas bulkoj kun diversaj marmeladoj, mielo, fromaĝo, kolbasaĵoj, kuirita ovo aŭ muslio. Oni trinkas kafon, teon aŭ lakton.