Patkuko

maldika plata ronda kuko farita el ovoj, lakto, kaj faruno
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 10 mar. 2024.

Patkuko, krespo, platvafloblino estas plata manĝaĵo, kiun oni preparas en pato, kaj kiu estas farita el faruno, lakto, ovoj kaj kelkfoje aliaj ingrediencoj. Ekzistas diversaj specoj de patkukoj; ili povas esti dolĉaj aŭ nedolĉaj. Ankaŭ ekzistas variaĵoj tipaj por iuj regionoj aŭ landoj.

Du krespoj: Unu kun sukero kaj cinamo, la alia rulita kun ĉokolada ŝmiraĵo

Lingva noto

redakti

PIV kaj multaj aliaj vortaroj uzas la vorton krespo pri "patkuko"; ofte "krespo" estas uzata ankaŭ por la bretona speco de patkukoj, pro la franca termino crêpe (vidu sube).

Variaĵoj

redakti

Bretona patkuko

redakti

La bretonaj patkukoj estas aparte maldikaj patkukoj (krespoj), folipastaj kukoj (tavolkukoj [1]), kiuj disvastiĝis al multaj regionoj, precipe en okcidenta Eŭropo.

Palaĉinko

redakti

En la regionoj de la antaŭa Aŭstrio-Hungario, oni kutime manĝas maldikajn patkukojn, en kiujn oni enrulas fruktojn aŭ dolĉajn farĉojn. En la aŭstra-germana kaj bavara-germana ili nomiĝas "Palatschinken" [palaĈINken], en slavaj lingvoj (ĉeĥa, slovaka, slovena, bosna, kroata, serba) ĝi nomiĝas "palačinka", plurale "palačinky" aŭ "palačinke". La nomo deriviĝis de la rumana "plăcintă" (< latine "placenta", kuko), pruntedonita al la aŭstra (germana) lingvo tra la hungara. Ĝi estas populara en Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Slovenio kaj Kroatio).

Aŭstraj patkukoj tradicie estas farĉitaj per abrikota marmelado, rulitaj kaj surŝutitaj per iom da pulvorsukero, sed pluraj fruktomarmeladoj, ĉokoladosaŭco, nuksoj, sekigitaj aŭ freŝaj fruktoj (bananaj tranĉaĵoj ktp), aŭ iu ajn kombinaĵo el ili, estas ofte uzataj.

Aŭstraj patkukoj estas manĝataj ankaŭ nedolĉigitaj, farĉitaj per fromaĝo, viando aŭ legomoj, aŭ tranĉitaj en strioj kaj boligitaj en buljono kiel Fritita supo.

Rusa patkuko

redakti

Rusa patkukoblino estas maldika patkuko el orienta Eŭropo, en kiu oni kontraste al multaj aliaj patkuk-receptoj uzas giston.

Usona patkuko

redakti

En Usono oni kutime manĝas pli malgrandajn, dikajn patkukojn. Oni manĝas ilin dolĉajn, plej ofte kun acera siropo.

Referencoj

redakti
  1. http://vortaro.net/#tavolkuko Tavolkuko en vortaro.net kaj en    Kuko en ReVo .

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti