Flano
ronda maldika bakaĵo
Por la dolĉaĵo nomata flan en la hispana, vidu la artikolon flaŭno. |
Flano (angle flan, france flan) estas eŭropa maldika disk-, rondforma bakaĵo el pasto.
Priskribo redakti
Ĝia originala formo estas la nedolĉa plata pano, pretigita entute sen aŭ kun malmulte da gisto (flanpano) por ĉiutaga konsumado. Hodiaŭ, tamen, flano povas esti aŭ dolĉa aŭ nedolĉa.
-
Tranĉaĵo de dolĉa flano
-
Nedolĉa franca flano
Nomoj redakti
Tia rondforma bakita plado nomiĝas flan en la franca lingvo kaj en la brita angla lingvo, etimologie deveninte de la praĝermana *flaþō “maldika kuko, patkuko” kaj samdevena kiel la Esperanta vorto plata (ambaŭ el la prahindeŭropa *pleth₂- “plata”).
Konfuze, en la hispana lingvo kaj en la usona angla lingvo, la samforma nacilingva vorto signifas flaŭnon, kiu estas mola, ne bakita, kaj ne maldika.