Tagmanĝo estas ĉiuspeca tagmeza manĝo. La tempo kaj la daŭro de tagmanĝo dependas de la kultura kaj inividua kutimoj.

Tagmanĝo: fiŝo, terpomoj kaj legomo

La varma, abunda ofte kunvianda ĉefmanĝo de la tago okazas en la mez-eŭropaj landoj inter la 11-a kaj la 14-a horoj. Kontraŭe la vespermanĝo estas ofte malvarma facile digestebla. Tiun kutimon ŝanĝis la laborejoj, kie oni ne ĉiam trovas lokon por manĝi varman tagmanĝon. Ĉe familioj, kiuj devas dumtage manĝi malvarme (lunĉo), oni manĝas vespere abundan, varman manĝon, kvankam tio estas tute ne saniga afero antaŭ la enlitiĝo.

Vidu ankaŭ redakti