Lunĉo
apartigilo
La vorto lunĉo havas plurajn signifojn:
- Intermanĝeto, precipe antaŭtagmeza intermanĝeto
- Malpeza tagmanĝo en landoj, kie matenmanĝo kaj vespermanĝo estas ne tro malproksimaj kaj abundaj
- Kutima tagmanĝo
Ĉar la vorto "lunĉo" estas plursenca kaj facile anstataŭigebla per kunmetaĵoj (intermanĝeto, tagmanĝeto, tagmanĝo), multaj esperantistoj konsideras ĉi tiun vorton evitinda.