Ŝinko
Ŝinko estas la kuirista nomo de la postaj femuroj de porko. Ili estas konsiderataj la plej valora viando de tiu besto.
Oni uzas la terminon precipe por salita (peklita) kaj fumaĵita preparaĵo de tiu viando. Oni distingas precipe inter:
- kruda ŝinko
- bolŝinko; ĝi post la peklado estas traktata en bolanta akvo. Ĝi estas konservebla malpli longe ol kruda ŝinko.
Hungario celas enkonduki la produktadon de Serrano-speca ŝinko surbaze de la hungara grasporko mangalico.
-
Le jambon (Félix Vallotton, 1918).
-
Le jambon (Édouard Manet, c. 1875).
-
Le jambon (Paul Gauguin, 1889).