Porko

malsovaĝigita ĉiomanĝanta parhufulo
Tiu ĉi artikolo temas pri granda hufhava besto. Por "Mara porketo", "porko el Gvineo" kaj "porko el Hindio" legu Kavio.

Porko (Sus scrofa domesticus) estas malsovaĝigita granda dikhaŭta mamulo, en la ordo parhufuloj kaj la familio suedoj, kiu ne remaĉas, kaj ofte estas bredata por homa nutrado.[1] Ĝi estas kutime konsiderata subspecio de la apro (Sus scrofa), sed foje kiel aparta specio. Ĝia kap-korpa longo gamas de 0.9 ĝis 1.8 m, kaj la plenkreskulo povas pezi de 50 ĝis 350 kg. Kompare kun aliaj cetartiodaktiloj, porka kapo estas relative longa, pintoforma, kaj senveruka. Kvankam cetartiodaktiloj estas ĝenerale herbovoruloj, la malsovaĝa porko estas ĉiomanĝanto, kiel la apro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Porko
Porkino kaj porkido
Porkino kaj porkido
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Superordo: Cetartiodactyla
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Suedoj Suidae
Genro: Suo Sus
Specio: S. scrofa
Subspecio: Porko S. s. domesticus
Sus scrofa domesticus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Sinonimoj
Sus domesticus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Porkino kaj porkidoj
 
Kranio de Porko

La bredata porko tipe havas grandan kapon, kun longa muzelo plifortigita per speciala antaŭnaza osto kaj disko de kartilago ĉe la pinto.[2] La muzelo uziĝas por fose por serĉi manĝaĵon en la grundo, kaj estas tre kapabla sensorgano. La dentara formulo de plenkreskaj porkoj estas 3.1.4.3/3.1.4.3, kio havigas totalon de 44 dentoj. La malantaŭaj dentoj estas adaptitaj al muelado. Ĉe maskloj la kaninaj dentoj povas fariĝi dentegoj, kiuj kreskas kontinue kaj estas akrigataj per konstanta raspado de unu kontraŭ alia.[2]

Estas kvar fingroj kun hufoj sur ĉiu piedo, kun la du pli grandaj centraj fingroj eltenantaj la plejparton de la pezo, dum ankaŭ la aliaj du eksteraj estas uzataj sur mola grundo.[3]

La plejparto de malsovaĝaj porkoj havas malabundan hararon kovrantan la haŭton, kvankam oni bredas ankaŭ lankovritan rason nomatan Mangalico.[4]

 
Porkoj ruliĝantaj en koto

Porkoj havas kaj apokrinajn kaj ekrinajn ŝvitoglandojn, kvankam tiuj lastaj ŝajnas limigitaj al la areoj de la muzelo kaj de la dorsa nazo.[5] Porkoj, tamen, kiel aliaj "senharaj" mamuloj (ekz. elefantoj, rinoceroj, kaj kampo-ratoj), ne uzas termajn ŝvitoglandojn por refreŝiĝi.[6] Porkoj ankaŭ estas malpli kapablaj ol multaj aliaj mamuloj forigi varmon el la malsekaj mukozoj de la buŝo per anhelado. Ilia termoneŭtrala zono estas 16 ĝis 22 °C.[7] Je pli altaj temperaturoj, porkoj malvarmigas sin per ruliĝado en koto aŭ akvo; tamen oni sugestis ankaŭ ke tiu ruliĝado en koto povus utili ankaŭ por aliaj celoj, kiaj protekto kontraŭ sunbruligo kaj ektoparazitoj, kaj odor-markado.[8] Tiu konduto estas komuna kun aproj, kiuj krome kutimas poste grati sin kontraŭ plej aspraj arboŝeloj, ekzemple el anzinoj aŭ aliaj kverkoj, aŭ eĉ kontraŭ rokoj.

Kutimaro redakti

 
Porkoj ŝmirantaj koton sur si

La konduto de porkoj estas iom pli simila al hundoj kaj homoj ol aliaj brutoj (ekz. bovoj) aŭ ŝafoj; laŭ multaj manieroj, ilia konduto ŝajnas esti meza inter tiu de karnomanĝuloj kaj la pli evoluintaj parhufuloj.[9] Porkoj elserĉas la akompanon unu de alia kaj ofte klopodas por konservi fizikan kontakton, kvankam ili ne nature formas grandajn gregojn.

Se kondiĉoj permesas, malsovaĝigitaj porkoj manĝas ade dum multaj horoj kaj poste dormas ankaŭ dum multaj horoj, kontraste al remaĉuloj kiuj tendencas manĝi por mallonga tempo kaj poste dormi ankaŭ por mallonga tempo. Porkoj estas ĉiovoruloj kaj estas tre multflankaj en sia manĝokonduto. Ili povas pluvivi bone per kadavromanĝado kaj per la samaj specoj de manĝaĵoj kiujn homoj aŭ hundoj uzas. En natura medio, ili estas furaĝaj bestoj, ĉefe manĝante foliojn, herbojn, radikojn, fruktojn kaj florojn. Porkoj estas inteligentaj[10] kaj povas esti trejnitaj por plenumi multajn taskojn kaj trukojn.[11]

Tre malofte, aŭ nature kiel rezulto de nekutime agresema konduto, aŭ eble kiel rezulto de patologia procezo kiu ŝanĝas ilian konduton, bredataj porkoj iĝis agresemaj kaj vundis aŭ eĉ manĝis siajn prizorgantojn.[12]

Prizorgado de idoj redakti

Porkoj estas tre fekundaj bestoj, havantaj po 5-12 porkidojn samtempe, kaj tial povas pli rapide multobliĝi ol aliaj bestoj kiuj havas po 1-2 idoj (kio okazas ĉe bovoj, ĉevaloj, kaj ŝafoj).

Nesto redakti

Konduta trajto de porkoj kiujn ili kunhavas kun karnomanĝuloj estas konstruado de nestoj kaj pretigo de litoj (kvankam modernaj bredosistemoj ofte malhelpas tion). Porkoj elfosas kaj ŝmiras depresiojn (fosante per sia muzelo) kaj la porkinoj enkonstruas nestojn tie por naski. Unue la porkino fosas depresion laŭ la grandeco de sia korpo. Ŝi poste kolektas branĉetojn, herbojn kaj foliojn, kaj portas tiujn en sia buŝo al la depresio, konstruante per ili amaseton. Ŝi fosas en pli malgranda, pli bona materialo al la centro de la tumulo per siaj piedoj. Kiam la tumulo atingas la deziratan altecon, ŝi metas grandajn branĉojn, ĝis 2 metrojn longajn, sur la surfaco. Ŝi eniĝas en la tumulon kaj ĉirkaŭajn radikojn por krei depresion ene de la kolektita materialo. Ŝi tiam naskas en kuŝanta pozicio, kiu denove estas diferenca de aliaj parhufuloj, kiuj kutime naskas starante.[9]

Mamnutrado redakti

 
Porkino kun mamsuĉaj porketoj. Notu la preferon al la antaŭaj cicoj, kiu motivas konkuron pri la cicordo.

Kompare al la plej multaj aliaj mamuloj, porkoj montras kompleksan flegadan kaj mamsuĉan konduton.[13] Flegado okazas ĉiujn 50-60ajn minutojn, kaj la porkino postulas stimulon de porkidoj antaŭ lakto-liverado. Sensaĵoj (voĉoj, odoroj de mamoj kaj naskofluidoj, kaj la aranĝo de la haroj de la patrino) estas aparte gravaj tuj post naskiĝo por ke la porkidoj trovu la cicojn.[14] Komence, ili konkuras pri pozicio ĉe la mamaro, kaj poste ĉiu porkido masaĝas ĉirkaŭ sia respektiva cico per sia muzelo, dum kiu tempo la porkino gruntas je malrapidaj, regulaj intervaloj. Ĉiu serio de gruntoj varias en frekvenco, tono kaj magnitudo, indikante la stadiojn de flegado al la porkidoj.[15] La fazo de konkurado pri cicoj kaj de nazumo ĉe la mamaro daŭras dum proksimume unu minuto, kaj finiĝas kiam laktofluo komenciĝas. En la tria fazo, la porkidoj tenas la cicojn en siaj buŝoj kaj suĉas per malrapidaj movoj de la buŝo (po unu en sekundo), kaj la ritmo de la patrinaj gruntoj rapidiĝas dum ĉirkaŭ 20 sekundoj. La gruntpinto en la tria fazo de mamnutrado ne koincidas kun lakto-livero sed kun la liberigo de oksitocino de la hipofizo en la sangocirkuladon.[16] La kvara fazo koincidas kun la periodo de ĉefa laktofluo (10-20 sekundoj) kiam la porkidoj subite retiriĝas iomete de la mamaro kaj komencas suĉi per rapidaj movoj de la buŝo po proksimume tri en sekundo. Dum tiu fazo, la patrinaj gruntoj rapidiĝas en pli malalta tono kaj ofte en rapidaj serioj de tri aŭ kvar. Finfine, la fluo ĉesas kaj same la gruntado de la porkino. La porkidoj tiam povas impeti de cico al cico kaj rekomenci mamnutradon per malrapidaj movoj, aŭ nazumo ĉe la mamaro. Porkidoj masaĝas kaj mamsuĉas la cicojn de la porkino post kiam laktofluo ĉesas por sciigi la patrinon pri sia nutrostatuso. Tio helpas al ŝi reguligi la kvanton de lakto liberigita de tiu cico en estontaj mamnutradoj. Ju pli intensa la postfuraĝa masaĝado de cico, des pli bona la estonta laktoliberigo de tiu cico estos.[17]

Cicordo redakti

 
Porkino kaj porkidoj

Ĉe porkoj, domin-hierarkioj povas esti formitaj en tre frua aĝo. Bredporkidoj estas tre frumaturaj kaj kelkajn minutojn post naskiĝo, aŭ foje eĉ sekundojn, ili provas mamsuĉi. La porkidoj naskiĝas havantaj jam akrajn dentojn kaj ili batalas por starigi cicordon ĉar la antaŭaj cicoj produktas pli grandan laktokvanton. Post kiam la cicordo estas decidita, ĝi restas stabila kaj ĉiu porkido kutimas trinki de speciala cico aŭ grupo de cicoj.[9] Estas montrite ke stimulo de la antaŭaj cicoj ŝajnas esti grava en kaŭzado al lakto-liverado[18], do eble estas bone por la tuta porkidaro, ke tiujn cicojn okupu sanaj porkidoj. En eksperimento kie oni vartis grupojn de porkidoj per artefarita porkino, oni konstantis ke rekono de cico en speciala areo de la mamaro dependis komence de vida orientiĝo per referencpunktoj de la mamaro por trovi la areon, kaj poste de la flarsento por pli preciza serĉo ene de tiu areo.[19]

Sensoj redakti

 
Pendventra porko.

Porkoj havas panoraman vidkapablon de ĉirkaŭ 310° kaj duokulan vidkapablon de 35° ĝis 50°. Estas opiniite ke ili ne havas okulmoveblon;[20] aliaj bestoj kiuj ne havas okulmoveblon, ekz. ŝafoj, levas siajn kapojn por vidi malproksimajn objektojn.[21] La amplekso laŭ kiu porkoj havas kolorvidon daŭre estas fonto de iu debato, aliflanke, la ĉeesto de konusĉeloj en la retino kun du apartaj ondolongaj sentemoj (bluaj kaj verdaj) indikas ke almenaŭ ia kolorvido ĉeestas.[22] Porkoj estas scivolemaj kaj tio devus esti memorita kiam okazas movado de ili. Se ili ne estas urĝigitaj kaj povas esplori kien ili iras antaŭen, ili povas esti movitaj per multe malplia fortostreĉo.

Porkoj havas bone evoluintan flarsenton kaj ties uzado estas profitita en Eŭropo kie ili estas trejnitaj por serĉi subterajn trufojn. Flaraj prefere ol vidaj stimuloj estas uzataj en la identigo de samspeciuloj.[23] Ankaŭ aŭdado estas bone evoluinta kaj lokalizo de sonoj estas farata per movado de la kapo. Aŭdaj stimuloj estas utiligitaj grandskale de porkoj kiel komunikilo en ĉiuj sociaj agadoj.[24] Alarmo kaj malamikaj stimuloj estas elsenditaj al samspeciuloj ne nur per aŭdaj signaloj sed ankaŭ per feromonoj.[25] Simile, Pporkino kaj ŝiaj porkidoj rekonas unu la alian per flaraj kaj voĉaj signaloj.[26]

Homaj uzoj redakti

 
Porko-bredejo.

Diversaj rasoj de porkoj estas bredataj por diversaj celoj. Ili origine estis bredataj por akiri viandon kaj grason, el kiuj nun gravas ĉefe la vianda celo (porkaĵo). Dum la hibridigoj, oni celas rapide kreskantan porkon rilate al la donita furaĝo.

Porka viando estas manĝata vaste tra la mondo. Grava escepto estas islamaj landoj, ĉar la islama regularo Halalo (same kiel la judisma koŝera regularo) malpermesas manĝadon de porkaĵo. Same en hispana kiel en tajvana kuirartoj oni manĝas kiel viandon ĉion venantan el korpo de porko: ŝinkon, kolbasojn, orelojn, muzelon, lardon, kaj eĉ la sangon. En Brazilo, la nazo, oreloj kaj piedoj estas rigardataj kiel noblaj viandoj; male, en Usono homoj ne manĝas ilin, sed manĝigas ilin al hundoj. En Hispanujo porkoj abundas en la regionoj Ekstremaduro kaj Andaluzujo, per la glanoj de kies multaj anzinoj kelkaj nutriĝas, libere vivante en la kamparo. Krome ankaŭ la felo, haroj kaj ostoj estas uzataj por industriaj celoj.

 
Montro de kolbaso.

La porko estas plejparte uzata por sia viando, nome porkaĵo. Aliaj manĝvaroj faritaj de porkoj estas porkaĵa kolbaso (enfermaĵoj faritaj el la intestoj), lardo, fumaĵita ŝinko, ŝinko- kaj porkaĵ-gratadoj (faritaj el la felo aŭ lardhaŭto). La kapo de porko povas esti uzita por produkti konservitan ĵeleon nomatan porkokapaĵo (foje konata kiel galantino). Ankaŭ hepato, intestoj, sango (por sangopudingo aŭ sangokolbaso), kaj alia buĉ-forĵetaĵoj de porkoj estas vaste uzataj por manĝado, kiel ĉe tripaĵoj kaj ŝmiraĵoj. En kelkaj religioj, kiel ekzemple judismo kaj Islamo, porkaĵo estas tabuo-manĝaĵo.

La uzado de porka lakto por homa konsumo okazis iam, sed ĉar ekzistas certaj malfacilaĵoj por akiri ĝin, ekzistas malmulte da komerca produktado. Rara fromaĝo nomata Porcorino estas produktata en Toskanio. Porka haŭto kutime estas uzata por produkti sidilajn kovraĵojn, vestojn, pork-lardaĵojn, kaj aliajn erojn.

Lastatempe, porkoj ĝuas iom da populareco kiel hejmbestoj, precipe la pendventra porko kaj aliaj nanaj rasoj.[27][28] Ekzemple la fama usona aktoro George Clooney havis vjetnaman porkon, kiu mortis post 18-jara vivo.[29]

Bredado redakti

Proksimume 1.5  miliardoj da porkoj estas buĉataj en jaro.[30]. Tio estas pli ol la tuta loĝantaro tial, ke ili kutime havas malpli ol unu jaro kiam oni buĉas ilin. Aliaj, kiujn oni juĝas tro feblaj kiam ili naskiĝas, estas mortigataj per batado kontraŭ muro[31].

Intensa bredado redakti

Intensa industria bredado konsistigas preskaŭ la tutan mondan produktadon de porkaĵo, motive de la tre malgranda mona kosto. Oni grupigas la porkojn en konstruaĵoj nomataj grasigejoj, dividitaj en ĉambregojn havantajn plurajn kaĝojn kun lataj plankoj por faciligi la pritraktadon de flusterko. La ĉambroj ne bezonas varmigon, krom por la plej junaj porkidoj, kiuj bezonas ekstran varmigon, ĝenerale per movebla mazuta aŭ petrola varmigilo. Por regi la temperaturon konvene al la aĝo de la porkoj (kutime de 27°C por la plej junaj ĝis 21°C por la baldaŭ buĉotaj), oni uzas ventolilojn, kiuj forigas la ekscesan varman aeron. La denso de la porkoj en la ĉambro estas tre alta. En multaj lokoj ĝi ne estas jure regulata; kie tiaj reguloj ekzistas, la garantiata spaco estas malgranda. Ekzemple, eŭropa juro postulas por pli ol 110-kilograma porko spacon de 1 m², aŭ por porkido 0.15 m². Por ke la porkoj ne mutilu unu la alian, precipe mordante la vostojn, oni ofte fortranĉas la voston kaj muelas aŭ tranĉas la dentojn al la porkidoj. Preskaŭ ĉiuj bredistoj kastras la porkidojn sen anestezo antaŭ la aĝo de sep tagoj por ŝpari tempon kaj monon.

Taksonomio redakti

La malsovaĝa porko kaj la apro estas plej ofte konsiderataj kiel subspecioj de unu sama specio Sus scrofa, nomita de Carl Linnaeus en 1758; sekve de tio, la formala nomo de la malsovaĝa porko estas Sus scrofa domesticus.[32][33] Tamen, en 1777, Johann Christian Polycarp Erxleben klasigis la malsovaĝan porkon kiel specion apartan. Li donis al ĝi la nomon Sus domesticus, kiu estas ankoraŭ uzata de kelkaj taksonomiistoj.[34][35]

Historio redakti

 
Spermo-kolektado por artefarita fekundigo.

Arkeologiaj pruvoj indikas ke porkoj estis malsovaĝigitaj el aproj jam en la jaroj 13,000-12,700 a.K. en la Proksima Oriento, pli specife en la Tigrisa Baseno[36], kaj komence estis mastrumataj en natura medio laŭ maniero simila al la maniero kiel ili estas administritaj fare de iuj nuntempaj novgvineanoj.[37] Restaĵoj de porkoj estis datitaj al pli frue ol 11,400 a.K. en Kipro. Tiuj bestoj devis deveni el la kontinento, kio indikas malsovaĝigon faritan en la apuda kontinento ĉirkaŭ tiam.[38] Okazis ankaŭ aparta malsovaĝigo en Ĉinio antaŭ proksimume 8000 jaroj.[39][40]

DNA trovita en subfosiliaj restaĵoj de dentoj kaj makzeloj de neolitikaj porkoj montras ke la unuaj porkoj en Eŭropo estis alportitaj el la Proksima Oriento. Tio stimulis la malsovaĝigon de loka eŭropa apro rezultiganta trian malsovaĝigon pro kiu la genoj de Proksima Oriento malaperis en eŭropaj porkoj. Modernaj malsovaĝaj porkoj rezultas el kompleksaj interŝanĝoj, en kiuj eŭropaj bredlinioj estis eksportitaj en victurno al la praa Proksima Oriento.[41][42] Historiaj registroj indikas ke aziaj porkoj estis prezentitaj en Eŭropon dum la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj.

 
Varmo al porkidoj en porko-bredejo

La fleksebla naturo kaj ĉiovora dieto de la apro permesis al fruaj homoj malsovaĝigi ĝin volonte. Porkoj estis plejparte uzataj por manĝado, sed fruaj civilizoj ankaŭ uzis porkajn felojn por ŝildoj, ostojn por iloj kaj armiloj, kaj haregojn por brosoj.[43] En Hindio, porkoj estas uzitaj por longa tempo, plejparte en Goao kaj kelkaj kamparaj lokoj, en porknecesejoj. Kvankam ekologie logikaj same kiel ekonomiaj, porknecesejoj malkreskas en populareco kiam uzo de ekskrementaj cisternoj kaj kloakaj sistemoj pliiĝas en kamparaj lokoj.

Porkoj estis alportitaj al sudorienta Nordameriko el Eŭropo fare de de Soto kaj aliaj fruaj hispanaj esploristoj. Eskapintaj porkoj resovaĝiĝis kaj kaŭzis grandan damaĝon al indianoj kiuj havis neniujn brutojn.[44] Porkoj resovaĝiĝis ankaŭ en multaj aliaj mondopartoj (ekz. Nov-Zelando kaj norda Kvinslando) kaj kaŭzis grandan medipoluon.[45][46] Sovaĝaj hibridoj de la eŭropa apro kun la porko estas tre damaĝaj kaj al la medio kaj al agrikulturo (inter la 100 plej damaĝaj bestospecioj), precipe en sudorienta Sudameriko de Urugvajo ĝis Suda Mato-Groso de Brazilo (Centra-Okcidenta Regiono), kaj San-Paŭlo (ŝtato) (Sudorienta Regiono), kie ili estas konataj kiel javaporcos (de javali kaj porco, tio estas "apro-porkoj").[47][48][49][50][51]

En tradicia bredado, ĉiu kampara familioj tenis kelkajn porkojn, kiuj ĝis buĉado iradis libere ĉirkaŭ la bieno. Ili nutris sin mem, fosante per glanoj kaj kaŝtanoj.

Kun proksimume unu milo da milionoj da samtempe vivantaj individuoj, la malsovaĝigita porko estas unu el la plej multnombraj mamuloj sur la planedo.[52][53]

En homa kulturo redakti

Ĉar porkoj estas tiom konataj bestoj, ili ofte aperas en literaturo kaj aliaj manifestaĵoj de la homa kulturo. Menciindas la popola rakonto de La tri porketoj, kie tri porketoj ludas pozitivajn rolojn dum lupo funkcias kiel negativa fiulo. En la konata novelo La Besto-Farmo de George Orwell, porkoj faras diversajn gravajn rolojn. Tre popularaj fikciuloj de animacio estas la usona Porky Pig kaj la ĉefrolulo de Gordy.

 
Porkidoj.
  • La porko estas unu el la 12 bestoj kiuj aperas en la ĉina zodiako.
  • La porko ne povas levi sian kolon supren.
  • La porko povas ĝui orgasmon de 30 minutoj.
  • Pri la porko oni diras, ke ĝi estas la ununura animalo kiu neniam mortas pro maljuneco, ĉar oni buĉas ilin kiam ili estas junaj, kaj oni diras, ke el la kadavro de la porko oni profitas ĉion, ĉar kuirarto uzas eĉ partojn kiujn oni ĉiam forĵetas ĉe aliaj buĉitoj: krurojn, muzelon, orelojn, intestojn, testikojn, kaj internaĵojn (renojn, hepaton, pulmojn, koron ktp.).
  • Homoj ofte asocias porkojn kun manĝ-avido kaj malpuremo; tio lasta devenas probable de ilia kutimaro ruliĝi en koto, kio fakte kontribuas al higieno per forigo de parazitoj kaj aliaj agentoj de infekto vivantaj sur la haŭto. Pro tio ofte oni insultas malpuremajn personojn per la pejorativa uzado de la termino porko.
  • La brazila nacia plado Feijoada estas farita el porko.
  • En brazila folkloro la termino porko rilatas al la 18-a nombra grupo, t.e., ĉiuj numeroj finiĝantaj per 69-70-71-72.

En Esperanto redakti

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 27an ĉapitron "Fabelo el Samoo" al komentoj pri tiu lando; poste ŝi rakontas la fabelon "Kiel Porkoj Venis al Samoo".[54]

Proverboj redakti

 
La lupo akcidente plonĝas en la kuirpoton. Fino de la La tri porketoj.

Ekzistas pluraj proverboj pri porko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[55]:

  •  
     Al porko Dio kornojn ne donas. 
  •  
     Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn. 
  •  
     Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto. 

Referencoj redakti

  1. PIV2, p. 902.
  2. 2,0 2,1 ADW: Sus scrofa: Information
  3. Feral Pig / Hog / Pig / Wild Boar Hunting
  4. Royal visit delights at the Three Counties Show.
  5. Sumena, K.B., Lucy, K.M., Chungath, J.J., Ashok, N. kaj Harshan, K.R., (2010). Regional histology of the subcutaneous tissue and the sweat glands of large white Yorkshire pigs. Tamilnadu Journal of Veterinary and Animal Sciences, 6(3): 128-135 [1][rompita ligilo]
  6. Folk, G.E. and Semken, H.A., (1991). The evolution of sweat glands. International Journal of Biometeorology, 35: 180-186
  7. Sweat like a pig?
  8. Bracke, M.B.M., (2011). Review of wallowing in pigs: Description of the behaviour and its motivational basis. Applied Animal Behaviour Science, 132(1): 1-13
  9. 9,0 9,1 9,2 Clutton-Brock, J., (1987). A Natural History of Domesticated Mammals. Cambridge University Press, Cambridge, pp.73-74
  10. (November 2009) “Pigs learn what a mirror image represents and use it to obtain information”, Animal Behaviour 78 (5), p. 1037–1041. doi:10.1016/j.anbehav.2009.07.027. Alirita 2010-07-28..  [rompita ligilo]
  11. Angier, Natalie, "Pigs Prove to Be Smart, if Not Vain", The New York Times Company, 2009-11-09. Kontrolita 2010-07-28.
  12. 70-year-old Oregon farmer eaten by his hogs
  13. Fraser, D., (1980). A review of the behavioural mechanisms of milk ejection of the domestic pig. Applied Animal Ethology, 6: 247-256
  14. Rohde Parfet, K.A. and Gonyou, H.W., (1991). Attraction of newborn piglets to auditory, visual, olfactory and tactile stimuli. Journal of Animal Science, 69: 125-133
  15. Algers, B., (1993). Nursing in pigs: communicating needs and distributing resources. Journal Animal Science, 71: 2836-2831
  16. Castren, H., Algers, B., Jensen, P. and Saloniemi, H., (1989). Suckling behaviour and milk consumption in newborn piglets as a response to sow grunting. Applied Animal Behaviour Science, 24: 227-238
  17. Jensen, P., Gustafsson, G. and Augustsson, H. (1998). Massaging after milk ejection in domestic pigs - an example of honest begging? Animal Behaviour, 55: 779- 786
  18. Fraser, D., (1973). The nursing and suckling behaviour in pigs. I. The importance of stimulation of the anterior teats. British Veterinary Journal, 129: 324-336
  19. Jeppesen, L.E., (1982). Teat-order in groups of piglets reared on an artificial sow. II. Maintenance of teatorder with some evidence for the use of odour cues. Applied Animal Ethology, 8: 347-355
  20. Animalbehaviour.net (Pigs). Arkivita el la originalo je 2012-03-17. Alirita 9a de decembro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-17. Alirita 2014-11-08.
  21. Animalbehaviour.net (Sheep). Arkivita el la originalo je 2012-12-26. Alirita 9a de decembro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-26. Alirita 2014-11-08.
  22. Lomas, C.A., Piggins, D. and Phillips, C.J.C., (1998). Visual awareness. Applied Animal Behaviour Science, 57: 247-257
  23. Houpt, K.A., (1998). Domestic Animal Behavior for Veterinarians and Animal Scientists. 3rd edition. Iowa State University Press, Ames.
  24. Gonyou, H.W., (2001). The social behaviour of pigs. In "Social Behaviour in Farm Animals", eds. Keeling, L.J. kaj Gonyou, H.W. CABI, Oxford.
  25. Vieuille-Thomas, C. and Signoret, J.P., (1992). Pheromonal transmission of an aversive experience in domestic pigs. Journal of Chemical Ecology, 18: 1551-1557
  26. Jensen, P. and Redbo, I., (1987). Behaviour during nest leaving in free ranging domestic pigs. Applied Animal Behaviour Science, 18: 355-362
  27. Oink, oink, cerdos como mascota - mascotanet.com. Arkivita el la originalo je 2008-09-15. Alirita 2014-11-08.
  28. Piggies are friends not food - YouTube
  29. http://www.20minutos.es/noticia/179543/0/George/Clooney/cerdo/ Ha muerto el cerdo de George Clooney, alirita la 17an de septembro 2013, 4a de decembro de 2006
  30. FAOSTAT. Alirita 25-a de oktobro 2019.
  31. Finger, Sarah. Maltraitance animale : «Les porcelets hurlent de douleur» (france) (23-a de oktobro 2019).
  32. National Center for Biotechnology Information data page
  33. Anthea Gentry, Juliet Clutton-Brock, & Colin P. Groves (2004). “The naming of wild animal species and their domestic derivatives”, Journal of Archaeological Science 31 (5), p. 645–651. doi:10.1016/j.jas.2003.10.006. 
  34. Corbet kaj Hill (1992) aludis al ĝi en MSW3 id=14200054
  35. Anthea Gentry, Juliet Clutton-Brock, & Colin P. Groves (1996). “Proposed conservation of usage of 15 mammal specific names based on wild species which are antedated by or contemporary with those based on domestic animals”, Bulletin of Zoological Nomenclature 53, p. 28–37.  Arkivigite je 2014-10-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-14. Alirita 2014-11-08.
  36. Sarah M. Nelson, Ancestors for the Pigs. Pigs in prehistory. (1998)
  37. Rosenberg M, Nesbitt R, Redding RW, Peasnall BL (1998). Hallan Çemi, pig husbandry, and post-Pleistocene adaptations along the Taurus-Zagros Arc (Turkey). Paleorient, 24(1):25–41.
  38. (2009) “Pre-Neolithic wild boar management and introduction to Cyprus more than 11,400 years ago”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 106 (38), p. 16135–8. doi:10.1073/pnas.0905015106. 
  39. (2000) “The origin of the domestic pig: independent domestication and subsequent introgression”, Genetics 154 (4), p. 1785–91. 
  40. History of domestication, Jean-Denis Vigne, Anne Tresset kaj Jean-Pierre Digard, 3a de julio, 2012, http://www2.mnhn.fr/archeozoo-archeobota/IMG/pdf/Cucchi_ChinaPig_JAS_Online.pdf[rompita ligilo]
  41. BBC News, "Pig DNA reveals farming history" 4 September 2007. The report concerns an article in the journal PNAS
  42. (2007) “Ancient DNA, pig domestication, and the spread of the Neolithic into Europe”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 104 (39), p. 15276–81. doi:10.1073/pnas.0703411104. 
  43. Oral Care.. Arkivita el la originalo je 2007-09-16. Alirita 2014-11-08.
  44. II.G.13. – Hogs.. Arkivita el la originalo je 2007-12-20. Alirita 2014-11-08.
  45. Alien Species Threaten Hawaii's Environment.
  46. Introduced Birds and Mammals in New Zealand and Their Effect on the Environment.
  47. Authorization for the slaughter of the 'javaporco' reassures farmers in Assis, SP en portugala
  48. IBAMA authorizes capture and slaughter of 'javaporcos' – Folha do Sul Gaúcho Arkivigite je 2017-07-03 per la retarkivo Wayback Machine en portugala
  49. 'Javaporco' gives damage and scares farmers in Maracaí, SP – O Grito do Bicho Arkivigite je 2019-01-23 per la retarkivo Wayback Machine en portugala
  50. MS Rural – farmers are authorized to make populational control of exotic species, such as the European boar Arkivigite je 2014-10-12 per la retarkivo Wayback Machine en portugala
  51. Status and Distribution of wild boar in Rio Grande do Sul, Southern Brazil (2009).
  52. Production, Supply and Distribution Online Query Arkivigite je 2010-10-18 per la retarkivo Wayback Machine, United States Department of Agriculture, Foreign Agricultural Service
  53. Swine Summary Selected Countries Arkivigite je 2012-03-29 per la retarkivo Wayback Machine, United States Department of Agriculture, Foreign Agricultural Service, (total number is Production (Pig Crop) plus Total Beginning Stocks
  54. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, 2-a eldono 1993. Paĝoj 221-227.
  55. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.

Literaturo redakti

  • Lyall Watson: „The whole hog“. Exploring the extraordinary potential of pigs. Profile Books, London 2004, ISBN 1-86197-736-0.
  • Ingo König, Ingeborg Tschinkel, Heinz Scheller: Schweinebesamung. Biologie, Technik, Organisation. Deutscher Landwirtschaftsverlag, Berlin 1971.
  • Groves, C. P., G. B. Schaller, G. Amato, kaj K. Khounboline. 1997. Rediscovery of the wild pig Sus bucculentus. Nature 386:335.
  • Larson, G., K. Dobney, U. Albarella, M. Fang, E. Matisoo-Smith, J. Robins, S. Lowden, H. Finlayson, T. Brand, E. Willerslev, P. Rowley-Conwy, L. Andersson, A. Cooper. 2005. Worldwide phylogeography of wild boar reveals multiple centers of pig domestication. Science 307(5715):1618-1621.
  • Lucchini, V. E. Meijaard, C. H. Diong, C. P. Groves, kaj E. Randi. 2005. New phylogenetic perspectives among species of South-east Asian wild pig (Sus sp.) based on mtDNA sequences and morphometric data. Journal of Zoology 266:25-35.
  • Robins, J. H., H. A. Ross, M. S. Allen, kaj E. Matisoo-Smith. 2006. Taxonomy: Sus bucculentus revisited. Nature 440:E7
  • Nelson, Sarah M. 1998. Ancestors for the Pigs. Pigs in prehistory. UPenn Museum of Archaeology at Google Books.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En angla
En germana