Vjetnama pend-ventra porko apartenas al domporka raso, kiu estis elbredita en Sud-Orienta Azio el eŭrazia apro.

pendventra porko

Ĝi estas plej ofte griznigra besto kun dika kaj falteta haŭto. La kapo estas relative mallonga kaj portas malgrandajn starantajn orelojn. Kompare al korpoalto, (ŝultroalto virporko: 50 cm; porkino: 40 cm, pezo virporko: 60–70 kg, porkino: 50–60 kg) la bestoj estas relative longaj. La nomo de la porko venas el la fakto, ke la ventro de la besto preskaŭ frotas la grundon.

En Eŭropo, la raso aperis kun la malfermo de la bestoĝardeno de Budapeŝto en 1866.

Pro la sociala emo de la besto kaj ties relative malgranda korpomaso, la besto iĝis en la 2000-aj jaroj ŝatata dorlotbesto (ekz. ĉe George Clooney, kies porko mortis en 2006).

Eksteraj ligiloj redakti