Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Suedoj
Suidae Collage.png
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Suedoj Suidae
Gray, 1821
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Suedoj (Suidae) estas la biologia familio al kiu apartenas porkoj. Aldone al nombraj fosiliaj specioj, ĝis dekses vivantaj specioj estas nuntempe agnoskitaj, klasitaj en inter kvar kaj ok genroj. Tiu familio inkludas la hejman porkon, Sus scrofa domesticusSus domesticus, aldone al nombraj specioj de naturaj porkoj, kiaj la Babiruso Babyrousa babyrussa kaj la Verukapro Phacochoerus aethiopicus. Ĉiuj suedoj estas indiĝenaj de la Malnova Mondo, kun teritorioj el Azio kaj ties insuloj, al Eŭropo, kaj Afriko.

Porko Potamochoerus porcus

La plej fruaj fosilioj de suedoj datas el la epoko Oligoceno de Azio, kaj ties descendantoj atingis Eŭropon dum la Mioceno.[1] Oni konas kelkajn fosiliajn speciojn kaj ili montras adaptojn al ampleksa gamo de diferencaj dietoj, el striktaj herbomanĝantoj al eblaj kadavromanĝantoj (ĉe Tetraconodon).[2]

NotojRedakti

  1. (1999) Palmer, D.: The Marshall Illustrated Encyclopedia of Dinosaurs and Prehistoric Animals. London: Marshall Editions, p. 269. ISBN 1-84028-152-9.
  2. Savage, RJG, & Long, MR. (1986) Mammal Evolution: an illustrated guide. New York: Facts on File, p. 212–213. ISBN 0-8160-1194-X.