Familio (biologio)

taksonomia rango inter ordo kaj genro

Familio (en biologio) estas taksonomia rango uzanta en la plantoscienca kaj bestoscienca klasifikoj. Familio grupigas generojn. Ordo grupigas familiojn.

La niveloj de la biologia klasiga sistemo.SpecioGenroFamilioOrdoKlasoFilumoRegnoDomanioVivo
La niveloj de la biologia klasiga sistemo.
Hierarkio de moderna biologia klasado enhavas 8 bazajn taksonomiajn rangojn.

La nomo de familio estas derivata de unu el siaj genroj per la sufiksoj -ac (plantoj) kaj -ed- (bestoj). La latinaj nomoj finiĝas per -aceae ĉe la plantoj kaj fungoj, kaj -idae ĉe la bestoj. La familio enhavas genrojn. La ordo enhavas familiojn.

Foje ene de familio estas grupo de genroj kiuj kunhavas karakteron malsame de aliaj genroj aŭ ĉefe de aliaj subfamilioj ene de la sama familio, tio estas subfamilio. Vidu ekzemple Kardelenoj. En la latina scienca nomo la nomo de subfamilio ĉe animaloj finas per -inae dum en Esperanto tiu finaĵo iĝas -enoj, ĉar -inoj konfuziĝus kun la rilato al inoj. En la planta regno la subfamilio en la latina finas per oideae kaj en Esperanto per -oideoj.

Eksteraj ligiloj redakti