George Orwell

Angla verkisto (1903–1950)

George ORWELL [ĝorĝ or'ŭel] (naskiĝis la 25-an de junio 1903, mortis la 21-an de januaro 1950) estis angla aŭtoro, kiu verkis malĝojigajn romanojn pri politiko kaj la (estonta) stato de la mondo. La du plej famaj el liaj verkoj estas 1984 kaj La Besto-Farmo, ambaŭ pri la naturo de homo kaj politika potenco, precipe pri Stalinismo, la tiraneco de tiama Sovetio. Li ankaŭ verkis pri la difektigado de lingvo pro politikaj celoj. En la realo, post jaro 1984 sekvis 1989 kun falo de Berlina muro.

George Orwell
Persona informo
George Orwell
Eric Arthur Blair
Naskonomo Eric Arthur Blair
Naskiĝo la  25-an de junio 1903(nun 1903-06-25)
en Motihari, Biharo, Brita Hindio
Morto la 21-an de januaro 1950 (46‑jara)
en Londono, Britio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Church of All Saints cemetery vd
Religio ateismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj anglafranca vd
Loĝloko Barnhill • LondonoParizo vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Eton College • Wellington College • St Cyprian's School vd
Partio Independent Labour Party vd
Subskribo George Orwell
Familio
Patro Richard Walmesley Blair vd
Patrino Ida Mabel Limouzin vd
Gefratoj Marjorie Frances Blair • Avril Nora Blair vd
Edz(in)o Eileen O'Shaughnessy • Sonia Orwell vd
Infanoj Richard Blair vd
Parencoj Elaine Limouzin vd
Profesio
Alia nomo George Orwell
Okupo romanisto, ĵurnalisto
Laborkampo teatra arto vd
Aktiva dum 1935–1949 vd
Verkado
Verkoj Omaĝo al Katalunio (1939)
La Besto-Farmo (1945)
1984 (1949)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La tombo de George Orwell (Eric Arthur Blair) en Sutton Courtenay, Oxfordshire, Britio

Vivo redakti

Naskiĝinte kiel Eric BLAIR en Motihari, Bengalio (tiam parto de Brita Hindio, kaj nun en Biharo) al brita burĝa familio, lia patrino portis lin al Anglio, kiam li estis unujara. Orwell (lia posta plumnomo) studis en bona brita lernejo Eton, sed ne en universitato. Anstataŭe li iris al Birmo kie dum la jaroj 1922-1927 kiam li servis kiel policisto de la Reĝa Imperia Polico (priskribite en Birmaj Tagoj). Poste en 1927 li iris al Parizo kie li vivis sengroŝe, ĉe lia parenco Ellen Kate Limouzin (Nelly), kunulino de Eŭgeno Lanti, kaj faris same en Londono (priskribita en Sengroŝe kaj Senhejme en Parizo kaj Londono), vidinte la mondon de la fundo.

En 1933 aperis lia Sengroŝe kaj Senhejme en Parizo kaj Londono, en 1934 lia Birmaj Tagoj, en 1935 lia Filino de Kleriko, kaj en 1936 lia Teni la Aspidistron Fluganta kaj lia eseo Pafadi Elefanton.

En 1936 li batalis en Hispanio kontraŭ Francisco Franco kun la maldekstra milico POUM en la Hispana Enlanda Milito, kun la Respublikanoj en Katalunio (priskribita en Omaĝo al Katalunio), kie li politike maturiĝis. Je la 20-a de majo 1937, li ricevis pafon en sia kolo, kion li priskribis en eseeto Wounded by a Fascist Sniper kaj en Omaĝo al Katalunio.

Dum la dua mondmilito la 1-an de septembro 1944 publikigis senkompromise akran kritikon de "fia kaj malkuraĝega" konduto de brita gazetaro kaj intelektuloj rilate al la varsovia insurekcio - esprimplene kontraŭstaris al servema politiko de amaskomunikiloj koncerne Sovetunion - "Stalin ĉiam pravas".

Post la milito, li revenis al Britio, kie li laboris kiel nefama, neeldoninda aŭtoro kaj ĵurnalisto.

Antaŭ la Dua Mond-Milito li verkis la romanon Venante Supren por Aero, kaj tuj postmilite li verkis siajn du majstraĵojn: La Besto-Farmo kaj 1984. Li mortis en 1950.

Famo venis nur post la morto, kiam la politika opinio turniĝis al li dum la Malvarma Milito inter Usono kaj la Sovetunio (1947-91). Kaj, ironie, kvankam Orwell estis maldekstrema socialisto dum sia vivo, post la morto li estis heroo de la kontraŭkomunista dekstrularo.

Orwell kaj Esperanto redakti

 
Vidu ankaŭ 1984 (romano)

Laŭanekdote Orwell malŝatis Esperanton kaj uzis ĝin kiel modelon por la burokrata lingvo Newspeak (eo: novparolo) en la romano 1984. Laŭ informilo publikigita de la Esperanto-Centro de Londono en la jaro 1984 tio estas parte vero, parte mito. Okazis tri signifaj aferoj dum la juneco de Orwell, kiuj influis lian impreson pri Esperanto. La unua estis en 1927, kiam Orwell vizitis sian onklinon Nellie Limouzin, kiu tiutempe loĝis kun konata Esperanto-aktivisto Eugene Adam (konata kiel Lanti) en Parizo. Limouzin kaj Adam uzis Esperanton kiel hejman lingvon. Dua grava fonto estis amiko de Orwell, kiu vojaĝis al Parizo kaj volis tie lerni la francan, sed devis foriri de sia loĝejo, ĉar liaj geluigantoj parolis nur Esperanton kaj vivis laŭ la tiama Esperanto-ideologio, kiu estis pli akra ol la nuna. Trie estis gesinjoroj Westrope, samideanoj de Eugene Adam kaj posedantoj de librovendejo en Hampstead, kie Orwell laboris en sia juneco.

La esperanta fonto de "novparolo" estas tamen dubinda : ties ĉiama ekzemplo estas la formado de la vorto 'ungood', kiu sekvus la gramatikon de la Esperanta vorto 'malbona' kun negativa prefikso.[1]. Sed la celo de novparolo estis klare difinita de Orwell kiel malriĉigo de la vortotrezoro por malhelpi ian kritikon kontraŭ la sistemo (laŭ la ideo, ke eblas nur koncepti tion, kion oni kapablas esprimi). Tio iom malsimilas Esperanton, kies ebleco kunligi radikojn kaj afiksojn male multobligas la vortaron kaj sekve nuancas kvazaŭ senlime la dirmanierojn. Krome, se Orwell vere deziris damaĝi Esperanton, kial li bezonintus serĉi tiom da elturniĝoj por tio?

Verkoj redakti

Orwell verkis multajn librojn, sed el tiuj, la plej famaj klare estas 1984 kaj La Besto-Farmo. Fama eldiro lia estas: "En periodo de universala trompo rakonti la veron estas revolucia faro".

1984 redakti

Ĝi estas la malluma profetaĵo de Orwell pri la Okcidento. En la romano, la mondo estas dividita inter tri grandaj ŝtatoj, kiuj senĉese intermilitadas. Ĉiu civitano estas sub la senlaca okulo de la ŝtato, havante en sia domo televidilon kiu ade vomas ŝtatan propagandon kaj ebligas la ŝtaton (la "Granda Frato") spioni pri la civitano. La signifoj de vortoj mem estas inversigitaj: la Ministrejo de Vero disvastigas mensogojn, la Ministrejo de Paco batalas militojn, kaj la Ministrejo de Amo estas la sekreta polico. Ĵurnaloj, libroj kaj eĉ vortaroj estas sub la boto de la ŝtato: se homo falas el la favoro de la ŝtato, ties nomo estas zorgeme forviŝita for de ĉiu skribita arkivo; tiu fariĝas nepersono. Tio estas ekstremigo de agmaniero de la reala Granda Soveta Enciklopedio.

Newspeak: La angla parolita en 1984 estas Newspeak ("Novparolo"), angla kripligita kaj malbela.

Devizoj de 1984: "Granda Frato spektas vin", "Senscio estas potenco", "duoblaparolo", "pensokrimo".

Ĉi tiuj nun estas ordinara parto de la angla. Orwell ankaŭ donas alian vorton al la angla: sia nomo. En la angla la vorto Orwellian ("orvela") signifas stato kie la ŝtato estas ĉiopova kaj ĉioscia. Orvela ankaŭ temas pri vorto, kiu signifas la kontraŭon de ĝia originala signifo (ekzemple, kie "vero" signifas ŝtatajn mensogojn).

Orwell ne intencis troigi en 1984: li opiniis ke tia estos la probabla stato de la mondo en 1984. Dum la 1930-aj jaroj, multaj opiniis, ke la demokratioj (precipe Usono, Britio kaj Francio) forvelkus sub la pli granda milita forteco de la tiranecoj, precipe de Germanio kaj Rusio. Aldone, Orwell mem opiniis, ke la logiko de kapitalismo emas al faŝismo. La estonteco de demokratio estis tre malluma.

La Besto-Farmo redakti

 
La Besto-Farmo, la Esperanto-eldono
Por la plena artikolo, vidu La Besto-Farmo.

(Angle, Animal Farm) estas la fabelo de Orwell pri Stalinismo. La fabelo rakontas pri la sukcesa ribelo de farmbesto kontraŭ farmisto kaj la fiaska, sekvinta reĝimo de la porkoj. Kvankam ĝi estis verkita kiel atako kontraŭ stalinismo, ĝi tamen montras kiel tiraneco, kaj ne libereco, logike fluas el la naturo de homo kaj politika potenco.

Kvankam ĝia atako kontraŭ la stalinismo de Rusio estis huraita post 1947 dum la Malvarma milito, tamen dum la Dua mondmilito, kiam Britio kaj Usono batalis kune kun Rusio kontraŭ Germanio, la libro estis neeldonebla. Kaj, kvankam Orwell estis maldekstrema, la maldekstro dum la 1930-aj jaroj ne ŝatis lin pro la sama kontraŭ-stalinismo. Antaŭ 1945, multaj en la maldekstro evitis rigardi rekte al Stalinismo, sed Orwell rifuzis esti ŝafo. Kaj ĉi tio estas la valoro de Orwell: menso klara kaj sendependa, menso, kiu ne estas koruptita de la noblaj mensogoj de la tempo.

Parenteze: multe de tio, kion Orwell diris, estis dirita antaŭ du mil jaroj de Aristotelo en lia libro Politiko.

La strato al Wigan Pier redakti

Frue dum 1936, Victor Gollancz, de la Left Book Club, demandis George Orwell fari raporton pri la malriĉeco de la laborista klaso en la ekonomie subpremita norda Anglio Lia raporto The Road to Wigan Pier estis publikigita en 1937. Orwell faris sian taskon (angle: leg-and-homework) kiel socia reportisto: li sukcesis eniri en multajn hejmojn por vidi kiel homoj vivis. Li faris sistemecajn notojn pri la vivkondiĉoj kaj pri la salajroj ricevitaj. Li restis longe en publikaj librejoj studante oficialajn raportojn pri sano kaj kondiĉoj de laboro. La unua duono de The Road to Wigan Pier dokumentas liajn sociologiajn esplorojn en Lancashire kaj Yorkshire. Ĝi komenciĝas per klarega priskribo de la laborista vivo en karbominejoj.

La dua duono estas longa raporto pri lia vivo kaj la evoluo de lia politika konscio, inkluzive de akuzo de senrespondecaj elementoj de la politika maldekstro.

Tiu libro meritas agnoskon kiel unu el la raraj dokumentoj pri malriĉeco, kun multaj detalaj indikoj pri la faktoj. Ĝi estas grava verko.

Post Morto redakti

Kvankam stalinismo delonge disfalis, la averto de Orwell ankoraŭ pravas ie ajn, kie politika potenco fariĝas, makiavele, ne ilo sed celo en si mem.

Ekzistas traduko (sole en papero) en Esperanton de Bestofarmo, kaj elektronike de 1984 (vidu ĉi-sube).

En Esperanto redakti

 

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Esperanto and George Orwell United Nations Association of New Zealand to the 27th Plenary Assembly of the World Federation of United Nations Associations, Barcelono, 1979

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « George Orwell » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Pri Esperanto redakti

Alilingve redakti