Gerald Tucker

germana esperantisto de usona deveno
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Gerald Tucker (prononco [Ĝerld Takr]) naskiĝis en 1941 en Teksaso, Usono. Li estas emerita fakinstruisto de la angla; antaŭ tio li dum kelkaj jaroj laboris kiel interpretisto por la rusa. Krome li estas amatora lingvosciencisto (kompara lingvistiko, interlingvistiko, etimologio) kaj Esperanto-aktivulo. Ekde la 1960-aj jaroj li vivas en Germanio, de multaj jaroj en la kvartalo Hochzoll de la urbo Aŭgsburgo. Li estas la edzo de Stefanie Tucker (nask. Meyr) ekde 1970. Ekde 1975 Tucker havas la germanan ŝtatanecon (antaŭe usonano).

Gerald Tucker
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1941 (1941-11-06) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoanglagermanarusa
Ŝtataneco UsonoGermanio
Familio
Edz(in)o Stefanie Tucker
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Profesia vivo redakti

Gerald Tucker diplomiĝis en 1960 ĉe la San Lorenzo High School, Kalifornio. Poste ĝis 1964 li estis en la usona armeo interpretisto (rusa - angla - rusa); en 1961 li translokiĝis al Germanio. En 1965 kaj 1966 li studis la germanan, francan kaj rusan en Munkeno. Poste li instruis la anglan en privataj lingvolernejoj (Berlitz kaj Inlingua). Partopreninte specialan kurson por instruistoj de la angla en la Pedagogia Altlernejo Munkeno en Aŭgsburgo (1970-71) li ĝis 2006 estis instruisto de la angla en germanaj lernejoj.

Inter 1980 kaj 2006 Gerald Tucker estis interalie vicestro de la fremdlingva fakgrupo de la Bavara Geinstruista Asocio (BLLV), kunlaboranto ĉe la ellaborado de instruplano por la angla lingvo en germanaj bazaj lernejoj kaj komisionano por la ellaborado de finekzamenoj por la meznivelaj kursoj de germanaj „Hauptschulen“ (bazlernejoj por infanoj 10-16-jaraj) kaj iliaj dekaj klasoj. Inter 2002 kaj 2009 Tucker faris lingvan provlegadon de anglalingvaj artikoloj kaj ekzerclibroj en germanaj fakeldonejoj. Li estis ankaŭ kunrevizianto de „Manual for Language Test Development and Examining“ (manlibro por evoluigo de lingva testado kaj ekzamenado, 2011) de ALTE (Association of Language Testers in Europe).

Esperanto redakti

Kun sia germana edzino Stefanie Tucker, ambaŭ aktivaj esperantistoj ekde la 1960-aj jaroj, li ekde la 1970-aj jaroj aktivis kiel gvida kunlaboranto de la Germana Esperanto-Instituto (fakestro por ekzamenoj inter 1972 kaj 2012). Krome en la multaj jaroj de esperantista engaĝiĝo li havis diversajn postenojn en Germana Esperanto-Asocio, en ties regiona organizaĵo Bavara Esperanto-Ligo (vicprezidanto inter 2006 kaj 2009) kaj en la loka "Esperanto-lingvoklubo" en la hejmurbo Aŭgsburgo (prezidanto 1979-1999; ekde 2000 sekretario) same kiel en la Esperanto-klubo Munkeno (vicprezidanto ĉ. 1965). De 1982 ĝis 1985 Tucker estis prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA. Li estas delegito de UEA por Aŭgsburgo ekde 2011 kaj ankaŭ fakdelegito pri lingvoj. Ekde 2013 li estas honora membro de Germana Esperanto-Asocio.

Meze de la sesdekaj jaroj Tucker okupiĝis pri tradukoj kaj provlegadoj ĉe la esperantlingva eldonejo "Lanterno" en Munkeno. En 1970 Tucker tradukis la libron "La besto-farmo" de Orwell en Esperanton.

Tucker estis ekde 1970 membro de diversaj kongresaj komitatoj en Augsburgo, interalie la 70a UK en 1985.

Laŭ stato fine de la jaro 2014 la edzino estas la vicprezidantino de Bavara Esperanto-Ligo kaj la prezidantino de la loka Esperanto-klubo, kaj la edzo "fone" subtenas ŝin sen formala honorofico en ŝia ofico de prezidantino de la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI).

Civitana centro Holzerbau, Aŭgsburgo redakti

Ekde la jaro 2007 li estas estrarano de la aŭgsburga civitana centro Holzerbau.[1]

Lingvoj redakti

Denaske Tucker parolas la usonanglan kaj relative bone la britan anglan; krome li flue parolas la germanan kaj Esperanton. Aldone li lernis formale la rusan, francan kaj turkan, aŭtodidakte la latinan kaj hispanan.

Publikaĵoj redakti

  • „Das Prüfungswesen des Deutschen Esperanto-Instituts“ en Deutsches Esperanto-Institut – Aufbau Entwicklung Leistungen (Augsburg 1977)
  • „Prüfungskommission und Sprachpüfung“ en Esperanto in Theorie und Praxis (Herzberg, 1981)
  • „Esperanto in Augsburg“ (red. Stefan Maul, kunaŭtoroj i.a. Gerald kaj Stefanie Tucker – dulingva broŝuro)
  • Das Prüfungswesen des Deutschen Esperanto-Instituts (Augsburg, 1988 – kun Stefanie Tucker)
  • 100 Jahre Deutsches Esperanto-Institut 1908 – 2008 (eld.); en tiu broŝuro aŭtoro de „Das Institut ab 1990“
  • „100 jaroj Esperanto en Augsburg” (2008, kunaŭtoro kun Stefanie Tucker – dulingva festbroŝuro)

(2008 - 2012) „Ĉu turkoj povas lerni Esperanton?“ (artikolserio en Scienca Revuo) redakti

  • „Ĉu turkoj povas lerni Esperanton“ (Enkonduko, SR 2/2008)
  • „Lingvosistemo kaj gramatiko“ (inkl. „La adjektivo de 5 hindeŭropaj lingvoj laŭ turka vidpunkto“, SR 3/2009)
  • „La rusa adjektivo laŭ turka vidpunkto“ (SR 2/2010)
  • „La komparacio de kvar cellingvoj por turkoj“; „La angla kaj rusa komparacioj“ (SR 3/2010)
  • „Egaleca kaj Negativa komparacioj, elativo kaj ekscesivo“ (SR 1/2011)
  • „La artikolo” (SR 2/2011)
  • „Akordo en la simpla determinita substantivo de 6 hindeŭropaj lingvoj laŭ turka vidpunkto” (SR 3/2011)

Tradukoj redakti

  • (1970) La besto-farmo (George Orwell; en Esperanton)

Referencoj redakti

  1. Vidu la gazetaran noton de la 14-a de januaro 2010 en la regiona gazeto Augsburger Allgemeine, kies reta versio legeblas per la menciita ekstera ligilo.

Eksteraj ligiloj redakti