Germana Esperanto-Instituto

La Germana Esperanto-Instituto (GEI) estas institucio de Germana Esperanto-Asocio, kiu okupiĝas pri lingvaj aspektoj de Esperanto.

Germana Esperanto-Instituto
esperanto-organizaĵo • instituto
Ĉefestro(j) Martin Haase vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

GEI estis fondita en 1948 en Munkeno. Ĝi daŭrigis la laborojn de la iama Esperanto-Instituto por la Germana Regno (Esperanto-Institut für das Deutsche Reich), kiu ekzistis de 1918 ĝis sia devigita dissolviĝo en 1936. La intermilita instituto siavice estis posteula organizaĵo de la Saksa Esperanto-Instituto, fondita post la 4a Universala Kongreso en Dresdeno 1908.

Taskoj redakti

GEI zorgas precipe pri jenaj aspektoj:

  • lingvaj ekzamenoj je tri niveloj
  • instruaj kaj sciencaj aktivadoj
  • biblioteko (Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen), dokumentado
  • lingva kontrolo de manuskriptoj
  • terminologio; eldonado de duonjara informilo "Terminoteko" (red. Bernhard Pabst)

La instituto eldonas (precipe germanlingvan) serion "Esperanto-Dokumente" kaj aliajn publikigaĵojn. Ĝi kunlaboras kun la Akademio de Esperanto kaj kun Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj.

Direktoro de la instituto estas la lingvisto Martin Haase.

Publikigaĵoj (selekto) redakti

  • 1956: Anleitung für die Arbeitsweise der Prüfungskommissionen
  • 1959: Die Prüfungen des Deutschen Esperanto-Instituts
  • 1974: Die Einigung Europas und ihr Sprachenproblem
  • 1977: Deutsches Esperanto-Institut - Aufbau, Entwicklung, Leistungen
  • 1981: Esperanto in Theorie und Praxis
  • 1994: Esperanto-Dokumente 1 - Funktion und Kultur der internationalen Sprache Esperanto
  • 1995: Esperanto-Dokumente 2 (Artikolaro pri Esperanto kaj lingvistiko kaj pri Fakvortoj en Esperanto)
  • 1995: Esperanto-Dokumente 3 (Artikolaro pri la kadra temo Esperanto en komerco kaj ekonomio)
  • 1997: Esperanto-Dokumente 4 - Minderheitensprachen / Pri minoritataj lingvoj
  • 2000: Esperanto-Dokumente 5 - Beiträge zur Geschichte der deutschen Esperanto-Bewegung
  • 2001: Esperanto-Dokumente 6 - Allen Sprachen eine Zukunft - für kulturelle Vielfalt und gleichberechtigte Verständigung in Europa
  • 2003: Esperanto-Dokumente 7 - Interlinguistik und Esperantologie: Wege zur Fachliteratur
  • 2008: 100 Jahre Deutsches Esperanto-Institut 1908-2008
  • 2013: Esperanto-Dokumente 8 - Sonnenberger Leitsätze zur europäischen Sprachenpolitik

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti