Karl Heinz Schaeffer

germana esperantisto

Karl Heinz SCHAEFFER (naskiĝis la 22-an de septembro 1942 en Tübingen) estas germana esperantisto, prezidanto de la Esperanto-Grupo Alena (ekde 1982), afergvidanto de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen (ekde 1989), membro de la LKK por la FAME-premio de la FAME-fondaĵo kaj instruisto de Esperanto kadre de popola vesperklerigejo en Aalen (ekde 1983). Li estas emerita apotekisto.

Karl Heinz Schaeffer
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1942 (1942-09-22) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Karl Heinz Schaeffer en 2006
Karl Heinz Schaeffer en Germana Esperanto-Biblioteko (2010)

Persona vivo kaj opinioj pri Esperanto redakti

Antaŭ vivi en Aalen, li vivis la unuajn 10 jarojn de sia vivo en Reutlingen, poste 7 jarojn en Frankfurt am Main. Esperanton li lernis en la jaro 1979 memstudinte. Pro influo de la Analiza Skolo li estas ĝia adepto kaj zorgas, ke la Zamenhofa lingvo ne pereas en direkto de modlaĵoj, dialektoj aŭ piĝiniĝo, sed restas Fundamentkonforma Lingvo. Li estas konvinkita, ke se oni sekvas al la argumentado de ignorantoj de la Fundamento de Esperanto, tiam Esperanto estas ne plu planlingvo (precipe se la arbitra uzo decidas) kaj oni devas timi, ke post tiom da jaroj Esperanto estos same kaprica kaj komplika kiel la etnaj lingvoj.

Membreco redakti

Li estas membro de UEA, GEA, ILERA, AIS, KELI.

Ekde 1982 li estas Delegito de UEA por Aalen kaj FD por radioamatorismo kaj apotekaj aferoj. Ĉe la AIS li estas dumviva membro en la Internacia Sciencista Kolegio. En la jaro 1987 li pasis en la Cseh-Seminario sukcese la Seminarion A kaj en la jaro 1990 plenumis ĉe Germana Esperanto-Instituto la ekzamenon pri lingva kapableco kun la rezulto tre bone.

En Septembro 2007 oni alvokis lin kiel kunlaboranton en la komisionon de Germana Esperanto-Instituto (GEI).

Nuntempaj laboroj redakti

Ekde 1989 li estas afergvidanto de la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen.

Komence de 2009 li, kune kun Albrecht Kronenberger kaj Marius Gibbels, prilaboras la gigantan projekton de-eo (Projekt Deutsch-Esperanto vidu sub [www.de-eo.de/eo]), por ke estiĝu en la venontaj 50 aŭ 100 jaroj kompleta germana-esperanta reta vortaro.

Iom da siaj ŝatataj laboroj estas traduko de himnoj. Granda provoko por li i.a. estis la traduko de 5-a strofo de „Sub ŝirm' mirinda...“ de Dietrich Bonhoeffer en la ADORU. Tradukinte la strofon li spertis, kial la aliaj tradukantoj ellasis tiun 5-an strofon siatempe tie. Trafi sencon, rimon kaj ritmon sub la ekzistanta melodio kutime ne estas facila tasko!

Tre diligente li kunlaboras en Tatoeba.org, entajpi germanajn, ŝvabajn, Esperantajn, anglajn, danajn, svedajn, francajn kaj rusajn ekzemplofrazojn.

En okazo de bezono li helpas traduki Esperantlingvajn tekstojn germanen kaj kunlaboras kontrolante ajnajn eldonaĵojn por diversaj eldonejoj.

Vojaĝoj redakti

Ĝis hodiaŭ li partoprenis en jenaj Universalaj Esperanto-Kongresoj: 1985 Aŭgsburgo, 1986 Pekino, 1987 Varsovio, 1989 Brajtono, 1991 Bergeno, 1992 Vieno, 1998 Montpeliero, 1999 Berleno, 2003 Gotenburgo, 2005 Vilno, 2007 Jokohamo, 2008 Roterdamo, 2010 Havano, 2011 Kopenhago, 2013 Rejkjaviko, 2015 Lillo, 2016 Nitro, 2019 Lahti.

Ĝis hodiaŭ li ankaŭ partoprenis en jenaj KELI-kongresoj (parte ekumenaj, vd. Ekumena Esperanto-Kongreso): 1995 Kaunas, 1996 Szombathely, 1999 Gliwice, 2002 Berekfürdö, 2004 Bystrice, 2006 Strážné, 2007 Pelplin, 2008 Prybilina, 2009 Vroclavo, 2010 Beregdaróc, 2011 Podëbrady, 2012 Zöblitz-Huettstattmühle, 2013 Svitavy, 2014 Trento, 2015 Strasburgo, 2016 Bratislavo, 2017 Zöblitz-Huettstattmühle, Podêbrady.

Krome li partoprenis en la ekumenaj Bibliaj Tagoj: 2010 Münster, 2011 Werl, 2012 Trento, 2013 Strasburgo, 2014 Tuchoměřice, 2015 Vroclavo, 2016 Baia Mare, 2017 Wittenberg, 2018 Mainz kaj en KAEST 2014 (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) pro ĉefa temaro „Arkivoj kaj bibliotekoj — kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon“ en Modra, Slovakujo.

.

Pro tio li estis jam sur Esperantaj padoj en Aŭstrujo, Britujo, Ĉeĥujo, Ĉinujo, Danujo, Francujo, Germanujo, Hungarujo, Italujo, Japanujo, Kubo, Litovujo, Islando, Nederlando, Norvegujo, Pollando, Rumanujo, Slovakujo kaj Svedujo. Menciindas ankaŭ pliaj de siaj vojaĝoj pere de Esperanto al Rusujo (parte kelkfoje) kaj Svislando.

Honorigo redakti

En 2014 honorigis la FAME-fondaĵo lin kun Utho Maier pro 25-jara profesia prizorgo de la Germana Esperanto-Biblioteko, troviĝanta en Aalen.

Profesio redakti

Karl Heinz Schaeffer studis la fakon farmacio en Universitato de Erlangen, post ŝtata ekzameno li ricevis aprobon kiel apotekisto. Poste li estris proprajn apotekojn unue en Nurenbergo kaj poste en Aalen. Intertempe li estas pensiulo kaj estas en sia tria aĝo afergvidanto de la Germana Esperanto-Biblioteko Aalen.

Verkoj kaj tradukoj redakti

  • La Germana Esperanto-Biblioteko / Die deutsche Esperanto-Bibliothek. Originale verkita en Esperanto. Trad. germanen Karl Heinz Schaeffer - [1. eld.] - [Aalen]: Eld. Germana Esperanto-Biblioteko, [2003]. - 28 p.
  • La Germana Esperanto-Biblioteko / Die deutsche Esperanto-Bibliothek. Originale verkita en Esperanto. Trad. germanen Karl Heinz Schaeffer - [2. eld.] - [Aalen]: Eld. Germana Esperanto-Biblioteko, [2004]. - 28 p.
  • Inge Simon/Karl Heinz Schaeffer: Die Loreley. Dichtung, Wahrheit, Legende? Ellaboraĵo por uzo dum la Esperanto-Kurso por progresintoj en Aalen. Kun i.a. 15 versioj de la fama poemo de Heinrich Heine en Esperanto - [Aalen]: Eld. Esperanto-Grupo Aalen (EGA), [2007]. - 8 p.
  • Karl Heinz Schaeffer: Traduko de 5-a strofo de "Von wunderbaren Mächten wunderbar geborgen (Sub ŝirm' mirinda de potencoj bonaj)" de Dietrich Bonhoeffer esperanten - [Aalen], 2007. Vd. ĉe Dietrich Bonhoeffer.
  • Utho Maier/Karl Heinz Schaeffer: Deutsche Esperanto-Bibliothek Aalen. 19 Jahre im neuen Zuhause Aalen - Beschreibung in Rückblick und Ausblick - Aktualisierte Ausgabe aus Anlaß der Jubiläen "100 Jahre Deutsches Esperanto-Institut" und "100 Jahre Deutsche Esperanto-Bibliothek" - [Aalen]: Eld. Germana Esperanto-Biblioteko, [2008]. - 38 p.
  • Utho Maier/Karl Heinz Schaeffer: La Germana Esperanto-Biblioteko. Hieraŭ, hodiaŭ - kaj kio morgaŭ? - 19 jarojn en la nova hejmo Aalen - Historio, aktuala stato, perspektivoj. (Speciala eldono de resumo konciza pri "La stato de la 100-jara Germana Esperanto-Biblioteko Aalen - 2008) - [Aalen]: eld. Germana Esperanto-Biblioteko, [2008]. - 23 p.
  • Utho Maier/Karl Heinz Schaeffer: La stato de la 100-jara Germana Esperanto-Biblioteko Aalen en la jaro 2008 - Historio kaj perspektivoj. El: Aktoj de la kolokvo "Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj", 19-20 oktobro 2007 Vieno; Detlev Blanke (red.), Rotterdam ĉe UEA [2009]. p. 33-45.
  • Utho Maier/Karl Heinz Schaeffer: 100 Jahre Deutsches Esperanto-Institut 1908-2008.