Heinrich Heine
Heinrich HEINE [hajnriĥ hajne], en Esperanto Henriko Hejno (naskiĝis la 13an de decembro 1797 en Düsseldorf, mortis la 17an de februaro 1856 en Parizo), estis juddevena germanlingva poeto kaj ĵurnalisto. La verkoj de Heinrich Heine estis malpermesitaj dum la "Tria Regno", kvankam lia kanto de Lorelej apartenas al unu el la plej famaj germanaj poeziaĵoj[1].
Heinrich Heine | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Heinrich Heine | |
Naskiĝo | 13-an de decembro 1797 en Duseldorfo, ![]() | |
Morto | 17-an de februaro 1856 (58-jara) en Parizo, ![]() | |
Mortis pro | plumbovenenado [#] | |
Tombo | Tombejo de Montmartre [#] | |
Lingvoj | germana lingvo • franca lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio • Germanio [#] | |
Alma mater | Bonna universitato • Frederiko-Vilhelmo-Universitato, Berlino • Universitato de Göttingen • Humboldt-Universitato en Berlino [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Dinastio | Heine family [#] | |
Patrino | Betty Heine [#] | |
Gefratoj | Charlotte Embden • Gustav Heine von Geldern • Gustav Freiherr von Heine-Geldern [#] | |
Edz(in)o | Mathilde Heine [#] | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto • ĵurnalisto • literaturkritikisto • poeto-juristo • publikigisto • eseisto • aŭtoro [#] | |
Aktiva en | Hamburgo [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | Deutschland. Ein Wintermärchen ❦ Atta Troll ❦ Die Harzreise ❦ Buch der Lieder [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
VivoRedakti
Heine konvertiĝis de judismo al kristanismo evangelia. Vojaĝoj kondukis lin al Anglio kaj Italio. Ekde 1831 li estis korespondanto de la augsburga Allgemeine Zeitung en Parizo. Tie li iĝis spirita peranto inter Francio kaj Germanio. En 1835 oni malpermesis liajn verkojn en Germanio. En 1841 li edziĝis al Eugénie Mirat, nomita Mathilde. Ekde 1848 li suferis pro mjelopatio, kio enlitigis lin daŭre. La lasta virino en kiun li enamiĝis estis Elise Krimitz, nomita Mouche.
GravecoRedakti
Heine kombinis kaj miksis melankolion kun ŝercemuleco, romantikismajn aspektojn kun trajtoj de la realisma Juna Germanio. Li iĝis pioniro de moderna ĵurnalismo kaj de la felietono. La ege ŝatata verkisto ŝuldas parton de la famo ankaŭ al la Franz Schubert kaj Robert Schumann, kiuj prenis verketerojn de Heine por muzikaj komponaĵoj.
Listo de verkoj (elekto)Redakti
PoeziaĵojRedakti
- Gedichte (1822), kio enkorpigitis en pli vastan kolekton nomitan Buch der Lieder (1827)
- Romanzero (1851)
VersepopeojRedakti
- Deutschland. Ein Wintermärchen (1844)
- Atta Troll. Ein Sommernachtstraum (1847)
ProzaĵojRedakti
- Reisebilder (1826-31, en 4 volumoj)
- Die Harzreise (1826)
- Zur Geschichte der Religion und Philosophie in Deutschland (1834)
- Die romantische Schule (1836)
- Der Rabbi von Bacherach (1840)
- Der Doktor Faust (1851)
- Vermischte Schriften (3 volumoj, 1854)
En Esperanto aperisRedakti
- Reisebilder: Pentraĵoj el vojaĝo en serio Biblioteko de la Lingvo Internacia, 1897
- Lorelej / Trad. de L. L. Zamenhof - Fundamenta Krestomatio, 1903
- Libro de kantoj, 1911, volumo 3 de la serio 10-spesdeka biblioteko Esperantista.
- Elektitaj poemoj / Trad. de Friedrich Pillath. – Essen : Rohden, 1914
- Elektitaj poemoj / Trad. de Friedrich Pillath. – 2-a, kompletigita eldono. – Berlin : Ellersiek, 1920. – (Nova Esperanto-Biblioteko ; 6)
- La montanida knabo. (Des Knaben Berglied.) Tradukis H. Hodler. En: Wilhelm Fricke: Universala legolibro, Berlin 1922, paĝoj 8–9.
- Atta Troll. Somernokta sonĝo / Trad.: Zanoni. – Berlin kaj Dresden, 1925
- Elektitaj Prozaĵoj / Trad.: Zanoni (t. e. Friedrich Pillath). – Frankfurt am Main, 1928. – (Universala Esperanto-Biblioteko „Pana“)
- Kantoj kaj Romancoj / Trad.: Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay. –La Laguna, 1969
- 329 tradukoj de poemoj de Heinrich Heine en Esperanto / Kolektis A. Holzhaus. – Columbus, Ohio : Holzhaus, 1972
- Verkoj de Heinrich Heine en Esperanto / A. Holzhaus. – Tel-Aviv : ELI, 1973
- La Rabeno de Baĥaraĥ / Trad.: Zamenhof en 1909 – Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1924 kaj 1929.
- La Rabeno de Baĥaraĥ / Trad.: Zamenhof/ Reinhard Haupenthal. – Chapecó : Fonto, 1997. - (paralela preso de du malsamepokaj tradukoj)
- Rete legeblaj verkoj
- Inge Simon/Karl Heinz Schaeffer: Die Loreley. Dichtung, Wahrheit, Legende? Ellaboraĵo por uzo dum la Esperanto-Kurso por progresintoj en Aalen. Kun i.a. 15 versioj de la fama poemo de Heinrich Heine en Esperanto - Aalen: Eld. Esperanto-Grupo Alena (EGA), [2007]. - 8 p.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ (germana) Deutschland transkulturell (Germanio transkulture), Kulturshaker.