Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Atta Troll subtitolita Somernokta sonĝo [1] estas poeziaĵo de Heinrich Heine, el la germana tradukita fare de Friedrich Pillath (Zanoni). Ellersiek & Borel el Berlino aperigis la libron 96-paĝe, en la jaro 1925, kiel numero 10 en la serio "Nova Esperanto-Biblioteko"

Atta Troll
Somernokta sonĝo
Atta Troll Somernokta sonĝo
Atta Troll
Somernokta sonĝo
Aŭtoro Heinrich Heine
Eldonjaro 1925
Urbo Berlino
Eldoninto Ellersiek & Borel
Paĝoj 96
vdr

Recenzoj redakti

 
 Peni redoni en Esperanto la esencon de la spriteco kaj lerteco de la aŭtoro, estas kvazaŭ elekti plej armitajn malamikojn, por ke la venko estu pli triumfa. La tradukinto laboris sukcese. 
— 1925, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 170
 
 Heine estas majstro en humoro kaj versfarado. Estas tre malfacile redoni en Esperanto la esencon de lia sprito kaj lerto. Zanoni sukcesis kiel Kalocsay por Johano la Brava fari versajn rekreaĵojn anstataŭ simplajn tradukojn. Zanoni meritas altan rangon en nia Esperanta verkaro. 
— 1925, Historio de Esperanto II, paĝoj 585-586
 
 Lertega esperantigo de la malfacile tradukebla ĉefverko de Heine. La satira spirito de la originalo estas fidele redonita en la literatura laboro de Zanoni. 
— Belga esperantisto n133 (mar 1926)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4126, paĝo 366

Eksteraj ligiloj redakti