Deutschland. Ein Wintermärchen

Deutschland. Ein Wintermärchen, en Esperanto Germanio. Vintra fabelo, de 1844 estas satira versa epopeo de la germana poeto Heinrich Heine (1797–1856). La kadro por tio estas formita de vojaĝo, kiun la aŭtoro entreprenis en la vintro de 1843[1] kaj kiu kondukis lin de Parizo al Hamburgo.

Deutschland. Ein Wintermärchen
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Heinrich Heine
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1844
vdr
Heinrich Heine dum la vintro de 1843/44

La subtitolo Vintra fabelo aludas al la romanco La Vintra Fabelo de la maljunaĝa William Shakespeare de 1623 kaj indikas ke Heine komprenis la poemon kiel ekvivalenton al lia antaŭa versa epopeo Atta Troll. Somernokta sonĝo, verkita tri jarojn pli frue, kiu ankaŭ ŝuldas sian subtitolon al verko de Ŝekspiro: la komedio Somermeznokta sonĝo de 1600. La formalan rilaton inter la du epopeoj montras ankaŭ la fakto, ke la Vintra fabelo samkiel la Somernokta sonĝo ambaŭ inkluzivas ĝuste 27 poemopartojn, kies strofoj ambaŭkaze konsistas el kvarlinioj.

Lia poemo Vintra fabelo tuj estis cenzurita en la plej granda parto de Germanlingvio, sed ironie ĝi iĝis unu el la kialoj de la kreskanta famo de Heine.

En Esperanto redakti

Kontraste al la epopeo Atta Troll. Somernokta sonĝo, kiu aperis komplete en Esperanto, de la epopeo Germanio. Vintra fabelo aperis nur elektitaj partoj en traduko de Gaston Waringhien en la antologio Elektitaj poemoj de Heine de 1969, kadre de la eldonejo Stafeto de Juan Régulo Pérez[2] (ne miksenda kun la pli frua antologio Elektitaj Poemoj de Heine de 1914/1920).

Referencoj redakti

  1. La vojaĝo komenciĝis la 21-an de oktobro kaj finiĝis la 16-an de decembro 1843.
  2. prezento de la antologio Elektitaj poemoj de Heine de 1969 en la libroservo de UEA, kun recenzo de Ada Csiszar (esperante)


 
vintra panoramo de la urbocentro de Hamburgo vespere