ADORU - Ekumena Diserva Libro

(Alidirektita el ADORU)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Adoru : Ekumena Diserva Libro estas libro de plejparte kristanaj religiaj tekstoj (himnoj, kantoj, preĝoj, litanioj, liturgioj ktp) eldonita de IKUE kaj KELI en 2001. Ĝin redaktis ekumena komisiono konsistanta el Adolf Burkhardt, Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger, kiu pro la laboro ricevis en 2002 la Alenan Esperanto-Kulturpremion (FAME-premion).

Adoru
Ekumena Diserva Libro
Adoru Ekumena Diserva Libro
Adoru
Ekumena Diserva Libro
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 2001
Urbo Romo
Eldoninto Eldonejo Ponto
Paĝoj 1492
vdr

Enhavo redakti

Sur 1492 paĝoj ĝi entenas preskaŭ samnombre multajn numeritajn erojn, kune kun ampleksa indekso de fontoj kaj verkintoj. Por ĉiuj kantonumeroj oni donas muziknotojn, ĝenerale simple melodiajn, ofte kun gitar-akordoj, sed kelkafoje kvar-voĉajn. Kvazaŭ antaŭulo de Adoru estas Adoru Kantante:Evangelia Himnaro [1], kiu estis eldonita en 1971 de Adolf Burkhardt, Åke Ahlrén, William John Downes, Hendrik Arie de Hoog kaj Hans Amund Rosbach.

La libron Adoru komencas salutvortoj: de la direktoro de la "Komisiono pri Kredo kaj Eklezia Ordo" de la Ekumena Konsilio de Eklezioj, pastro d-ro Alan Falconer (en angla lingvo kaj Esperanto) kaj de la romkatolika ĉefepiskopo de Alba Iulia, Rumanujo, Jakubinyi György (en Esperanto kaj germana lingvo). Post Antaŭparolo kaj Enkonduko sekvas la kerna enhavo de la libro, jene organizita:

Referencoj redakti

  1. 1972, Esperanto, 798 (6), p.110

Eksteraj ligiloj redakti