Liturgio de la horoj

(Alidirektita el Liturgio de la Horoj)

La liturgio de la horoj (latine liturgia horarum) estas en kristanismo la preĝado en pluraj (plej ofte 4 ĝis 8) tempoj de la tago laŭ difinita modelo. Ĝi originas el la juda tradicio preĝi trifoje tage kaj estas respondo al la ordono de Sankta Paŭlo "Preĝu senĉese" (1 Tes 5, 17).

En la katolika eklezio, ĉiuj sacerdotoj kaj monaĥoj estas devigataj preĝi la liturgion de la horoj, kiu konsistas el sep "horoj" (periodaj preĝadoj):

La Dua Vatikana Koncilio ordonis forigi unu mezan horon, tiun kiu nomiĝis "la unua" (latinlingve prima), sed konservis por la komunuma preĝado de la monaĥoj la aliajn tri mezajn horojn, kaj permesis en aliaj cirkonstancoj elekti nur unu, tiun plej kongruan al la reala taghoro.[1]

Tiuj katolikaj diakonoj, kiuj ne alstrebas la sacerdotan ordinon, devas preĝi nur la matenan laŭdon kaj la vespron.

La Evangelia Mikaelofrataro en Kloster Kirchberg preĝas tie kvarfoje dum tago: la Matenan laŭdon, Mezan horon, Vespron kaj Kompletorion.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti