Miklós György Jakubinyi
JAKUBINYI György Miklós (naskiĝis la 13-an de oktobro 1946 en Sighetu Marmaţiei, Rumanio) estas rom-katolika ĉefepiskopo de Alba Iulia.
Miklós György Jakubinyi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefepiskopo de Alba Iulia | |||||
Ĉefepiskopo Jakubinyi en 2010
| |||||
Regado | 1994–2019 | ||||
Ceteraj titoloj | esperantisto | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de februaro 1946 (78-jaraĝa) en Sighetu Marmației | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | rumana vd | ||||
Ŝtataneco | Rumanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1990–) katolika sacerdoto (1969–) vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jakubinyi naskiĝis, simile kiel L. L. Zamenhof, en multlingva regiono. Li studis teologion i.a. en Augsburg kaj Romo kaj flue parolas krom Esperanto (kiun li lernis jam kiel 13-jarulo) ankaŭ multajn naciajn lingvojn (i.a. la hungaran, rumanan, germanan, italan, rusan, polan kaj anglan).
De 1972 ĝis 1992 li estis docento ĉe la Teologia Altlernejo en Alba Iulia, kie li instruis i.a. ankaŭ Esperanton. En 1994 Papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis lin ĉefepiskopo de Alba Iulia, t.e. de diocezo kun duona miliono de katolikoj, el kiuj 95% estas hungaroj.
Jakubinyi estas nuntempe la ĉefa moŝtulo, kiu pledas por la anstataŭigo de la latina per Esperanto kiel lingvo de la katolika eklezio. Dufoje, en 1991 kaj 1999, li pledis en la eŭropaj sinodoj en Vatikano por Esperanto kiel eklezia lingvo.
Li diris interalie (en prediko en esperantlingva meso en la Germana Katolika Foiro 2000):
- Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana, por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto. Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La 24-an de decembro 2019, Papo Francisko akceptis lian antaŭtempan retiriĝon.
Eksteraj ligiloj
redakti- Esperanto - la nova latino de la Eklezio Antaŭparolo
- Artikolo el Espero katolika Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine