Germana Katolika Foiro

La Germana Katolika Foiro ("Deutscher Katholikentag") estas kunveno de katolikoj, kiu okazis unuafoje en 1848. En la pasintaj jardekoj ĝi fariĝis amasa aranĝo kun dekmiloj da partoprenantoj. Dum ĉirkaŭ 5 tagoj okazas abundo da informaj, kulturaj kaj spiritaj aranĝoj, ekz. prelegoj, diskutoj, koncertoj, diservoj ktp. Centoj da katolikaj aŭ ekumenaj iniciatoj prezentas sin per informstando.

Nuntempe ĝi okazas proksimume ĉiun duan jaron, alterne kun sia protestanta ekvivalento, la Germana Eklezia Foiro. En 2003 okazis en Berlino la 1-a Ekumena Foiro kun 191.000 partoprenantoj.

Esperanto en la Germanaj Katolikaj Foiroj redakti

 
Informstando de IKUE en la Katolika Foiro 2006

Ekde 1992 la oficiala programo de la Germanaj Katolikaj kaj Ekumenaj Foiroj plej ofte enhavis ankaŭ esperantajn programerojn, precipe informstandojn de IKUE kaj Sanktajn Mesojn en Esperanto. Ĉi-lastajn ĉefcelebris en 1994, 1998 kaj 2000 ĉefepiskopo Jakubinyi. En la jaro 2000 Jakubinyi kontribuis al la 94-a Germana Katolika Foiro en Hamburgo per prelego "Esperanto – ĉu la nova latino de la Eklezio?"

La Katolikaj Foiroj ekde 2006 redakti

Eksteraj ligiloj redakti