Mannheim
La urbo Mannheim [MANhajm] (en Esperanto Manhejmo) situas apud la kunfluejo de la riveroj Rejno kaj Nekaro. Administre temas pri eksterdistrikta urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2020 ĝi havis 309 721 loĝantojn. En la jaro 766 post Kristo kiel Mannenheim (hejmo de [la viro] Manno) unuafoje dokumente menciita, ĝi ekde 1607 rajtis nomi sin urbo. En la 17-a kaj 18-a jarcento la urbo (post du-foja detruo) estis rekonstruita en la formo de 136 rektanguloj. Ĝis nun la Manhejma urbocentro ne havas stratnomojn, sed ĉiu dombloko estas retrovebla per po unu litero kaj unu nombro.
Mannheim | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0621 | |||||
Poŝtkodo | 68159–68309 | |||||
Aŭtomobila kodo | MA | |||||
Oficiala Municipokodo | 08222000 | |||||
NUTS | DE126 | |||||
Subdivido | 17 urbodistriktoj (Stadtbezirke) | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 309721 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 29′ N, 8° 28′ O (mapo)49.4877777777788.4661111111111Koordinatoj: 49° 29′ N, 8° 28′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 97 m | |||||
Areo | 144,96 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.mannheim.de/ | |||||



Vidindaĵoj Redakti
Rilatoj al Esperanto Redakti
En la urbo ekde la fino de la 19-a jarcento kontinue aktivis esperantistoj kaj ekzistis diversaj Esperanto-grupoj. Kutime ili proksime kunlaboris respektive kunlaboras kun la geografie tre proksimaj samcelaj grupoj en Ludwigshafen kaj Heidelberg. En la norda urboparto Käfertal estas strato nomata "Zamenhofstraße".
Manhejmo estas naskiĝloko de Vlado Jukl.
Gefiloj kaj homoj rilataj al la urbo Redakti
- Moritz Cantor, matematikisto
- Paul Händel, klasika filologo
Partneraj urboj Redakti
- Swansea, Britio (ekde 1957)
- Toulon, Francio (ekde 1959)
- la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino (ekde 1961 partneraj rilatoj kun la urboparto Charlottenburg)
- Windsor, Kanado (ekde 1980)
- Riesa, Saksio (ekde 1988, tiam ankoraŭ en GDR)
- Chişinău, Moldavio (ekde 1989)
- Bydgoszcz (germane Bromberg), Pollando (ekde 1991)
- Klaipėda, Litovio (ekde 2002, partneraj rilatoj ekzistis ekde 1915)
- Zhenjiang, Ĉinio (ekde 2004)
- Ĥajfo, Israelo (ekde 2008)
Vidu ankaŭ Redakti
- Itinero memoriga pri Bertha Benz (Mannheim-Pforzheim-Mannheim)
Eksteraj ligiloj Redakti
- https://www.mannheim.de/en Oficiala retejo (germane)
- vidindaĵoj de Mannheim (germane, kun bildoj)
- Bertha retejo pri la Itinero memoriga pri Bertha Benz (en la germana kaj 11 pliaj lingvoj)