Moritz CANTOR (naskiĝinta la 23-an de aŭgusto 1829 en Mannheim, mortinta la 10-an de aprilo 1920 en Heidelberg) estis germana matematikisto kaj historiisto.

Moritz Cantor
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1829 (1829-08-23)
en Mannheim
Morto 10-an de aprilo 1920 (1920-04-10) (90-jaraĝa)
en Heidelberg
Tombo Bergfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de Hajdelbergo
Subskribo Moritz Cantor
Okupo
Okupo matematikisto • historiisto pri matematiko • historiisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Post studoj en Heidelberg, Göttingen kaj Berlino Cantor habilitiĝis ĉe en 1853 kiel privata docento ĉe la Universitato de Heidelberg nomumote en 1863 eksterorda, en 1877 salajrita profesoro.

Lia ĉefverko estas la ĝis 1758 reenrigardantaj matematikhistoriaĵoj »Vorlesungen über Geschichte der Mathematik« en tri volumoj (Lepsiko 1880–98). Krome li verkis »Politische Arithmetik« (dua eldono, Lepsiko 1903) kaj plibonigitis la artikolojn primatematikistajn ĉe »Allgemeine Deutschen Biographie«. Inter 1859 kaj 1901 li kuneldonis la fakgazeton »Zeitschrift für Mathematik und Physik«.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 745 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti