Klaipėda
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Klaipėda (stacidomo). |
Klaipėda ( [ˈklaɪpeːda], esperante Klajpedo, ĵemajtie Klaipieda, historie germane Memel, estas la tria plej granda urbo de Litovio, situas ĉe la Balta Maro ĉe la loko, kie la Kurona Laguno, kiu elfluigas la akvon de la rivero Nemuno (germane same nomata Memel), havas sian solan trairejon al la maro. Klaipėda havas 166 861 loĝantojn (2021)[1] kaj estas la ĉefa haveno de la lando, ĉar ĝi estas senglacia dum la tuta jaro. De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi estis la administra centro de samnoma distrikto.
Klaipėda | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Litovio | ||
Eksa distrikto | Klaipėda (ĝis julio 2010) | ||
Komunumo | Urba komunumo Klaipėda | ||
Poŝtkodo | LT-91001 [+] | ||
Telefonkodo | (+370) 46 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 158 420 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 617 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 43′ N, 21° 8′ O (mapo)55.712521.135Koordinatoj: 55° 43′ N, 21° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 21 m [+] | ||
Areo | 98 km² (9 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Ĝis 1945 la urbo estis ĉefe konata per sia germana nomo Memel. Ekde sia fondiĝo dum la 12-a jarcento ĝis la jaro 1923, la urbo estis germanlingva kaj ankaŭ la tiea rivero nomiĝas Memel (vidu Memel-regiono). Eĉ nun, multaj lokuloj ankoraŭ nomas la urbon memore al sia germana pasinteco Memelis, kaj multaj urbaj firmaoj, restoracioj, hoteloj kaj privataj posedaĵoj kiel lokaj jaĥtoj nomiĝas laŭ tiu nomo.[2]
En litovia rangotabelo de la urba bonfara indekso kompilita en 2006, la urbo Klaipėda okupis la trian lokon[3].
Historio redakti
- 1252 – konstruo de la kastelo Memelburg fare de la ordeno de germanaj kavaliroj, surloke de la ligna
- 1254 – urborajtoj laŭ Lubeka juro
- 1323 – invado de litovaj trupoj de Gediminas, kun detruo de la urbo
- 1466–1657 – kune kun Duklando Prusujo Klaipėda/Kłajpeda iĝis feŭdo de Krono de la Regno de Pollando
- 1475 – la urbo akiris Chełmno-juron
- 1525 – oni akceptis luteranismon
- 1540 – incendio detruis grandan parton de la urbo
- 1629–1635 – sveda okupado dum milito kontraŭ la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1672 – senkapigo de pola kolonelo Krystian Kalkstein-Stoliński
- 1701 – la urbo iĝis parto de Reĝlando Prusio
- 1709–1711 – granda epidemio de pesto
- 1757–1762 – rusa okupado dum la sepjara milito
- 1762 – reveno de la urbo al Prusio
- 1806–1807 – Klaipėda iĝas provizora ĉefurbo de Prusio, ĉi tie kaŝiĝis kun la kortego imperiestro Frederiko Vilhelmo la 3-a
- 1871 – la urbo kune kun Prusio eniras al unuigita Germana Imperiestra Regno
- 1919–1923 – nome de la Ligo de Nacioj la urbon administris Francio
- 1920 – oni kreis polan Delegitaron ĉe Interalianca Komisiono, plenumantan diplomatiajn funkciojn
- 1923–1939 – kadre de sendependa Litovio (la ĉefurbo de Memel-regiono)
- 22-a de marto 1939 – aliĝo kune kun la Memel-regiono al Tria Regno
- 1945 – aliĝo al Sovetunio (Litova Soveta Socialisma Respubliko)
- de marto 1990 denove lime de sendependa Litovio
- 1991 – fondo de Klaipėda Universitato
Geografio redakti
Klaipėda situas 120 kilometrojn for de Kaliningrado (la ĝis 1945 germana urbo Königsberg) kaj 290 kilometroj for de Vilno. Plejparto de la urba teritorio situas sur la kontinento, nur la du fiŝistaj loĝlokoj Smiltynė (Sandkrug) kaj Kopgalis (Süderspitze) troveblas sur la Kurona duoninsulo, dividite de la Kurona laguno, kaj de la urbocentro nur atingeblas per pramo. En Kopgalis troviĝas la Nacia Mara Muzeo de Litovio, kiu estas la plej vizitata muzeo de la lando – granda ekspoziciejo en eksa fortikaĵo, delfinejo kaj subĉiela spaco kun historiaj ŝipoj kaj sesdoma etnografia fiŝista bieno.
Demografio redakti
Etna strukturo (2011)
Aĝo-strukturo (2013)
- jaroj 0–14 – 13,7%
- jaroj 15–59 – 67,2%
- jaroj 60+ – 19,1%
Konataj personoj redakti
- Simon Dach (1605–1659), germana poeto litovdevena, esperantigata
- Georg Sauerwein (1831-1904), germana publicisto, lingvisto, pacifisto kaj humanisto defendanto de la minoritataj lingvoj
- Emma Ostaszewska (1831-1912), pola pianistino, socia kaj patriota aktivulino
- Karol Bernard Załuski (1834-1919) – pola diplomato, lingvisto, orientalisto
- Ireneusz Załuski (1835-1868) – pola skulptisto, januara ribelanto
- Mascha Rolnikaitė (1927–2016), verkistino kaj supervivinto de la holokaŭsto.
- Harald Mueller (1934), dramaturgo kaj tradukisto
- Tomas Venclova (1937), poeto, verkisto kaj tradukisto, kun esperantigita verko.
- Giedrius Donatas Ašmys (1946), politikisto, urbestro de Kaunas de 2002 ĝis 2003
- Arūnas Sakalauskas (1952), skulptisto kies skulptaĵoj fariĝis simboloj de Klaipeda ornamas diversajn lokojn en la urbo[4].
- Vytautas Grubliauskas (1956), muzikisto, urbestro de Klaipėda (2011–2015, 2015–2019, 2019–2023)
- Raimundas Palaitis (1957), litova ekonomikisto kaj politikisto
- Gitanas Nausėda (1964), prezidanto de Litovio
- Ingrida Valinskienė (1966), kantistino, televida prezentistino, voĉaktorino kaj eksa politikistino.
- Jurijus Veklenko (1990), kantisto
Partneraj urboj redakti
Klaipeda havas proksimajn rilatojn kun la portugala urbo Porto.
Inter la partneraj/ĝemelaj urboj estas ankaŭ[5]
- Mannheim en Germanio, ekde 1915/2002
- Szczecin (Ŝĉeĉino) en Pollando
- Gdynia (Gdinio) en Pollando, ekde 1993
- Debrecen, Hungario, ekde 1970/1989
- Kuji, Japanio, ekde 1989
- Karlskron, Svedio , ekde 1989
- Lubeko, Germanio, ekde 1990
- Klevlando, Ohio, Usono, ekde 1992
- Ĉerepoveco, Rusio, ekde 1992
- Rügen, Germanio, ekde 1993
- Kaliningrado, Rusio, ekde 1993
- Kotka, Finnlando, ekde 1994
- Køge, Danio, ekde 1995
- Norda XTyne-distrikto, Unuiĝinta Reĝlando, ekde 1995
- Liepāja, Latvio, ekde 1997
- Mahiljoŭ, Belorusio, ekde 1997
- Ŝtetino (Szczecin), Pollando, ekde 2002
- Lepsiko (Leipzig), Germanio, ekde 2002
- Odeso, Ukrainio, ekde 2004
- Ĉingdaŭo (Qingdao), Ĉina Popola Respubliko, ekde 2004
- Mérida, Venezuelo, ekde 2010
Amaskomunikiloj redakti
TV-kanalo estas Klaipeda TV, Balticum TV kaj la kanalo Balticum Gold.
Kulturo redakti
La someraj ferioj tre gravas por la urba ekonomio kaj allogas multajn gastojn el Litovio kaj eksterlando pro ekzemplle la Klaipeda Ŝipa Parado, la Internacia Korusa Konkurso Stasys Šimkus, la Litova Okcidentregiona Kantofestivalo aŭ la Mara Festivalo.
Klaipeda Skulpta Parko redakti
Ankaŭ konata kiel la Skulpta Parko Martynas Mažvydas ĉi tiu parko estas unu el la ĉefaj artaj famaĵoj en la urbo. La L-forma parko okupas 12,2 hektarojn kaj montras 116 modernajn skulptaĵojn kreitajn de 67 litovaj artistoj inter 1977 kaj 1991[6].
Centro por Naciaj Kulturoj redakti
Inter la vidindaĵoj menciindas ankaŭ la Centro por Naciaj Kulturoj (litove: Tautinių kultūrų centras), malfermita en 2012. La institucio kreskigas la interkulturan kaj nacian toleremon de loĝantoj de Klaipėda kaj la multkulturajn tradiciojn de la multnacia urbo, kaj celas krei civilan socion. Ĝi ankaŭ organizas kursojn pri litova lingvo. Diversaj eventoj okazas en la Centro de Naciaj Kulturoj - ekspozicioj, legadoj de diversaj literaturoj en diversaj lingvoj, koncertoj, seminarioj, filmaj projekcioj, naciaj kulturaj tagoj.
Esperanto redakti
Litova Esperanto-Asocio (LEA) okazigos la 56-an Baltian Esperanto-Tagon (BET) en Klaipėda de la 9-a ĝis la 17-a de julio 2022[7] kiu okazos en la Klaipėda Universitato. Por atingi la urbon el Vilno ekzistas interalie unuaklasaj kaj duaklasaj rapidtrajnoj sur la itinero Klaipeda - Vilno. Altrapidaj persontrajnoj de Klaipeda povas krom al Vilno, ankaŭ iri ankaŭ al Kretinga, Plungė, Telšiai, Šiauliai, Radviliškis, Kėdainiai, Jonava, Kaišiadorys kaj en la suda direkto al Priekulė kaj Šilutė.
Vidu ankaŭ redakti
Ekstera ligilo redakti
Oficiala retejo de la urbo (litova/angla/germana/rusa)
Referencoj redakti
- ↑ (lt) Statistikoj
- ↑ https://archive.ph/2016.08.04-000208/http://www.ve.lt/naujienos/kultura/kultura/memelis-ar-klaipeda-1481368/ artikolo Mėmelis ar Klaipėda? (litove: "Ĉu Mėmelis aŭ Klaipėda?" de la 2-a de aŭgusto 2916] en la regiona gazeto Vakarų ekspresas ("okcidenta ekspreso")
- ↑ (lt) „Savivaldybių gerovės indeksas: geriausia gyventi Neringoje, blogiausia – Ignalinos rajone“. vz.lt, la 11-an de decembro 2019.
- ↑ (lt) Žiemytė, Ivona. La identaj signoj de la Skulpta Parko fariĝas pli elstaraj. // "Okcidenta Ekspreso", la 21-an de marto 2013.
- ↑ (lt) "Partneraj urboj" . klaipeda.lt . Klaipeda
- ↑ (lt) Parko skulptūros, pri 116 parkaj skulptaĵoj
- ↑ (eo) BET denove okazos en Litovio!, La Ondo de Esperanto, la 27-an de julio 2021.