Kėdainiai

urbo en Litovio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kėdainiai (stacidomo).

Kėdainiai estas urbo en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Kėdainiai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaunas. En 2023 en la urbo vivis 23 447 loĝantoj.

Kėdainiai
urbosetlejo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 57001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 447  (2023) [+]
Loĝdenso 1 234 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 17′ N, 23° 58′ O (mapo)55.28333333333323.966666666667Koordinatoj: 55° 17′ N, 23° 58′ O (mapo) [+]
Alto 39 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Kėdainiai (Litovio)
Kėdainiai (Litovio)
DEC
Kėdainiai
Kėdainiai
Situo de Kėdainiai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kėdainiai [+]
vdr

Kėdainiai unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1372 kaj jam dum la 15-a jarcento havas urban statuson. Oficialajn urbajn rajtojn ĝi ricevas dum 1590. La urbo estis la centro de la reformacio en Litovio, kiu tamen ne konvinkis multajn litovojn transiri de katolikismo al protestantismo. Ankaŭ hodiaŭ en la urbo viziteblas protestanta preĝejo.

Vidindaĵoj redakti

La malnova urbo bone konserviĝis kaj vizitindas. En la urbo ekzistas pluraj kasteloj - la reprezentaj vilaoj de la litova nobelaro, kiuj nuntempe plejparte uzatas kiel publikaj konstruaĵoj. Interalie ankaŭ konserviĝis tri historiaj sinagogoj.

Urbopartoj redakti

Krom la malnova urbo, Kėdainiai konsistas el la kvar urbopartoj Janušava (okcidente), Vilainiai (maldekstraflanke de la rivereto Nevėžis, sude de samnoma eksterurba loĝloko en la komunumo), Zabieliškis (sudoriente) kaj Babėnai (norde).

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj de Kėdainiai estas

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
la urbodomo