Brodnica
Brodnica estas urbo en Kujavio-Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj distrikto Brodnica.
Brodnica | ||
Blazono | ||
Genitivo de la nomo | Brodnicy | |
Provinco | Kujavio-Pomerio | |
Distrikto | Distrikto Brodnicki | |
Komunumo | Brodnica | |
Speco de komunumo | Urba | |
Urba komunumo | Jes | |
Urborajtoj | 1298 | |
Koordinatoj | 53° 15′ N, 19° 24′ O (mapo)53.2519.4Koordinatoj: 53° 15′ N, 19° 24′ O (mapo) | |
Areo | 23,15 km² | |
Loĝantaro | 27588 (en 2006) | |
Loĝdenso | 1 192 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 87-300 do 87-302 | |
Telefona antaŭkodo | 56 | |
Aŭtokodo | CBR | |
TERYT | 6040602011 | |
Estro | Wacław Bronisław Derlicki | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | ul. Kamionka 23 | |
Poŝtkodo de estraro | 87-300 | |
Telefono de estraro | 56 493-03-05 | |
Fakso de estraro | 56 498-26-26 | |
Poŝto de estraro | umb@brodnica.pl | |
Ĝemelaj urboj | (Germanio) Strasburgo (Danio) Brørup (Litovio) Kedainiai (Svedio) Kristinehamn | |
Komunuma retejo | http://www.brodnica.pl | |
HistorioRedakti
Dua mondmilito
En la unuaj tagoj de septembro 1939 Brodnica ektroviĝis sub la germana okupado. Monaton poste la urbo kun la tuta distrikto Brodnica estis aneksita de Nazia Germanio. Lucyna Langer pritaksas, ke en la jaroj 1939–1945 germanoj murdis ĉ. 650 loĝantojn de la distrikto, 1/5 de viktimoj devenis de la urbo mem. Stefan Bilski indikis alian nombron de la murditoj, ĉ. 1000 personoj. La plej multaj viktimoj pereis dum t.n. politika kampanjo de etna purigo de la teritorio, farita aŭtune 1939. Germnoj tiutempe arestis ĉ. 450–500 loĝantojn de Brodnica kaj najbaraj lokoj. Plimulto da ili estis pafmortigita apud bieno Birkenek.
La germanan okupadon finis ofensivo de Ruĝa Armeo, kies taĉmentoj okupis Brodnica la 23-an de januaro 1945. Sovetaj soldatoj faris en la urbo plurajn rabojn kaj detruojn. En la unuaj monatoj de 1945 la urbo iĝis sidejo de la stabo de 2-a Belorusa Fronto, komandata de marŝalo Konstantin Rokosovski. Printempe 1945 el la urbo kaj distrikto estis arestitaj kaj sekve deportitaj al gulagoj preskaŭ 700 personoj – en tio pluraj poloj devigitaj subskribi germanan volksliston, kun arestitaj de NKVD reprezentantoj de intelektularo
FamulojRedakti
- Andrzej Niemojewski, pola poeto, verkisto, religiosciencisto
Internacia kunlaboroRedakti
- Strasburg (Uckermark), Germanio
- Kėdainiai, Litovio
- Koprivnica, Kroatio
- Sevan, Armenio