Konstantin Rokosovski
Konstantin Konstantinoviĉ (Ksavereviĉ) Rokosovski (pole Konstanty Rokossowski, ruse Константин Константинович Рокоссовский) (21-a de decembro 1896 – 3-a de aŭgusto 1968) estis Sovet-Pola oficiro kiu iĝis Marŝalo de Sovetunio kaj de Pollando kaj estis Ministro pri defendo de Pollando de 1949 ĝis sia elpostenigo en 1956 dum la Pola Oktobro.[1] Li estis inter la plej elstaraj komandantoj de la Ruĝa Armeo en la Dua Mondmilito, speciale fama pro sia planado kaj plenumado de la Operaco Bagration, unu el la plej gravaj sukcesoj de la Ruĝa Armeo en la Dua Mondmilito, kaj pro sia partopreno en la Batalo de Berlino.
Konstantin Rokosovski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1896 en Velikije Luki |
Morto | 3-an de aŭgusto 1968 (71-jaraĝa) en Moskvo |
Mortokialo | Kancero |
Tombo | Nekropolo en la muro de la Kremlo |
Lingvoj | rusa • pola |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusia Imperio Pola Popola Respubliko Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko |
Alma mater | Milita Lernejo M. V. Frunze |
Subskribo | |
Familio | |
Patrino | Antonina Ivanovna Ovsjannikovová (en) |
Okupo | |
Okupo | oficiro politikisto |
Operacoj
redakti- Batalo de Odro-Niso nome en Stettin-Rostock Ofensiva Operaco (16a de aprilo 1945 – 8a de majo 1945)
Interesaĵo
redaktiEn 1954 la marŝalo ordonis eksplodigi Kastelon Ujazdów en Varsovio, kiu saviĝis de la dua mondmilito (krom la tegmento) - de 1974 rekonstruata, nun sidejo de Centro de la nuntempa arto.
Notoj
redakti- ↑ Brown, Archie (2009). The Rise and Fall of Communism. Harper Collins. p. 277. ISBN 9780061885488.
Bibliografio
redakti- Daines, Vladimir (2009). Гений войны Рокоссовский. Солдатский долг Маршала. Moskvo: Yauza. ISBN 9785457275003.
- Boris, Sokolov. (2009). Marshal K. K. Rokossovsky: The Red Army's Gentleman Commander. Helion & Company. ISBN 9781909982109.