Operaco Bagration

batalo en la dua mondmilito

Operaco Bagration (ruse Операция Багратион; Operacija Bagration) estis la kodonomo[1] por la sovetunia Belorusa Strategia Ofensiva Operaco de 1944, (en rusa: Белорусская наступательная операция «Багратион», Belorusskaya nastupatelnaya Operatsiya Bagration) nome milita kampanjo luktita inter la 22a de Junio kaj la 19a de Aŭgusto 1944 en Soveta Belorusio en la Orienta Fronto de la Dua Mondmilito.[2] La Soveta Unio atingis gravan venkon detruante la Germanan Armegrupan Centron kaj komplete rompante la germanan frontolinion.

Sovetuniaj soldatoj en Polock, 4a de Julio 1944.
Germanaj militprizonuloj en Moskvo, 15a de Julio 1944.

La 23an de Junio 1944, la Ruĝa Armeo atakis la Germanan Armegrupan Centron en Belorusio, kun la celo ĉirkaŭi kaj detrui siajn ĉefajn komponantajn armeojn. Ĉirkaŭ la 28a de Junio, la Germana Kvara Armeo estis detruita, kun plej el la Tria Panzera kaj la Naŭa Armeoj.[3][4] La Ruĝa Armeo ekspluatis la falon de la Germana frontolinio por ĉirkaŭi la germanajn formaciojn en Minsk en la Minska Ofensivo kaj detrui ilin, kaj Minsk liberiĝis la 4an de Julio. Je la fino de efektiva germana rezistado en Belorusio, la soveta ofensivo pluis al Litovio, Pollando kaj Rumanio laŭlonge de la monatoj Julio kaj Aŭgusto.

La Ruĝa Armeo sukcese uzis la sovetuniajn strategiojn de profunda batalado kaj maskirovka (ŝajnigo) por la unua fojo je plena etendo, samtempe kun eltenado de konstantaj fortaj perdoj. Operaco Bagration translokigis germanajn moveblajn rezervojn al la centraj sektoroj, forigante ilin al la reoj de Lublin-Brest kaj LvovSandomierz, kio ebligis ke la sovetoj entreprenu la Lvov–Sandomierz Ofensivon[5] kaj la Lublin–Brest Ofensivon.[6] Tio permesis al la Ruĝa Armeo atingi la areojn de la rivero Vistulo kaj Varsovio, kio siavice metis sovetajn fortojn je mallonga distanco el Berlino, laŭ la koncepto de soveta profunda batalado — frapante la strategiajn profundojn de la malamiko.[7]

Notoj redakti

  1. La nomo omaĝas rusan militiston Pjotr Bagration.
  2. Ne konfuzenda kun la Belorusia Strategia Ofensiva Operaco de 1943 (3a de Oktobro–31a de Decembro 1943).
  3. Willmott 1984, p. 154.
  4. Zaloga 1996, p. 7.
  5. Watt 2008, p. 699.
  6. Watt 2008, p. 669.
  7. Watt 2008, p. 670.

Bibliografio redakti

  • Watt, Robert N. (Decembro 2008). "Feeling the Full Force of a Four Front Offensive: Re-Interpreting the Red Army's 1944 Belorussian and L'vov-Peremshyl' Operations". The Journal of Slavic Military Studies. Londono: eldonejo Routledge, grupo Taylor & Francis. 21 (4): 669–705. doi:10.1080/13518040802497564.
  • Willmott, H. P. (1984). June, 1944. Blandford Press. ISBN 0-7137-1446-8.
  • Zaloga, S. (1996). Bagration 1944: The Destruction of Army Group Centre. Osprey. ISBN 978-1-85532-478-7.