Pjotr Bagration
Princo Pjotr Ivanoviĉ BAGRATION (kartvele პეტრე ბაგრატიონი; P'et're Bagrat'ioni, ruse Пётр Иванович Багратион) naskiĝis en 1765[1] en Kizlar urbo (nun Dagestano, Rusio), mortis pro gravaj vundoj okazintaj dum la Batalo de Borodino la 12-an de septembro[jul.]/ 24-an de septembro 1812[greg.] en bieno Sima, Vladimira gubernio, Rusio. Li estis elstara rusia militestro, posteulo de Bagration dinastio longtempe reginta en Kartvelio.
Pjotr Bagration | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de julio 1765 en Kizlar |
Morto | 12-an de septembro 1812 (47-jaraĝa) en Sima, Vladimir Oblast |
Mortokialo | Gangreno ![]() |
Tombo | Yuryev-Polsky District (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Ivan Aleksandrovich Bagration (en) ![]() ![]() |
Frat(in)oj | Roman Bagration (en) ![]() ![]() ![]() |
Edz(in)o | Ekaterina Pavlovna Bagration (mul) ![]() ![]() |
Infano | Marie-Clementine Bagration (mul) ![]() ![]() |
Parencoj | Jesse of Kartli (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | oficiro ![]() |

Bagration militservis en la rusa armeo ekde 1782 tridek jarojn, komence kiel ordinara soldato kaj fine kiel infanteria generalo. Li partoprenis en la milito kontraŭ turkoj (1787-1892), en kelkaj bataloj kontraŭ la franca armeo en t.n. Napoleonaj Militoj sub komando de ĉefgeneralo Aleksandr Suvorov.
En la batalo de Borodino okazinta la 7-an de septembro 1812 Bagration estis anstataŭanto de ĉefkomandanto Miĥail Kutuzov kaj estris la 2-an rusan armeon. Rezulte li estis grave vundita kaj poste mortis pro gangreno.
Memoro
redakti- Prusa urbo Preußisch Eylau ekde 1946 nomiĝas Bagrationovsk, (Kaliningrada provinco, Rusio)
- Stratoj, placoj ktp en multaj urboj de Rusio kaj aliloke portas lian nomon
- "Bagration" estis kodo de sukcesa milita Operaco Bagration dum la Dua mondmilito, rezulte de kiu la Ruĝa armeo liberigis en 1944 Belorusion
- 3127 Bagration asteroido malkovrita en 1973
Referencoj
redakti- ↑ Laŭ la disertacio de Mikaberidze la ekzakta naskiĝdato estas nekonata. Ja en Петр из рода Багратиони (Журнал Проджи - 12-й номер). Arkivita el la originalo je 2012-09-06. Alirita 2019-08-16 . kaj en Земляки Багратион Петр Иванович (Владимирская энциклопедия). Arkivita el la originalo je 2015-11-26. Alirita 2019-08-16 . la 10-a de Julio 1765 estas menciita kiel naskiĝdato, sed primara fonto por ĉi tiu informo ne estas konata.