Aleksander Vasiljeviĉ SUVOROV (ruse Александр Васильевич Суворов) (24-a de novembro 172918-a de majo 1800) estis rusa grafo, fama militestro, marŝalo. Li naskiĝis en 1729, en Moskvo, kaj mortis en 1800, en Sankt-Peterburgo. Dum la tuta sia kariero li neniam estis venkita. Ne tre kutime laŭ sia tempo zorganta pri ĉiutagaj bezonoj de siaj soldatoj, li estis tre amata en la armeo.

Aleksandr Suvorov
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1730 (1730-11-13)
en Moskvo
Morto 6-an de majo 1800 (1800-05-06) (69-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Annunciation Church of the Alexander Nevsky Lavra (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj karelarusa
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater First Cadet Corps (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Aleksandr Suvorov
Familio
Patro Vasily Suvorov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Yevdokiya Manukova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Varvara Ivanovna Prozorovskaya (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Natalya Suvorova (en) Traduki, Arkadi Suvorov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo militisto
oficiro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la grafo Aleksandr Suvorov. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Suvorov (apartigilo).
Aleksandr Suvorov
Poŝtmarko de Soveta Unio, Aleksandr Suvorov, 1980 (Michel 5009, Scott 4878)

Li partoprenis en la sveda kaj sepjara milito. Li okupis Krakovon per ŝturmatako (1768) kontraŭ la Poloj. Li venkis la Osmanan Imperion, venkis la krimeajn tatarojn (1777) la kaŭkazajn lezgojn (1780), la gogajajn tatarojn (1783). Post tiuj venkoj, Katerina la Granda nomumis lin generalo.

Li plu batalis kontraŭ la turkoj (1787-1789) kaj venkis kun la aŭstroj (ĉe Foksani kaj apud rivero Riminik). Pro tio, Jozefo la 2-a nomumis lin imperia grafo.

Li venkis la polan ribelon de 1794, okazis i.a. la Batalo de Prago (antaŭurbo de Varsovio, dekstraborda flanko de Vistulo) kaj tie la tiel nomata Masakro de Praga, post la batalo rusoj komencis masakri civilan loĝantaron. Dum kelkhora murdado vivon perdis ĉirkaŭ 20 mil homoj. Tio terorigis la maldekstrabordan flankon de Varsovio kaj igis la ĉefurbon al kapitulaco. La armeo de la Insurekcio de Kościuszko retiriĝis suden kaj la 5-an de novembro la tuta urbo estis okupita de rusoj. Tiutempa brita ambasadoro en Varsovio nomis la murdon de civiluloj abomeninda, senbezona barbarismo. Por festi la venkon la carino Katarino la 2-a fondis insignon Kruco por Konkero de Praga. Pro tio Suvorov ricevis la titolon grafo kun antaŭnomo Riminikskij kaj iĝis marŝalo.

Caro Paŭlo la 1-a malfavoris Suvorov-on pro tio, ke Suvorov ne akceptis la militistan reformon de la prusema caro laŭ la prusa maniero. Tamen la imperiestro sendis Suvorov-on batali en 1799 al Italio, kie li venkis kun la aŭstroj la francojn (ĉe Cassano kaj Novi), kiuj forlasis Italion. Pro tio li ricevis la rangon princo kun nomo Italijskij. Post tio li devis kuniĝi kun armeo de la rusa generalo Korsakov, sed li ne sukcesis ĝustatempe alveni, malgraŭ la heroa militiro trans la Alpoj, kaj la franca generalo Masséna venkis la aliancanojn.

Oktobre de la jaro 1799 Rusio nuligis sian aliancon kun Aŭstrio, Suvorov estis revokita al Rusio, iĝis denove malfavorato kaj baldaŭ mortis. Sur lia tomboŝtono oni lakonike skribis "Ĉi tie kuŝas Suvorov".

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti