Karela lingvo
Karela lingvo estas lingvo de kareloj. La karela estas parolata en Rusio kaj en Finnlando.
karela | |
Parolata en | momente estas neniu datumo por la Karela lingvo; bonvolu aldoni informojn en Lingv/landoj kaj Lingv/LandojLaŭNomo |
Parolantoj | 35 600 |
Denaskaj parolantoj | momente estas neniu datumo por la Karela lingvo; bonvolu aldoni informojn en Lingv/denaskaj kaj Lingv/denaskajLaŭNomo |
Skribo | latina alfabeto |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
---|---|
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | krl |
ISO 639-3 | krl |
SIL | KRL |
Glottolog | kare1335 |
Angla nomo | Karelian |
Franca nomo | carélien |

En Rusio la karela estas parolata plejparte en Respubliko Karelio, sed ankaŭ en Tverja provinco (tverjaj kareloj), Leningrada provinco, Novgoroda provinco kaj Murmanska provinco.
Laŭ ruslanda popolnombrado en 2002 la karelan scipovis 52 880 personoj (kiel gepatran aŭ kiel duan lingvon).
En respubliko Karelio la karelan parolis 15 000 personoj, en Rusio 25 000 personoj kaj en Finnlando 10-20 000 personoj. El etnaj kareloj la karelan parolis 48,4 % (en rusio).[1]
Dialektoj Redakti
La karela havas tri dialektojn kaj homoj el aliaj dialektoj ne povas kompreni aliajn dialektojn.