Gulago

sovetia laborkoncentrejo

Gulago (punlaborejo) aŭ GULAG estas akronimo kaj devenas de la ruslingva mallongigo ГУЛАГ - Главное управление лагерей - Glavnoje upravlenije lagerej (Pri tiu ĉi sono aŭskulti) - temas pri la ĉefa administrejo pri aro de punlaborejoj—simbolo de senrajteco, sklava laboro kaj arbitraj decidoj en sovetia socio dum epoko de Stalin. En 1924 en USSR surbaze de la sovetia leĝaro estis kreita sistemo de punlaborejoj por "socialisma reedukado" (GULAG), kiu ekzistis ĝis la 1950-aj jaroj.

Gulag Location Map.svg
Gulaga Mapo
Muzeo de GULAG-historio en Moskvo

En Nazia Germanio (1933-1945) ekzistis sistemo de punlaboroj, kiuj estis parto de koncentrejoj.

Konvencio pri abolicio de punlaborejoj estis akceptitia fare de la Internacia Organizaĵo de Laboro en 1957.

Historio redakti

Punlaborejoj estis kreitaj sur teritorio de la tuta Rusio. Tuta nombro de senliberuloj en GULAG la 1-an de julio 1937 estis 780 miloj, sed jam en aprilo 1938 la nombro plialtiĝis al 2 milionoj. Novaj senliberuloj devigis organizadon de novaj punlaborejoj.

Dum la Patria milito la nombro de punlaborejoj malmulte malplialtiĝis, sed post la milito kun reveno de iamaj militkaptituloj al Sovetio la nombro de homoj en punlaborejoj plialtiĝegis: absoluta maksimumo estis notita jare 1950: 2,6 milionoj. Laboro de kondamnitoj estis uzata por konstruado de grandaj industriaj projektoj, hidroelektrejoj, kanaloj kaj por minado.

GULAG estis aro de punlaborejoj—la simbolo de senrajteco, sklava laboro kaj arbitro en sovetia socio en apoko de Stalin.

Rimarkinde, ke ofte dum la regado de Stalin, la celo de grandaj projektoj estis ignorita. Eĉ eblo atingi fini iun projekton en certa tempo estis neglektita.

Post morto de Stalin komenciĝis reformoj por likvidado de la sistemo GULAG, kiu ekzistis ankoraŭ kelkajn jarojn. Fine GULAG estis aboliciita de la prezidantaro de sovetia partio la 13-an de januaro jare 1960.

Faktoj redakti

  • 18 000 000 homoj pasis tra la tendaroj de la Gulago.
  • 53 Gulagaj tendaraj estraroj (ordinarlingve referitaj kiel simple "tendaroj") kaj 423 laborkolonioj en Sovet-Unio en marto 1940
  • La prova interkonsento en nuntempa sovetia historiografio estas ke ĉirkaŭ 1 600 000 mortis pro aresto en la tendaroj.
 
La nombroj da kaptitoj en la Gulago dum la jaroj

Atestiloj pri morto en la Gulaga sistemo por la periodo de 1930 ĝis 1956

Jaro Mortoj Mortprocento

el la kaptitoj%

1930 7,980 4.2
1931 7,283 2.9
1932 13,197 4.8
1933 67,297 15.3
1934 25,187 4.28
1935 31,636 2.75
1936 24,993 2.11
1937 31,056 2.42
1938 108,654 5.35
1939 44,750 3.1
1940 41,275 2.72
1941 115,484 6.1
1942 352,560 24.9
1943 267,826 22.4
1944 114,481 9.2
1945 81,917 5.95
1946 30,715 2.2
1947 66,830 3.59
1948 50,659 2.28
1949 29,350 1.21
1950 24,511 0.95
1951 22,466 0.92
1952 20,643 0.84
1953 9,628 0.67
1954 8,358 0.69
1955 4,842 0.53
1956 3,164 0.4
Total 1,606,748 8.88

Karakterizo redakti

 
Gulag11. tipa dekorita ĉambro en kabena en la punlaborejo

Aleksandr Solĵenicin en sia libro La Gulaga Arkipelago pritaksas, ke en gulagoj oni mortigis de la komenco de bolŝevika revolucio ĝis 1956 ĉirkaŭ 60 milionojn de homoj. Pli precizaj estas pritaksoj de historiisto Robert Conquest, donanta en sia libro Granda Teroro la nombron de 42 milionoj da homoj, kiuj pereis senpere en trudlaborejoj (iliaj mortoj estis oficiale „enlibrigitaj” de gulaga servistaro), kaj malfacile difineblan (de 10 ĝis eĉ 30 milionoj) la nombron de homoj, kiuj mortis dum transporto kaj pro malsanoj kaj malfortiĝo post ilia forlaso de gulagoj. Robert Conquest (surbaze de arkivaj donitaĵoj) listigas nombron de personoj, kiuj trapasis la gulagojn: en la jaroj 1931-1932 restis konstante ĉirkaŭ 2 milionoj, en la jaroj 1933-1935 – 5 milionoj, en la jaroj 1935-1936 – 6 milionoj. Dum la dua mondmilito estis granda kresko de gulagoj, en la jaroj 1942-1953 daŭre restis en ili jam 10-12 milionoj, t. e. pi malpli 5% de la tuta populacio de Sovetunio

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  Glavnoje Upravlenije Ispravitelno-trudovych Lagerej

Eksteraj ligiloj redakti